Tin nhắn: 13
Nội dung: Esperanto
JacquesdEgalite (Xem thông tin cá nhân) 20:42:41 Ngày 25 tháng 6 năm 2015
Rujo (Xem thông tin cá nhân) 21:37:08 Ngày 25 tháng 6 năm 2015
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 06:25:10 Ngày 26 tháng 6 năm 2015
JacquesdEgalite:La Esperanto ne fariĝos internacian helplingvon vere universalan, ĝis la disfalo de la kapitalismo. Ĝi povas kreski, kaj mi esperas kaj pensas, ke kreskos, sed la mundo kapitalista ĉiam rezistos ĝin. La lingvo ne taŭgas la ciajn de la kapitalistoj, fakte ĝi estas kontraŭ ilin.Estas, laŭ mi, iom da vero en tiaj paroloj, kvankam tro severaj. Kiam la celo estas la profito, oportunas resti ĉe la venkintoj, kaj maloportunas alte taksi la justecon. Esperanto, celanta justecon en la internacia komunikado, ne konformas kun tia pensmaniero.
Aliflanke, kiam la celo estas nur la profito, ne gravas, ĉu la ceteraj homoj malbone fartos - inkluzive de la estonta homaro. Do, kial zorgi pri la klimataj domaĝoj frapontaj nur en la estonteco? Nur gravas tujaj profitoj.
Bonŝance, la nuna mondo ne celas nur la profitojn. La nuntempaj demokratioj celas ankaŭ la justecon kaj prizorgas ankaŭ la estontecon. Se ĉeestas kapitalismo, ĝi estas modera kaj sub la popola kontrolo. Verdire, ofte mankas sufiĉe da racieco; la celoj tamen estas multe pli ekvilibraj ol absoluta kapitalismo.
Tiel, Esperanto povas pretervivi, kreski kaj memorigi la homaron ke justeco gravas.