Đi đến phần nội dung

Kiel la ĉinoj presis gazetojn?

viết bởi Altebrilas, Ngày 04 tháng 6 năm 2015

Tin nhắn: 3

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:59:29 Ngày 04 tháng 6 năm 2015

Saluton!

Antaŭ la apero de komputiloj, la latinliteraj presistoj uzis skatolojn kun kelkaj dekoj da fakoj por meti la literojn, kiujn oni bezonis por presi la gazetojn. La afero jam aspektas malsimpla, ĉefe se oni uzas plurajn litertipojn.

Pri lingvo kun miloj da signoj, fari la saman devis esti multe pli malfacile. Unue, oni devas disponi pri ili; due oni devas rapide retrovi ilin. Mi demandas min, kiel la ĉinaj presistoj elturniĝis.

Mi legis en Vikipedio, ke tiujn moveblajn literojn inventis Bi Sheng en la dekunua jarcento, t.e. 400 jarojn antaŭ Gutenbergo.

Se iu povas satigi mian scivolemon, antaŭdankon!

Terpomo11 (Xem thông tin cá nhân) 16:21:47 Ngày 02 tháng 8 năm 2015

Nu, en multaj kazoj estis esence pli-malpli simila al la Okcidenta maniero. Se vi pensas ke tio ŝajne estus tre malfacile... nu, ĝi estis! Jen ĉi tiu Vikipedia artikolo https://en.wikipedia.org/wiki/History_of_printing_... se vi povas legi la Anglan, aŭ se ne mi sugestus uzi aŭtomatan tradukilon al Esperanto aŭ al via denaska lingvo. Tamen, en aliaj kazoj ili uzis tajlitajn tutajn paĝojn en ligno (ankaŭ laŭ tiu paĝo)

utku (Xem thông tin cá nhân) 18:28:01 Ngày 10 tháng 8 năm 2015

Mi estas senscia pri presado, eble standardaj simplaj strekoj povis esti uzataj, mi ne scias...

Eksterteme, mi aŭdis ke skribi urduan alfabeton, kiu ne tute egalas al la araba pro la oficiala skribstilo nomata kiel Nastaʿlīq, estas tre malfacila eĉ por komputiloj kaj pro tio ĝis proksimaj jaroj kelkaj gazetoj, kiuj zorgis pri stilo, estis manskribitaj.

Quay lại