目次へ

Vi havas rajton silenti

Lakiro,2015年6月3日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

Lakiro (プロフィールを表示) 2015年6月3日 20:16:25

Al mi tre plaĉas fadeno "Vidpunktoj". Sed mi ankoraŭ ne komprenis kies vidpunktoj havas rajton esti demonstrata. ridulo.gif
Mi jam komprenis ke mia vidpunkto devas sidi hejme kaj ne eliri straten. ridulo.gif
Kiu klarigos al mi miajn rajtojn? ridulo.gif Kion fari? ridulo.gif

Sed mi havas mian vidpunkton... ridulo.gif

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年6月3日 21:03:49

Kara Lakiro mi vere bedaŭras, laŭ mi ne estas juste, ke oni forviŝi ĉion, kion vi skribas, kaj permesas al aliuloj vidigi sian vidpunkton. Erinjo agas kruele kontraŭ vi, kaj nun eble ankaŭ kontraŭ mi. Nuntenpe en Usono eĉ en la filmoj la banditoj aŭ estas rusoj, aŭ sudamerikanoj. Kia teruraĵo!

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年6月3日 23:01:37

Denove mi memorigos, ke la forumo (feliĉe) ne estas demokratio, kaj la povo partopreni ĉi-reteje estas permeso, ne rajto.

L'administrantoj rajtas fari kion ajn ili trovas necesa por igi la forumojn afablaj kaj bonvenemaj. Kaj ĉi-situacie mi forte konsentas kun ili. La politikaj demagogioj kaj atakadoj helpas neniun, rekonvinkas neniun kaj nur forpelas uzantojn - senkonsidere tion, kiu pravas aŭ malpravas.

De la perspektivo de la retejestroj, gravas ĉefe tio, ke la foruma atmosfero aĉiĝis.

hilex (プロフィールを表示) 2015年6月3日 23:22:16

Tempodivalse:
De la perspektivo de la retejestroj, gravas ĉefe tio, ke la foruma atmosfero aĉiĝis.
Do ĉiuj vidpunktoj devu esti forviŝitaj. Ja nur tiel la etoso estu malaĉa.

Aŭ lasu la administracion afiŝi ŝatatan de ili vidpunkton kiu devu esti sekvata de ĉiuj. Kaj lasu meti apud tiu afiŝo eŝafodon por nekonsentantoj.

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年6月3日 23:30:27

Estas pli komforta la flanko de la estraro ol resti fidela al mia konscio. tiel estas la homaro. Hontinde!

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年6月3日 23:49:29

Afiŝi fotojn pri buĉado kaj mortigado estas neakcepteble por retejo kies ĉefa celo estas helpi homojn lerni kaj uzi Esperanton.

Se al vi malplaĉas la etoso de la retejo, neniu devigas vin resti. Mi povas nur ripeti - ne estas demokratio ĉi tie, nek libereco de parolo, pro bonaj kialoj.

hilex (プロフィールを表示) 2015年6月4日 0:06:18

Tempodivalse:Afiŝi fotojn pri buĉado kaj mortigado estas neakcepteble por retejo kies ĉefa celo estas helpi homojn lerni kaj uzi Esperanton.

Se al vi malplaĉas la etoso de la retejo, neniu devigas vin resti. Mi povas nur ripeti - ne estas demokratio ĉi tie, nek libereco de parolo, pro bonaj kialoj.
Bonege. Sekve en la retejo devu foresti ĉiuj vidpunktoj krom tiuj pri Esperanto. Nun oni devas anonci tiun fakton sur unua paĝo per grandaj literoj. Por ke homoj ne eraru kion oni povas fari kaj kion ne.

Se via opinio ne egalas la ĉi-retejan des pli malbone por vi. Ĉi tiun ankaŭ oni devu afiŝi sur unua paĝo.

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年6月4日 0:28:41

Bonege. Sekve en la retejo devu foresti ĉiuj vidpunktoj krom tiuj pri Esperanto.
Eble vi ne legis la regulojn kaj kondiĉojn de uzado ... Mi volas kapti vian atenton je la jeno:
1. La paĝaron uzas homoj de diversaj aĝoj kaj de diversaj kulturoj, pro tio ni petas vin ĉiam esti tolerema kaj ĝentila en via komunikado kun aliaj lernu!-uzantoj.
8. ... Obeu la administrantojn de la paĝaro. Se vi estis avertita traduki vian mesaĝon aŭ korekti ĝin, ĉar ĝi ne obeas la regulojn, faru tion. Aliokaze viaj mesaĝoj estos forĵetitaj, kaj poste vi estos blokita, kaj ne plu povos uzi la paĝaron.
Sed ŝajne estos senutile pludiskuti la temon, ĉar ĉies opinio jam estas decidegita.

hilex (プロフィールを表示) 2015年6月4日 1:29:22

Ankaŭ bonege. Malgraŭ tiuj bonegaj reguloj la paĝaro plenas je netoleremaj kaj neĝentilaj vidpunktoj por iuj forumanoj. Verŝajne tiuj vidpunktoj plaĉas al administracio de la paĝaro. Kaj per tio ĝi subtenas netoleremon kaj neĝentilecon de iuj forumanoj kio kontraŭdiras punkton 1 de la reguloj. Tial mi proponas ke administracio afiŝu sur unua paĝo "unuecan partian linion" kiu permesas al certaj forumanoj esti netoleremaj kaj neĝentilaj, leĝiginte per tio ekzistadon de iliaj ĝis nun neforviŝitaj vidpunktoj. Aŭ la administracio sekvu ĝian regularon pli konsekvence.

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年6月4日 4:20:22

Ankaŭ bonege. Malgraŭ tiuj bonegaj reguloj la paĝaro plenas je netoleremaj kaj neĝentilaj vidpunktoj por iuj forumanoj. Verŝajne tiuj vidpunktoj plaĉas al administracio de la paĝaro.
Se vi vidas malagrablajn aŭ malĝentilajn komentojn, bonvole raportu ilin al la administranto, klakante la butonon "Raportu mesaĝon" ĉe la dekstra flanko de ĉiu mesaĝo. La retejestroj estas malmultaj kaj ne povas legi kaj kontroli ĉiun frazon ĉi tie; aliaj uzuloj ilin helpu.

Mi konsentas ke multaj homoj de multaj vidpunktoj agadis en maniero nemerita por ĉi tiu retejo.

先頭にもどる