Sadržaj

Edziĝegaleco en Usono

od orthohawk, 6. srpnja 2015.

Poruke: 168

Jezik: Esperanto

hilex (Prikaz profila) 1. kolovoza 2015. 23:25:16

FractalBloom:
hilex:
FractalBloom:Aŭ se ĝi estas, malsamseksaj paroj jam partoprenas en tiu avido.
Sed ili ne geedziĝas pro tio.
Do laŭ vi ĉiu negejulo edziĝas pro amo, dum ĉiu gejulo edziĝas pro avido? Bedaŭrinde ĉion kion mi povas diri estas, ke tio estas ege malinformita opinio. Se vi bone konis iujn gejulojn edziĝintajn aŭ edziĝvolantajn vi scius ke tiaj vortoj estas malamplenaj mensogoj.
Mi tute ne komprenas neceson geedziĝi ĉe gejoj se ili amas unu la alian. Ĉu por ili ne sufiĉas tiu fakto? Ja gejaj paroj ne povas havi proprajn infanojn. Mi opinias ke infano devas esti edukita en familio kie estas patro (viro) kaj patrino (virino) por ke li/ŝi fariĝi normala homo. Gepatroj devas respondeci pri siaj infanoj sekve necesas esti familio farita en laŭleĝa geedzeco. Kio malhelpas ami unu la alian ĉe gejoj sen geedzeco?

FractalBloom:
hilex:Bone, mi amas mian hundon. Verŝajne mi devas edziĝi kun ĝi 8)
Absurda komparo. Paro el du volontaj plenkreskaj viroj aŭ virinoj ne egalas al homo kun hundo. Besto ne povas konsenti al rilato.
Neniel absurda. Mia hundo ĉiam konsentas 8) Ĝi estas plenkreska kaj volonta.
Se serioze, mi donis tiun ekzemplon speciale por montri ke amo ne devige havas geedzecon kiel konsekvenco. Mi havas amikon kiun mi tre amas sed mi ne intencas geedziĝi kun li. Por mi sufiĉas la amo. Kaj tiu amo certe estas amo en alta senco sen kripleca fiziologio. Mi eĉ ne povas kompreni pro kia diablo mi povus ekvoli tiun geedzecon se jam estas la amo. Nur se por havi ian materialan profiton 8) Tiam ni prefere fondus iun negocon sed ne geedzecon.

FractalBloom (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 05:52:34

hilex: Nur se por havi ian materialan profiton 8) Tiam ni prefere fondus iun negocon sed ne geedzecon.
Se vi estas tiel certa ke edziĝo temas nur pri negoco, kial viro kaj virino edziĝus? Ĝi certe estus nur profitema afero, ĉu ne? Ili jam havas sufiĉan amon, do provizi al ili la bonaĵojn de edziĝo ne necesas. Do ni devas forpreni la privilegion de la tuta popolo. Tio estas la logiko kiun vi starigas. Se amo sufiĉas kiel vi diras, iu plu estas nur avido.

Kompreneble neniulo dirus ke tio estas ĝusta. Iu kiu volas edziĝi faras ĝin pro diversaj celoj.
Ne ekzistas iu kialo ajn por insisti ke ĉiam kiam malsamseksaj amantoj volas edziĝi ili havas nur altruisman celon, dum kiam samseksaj amantoj volas fari samkiel ili, tio estas egoisma.

Estas vera ke manko de edziĝo ne preventas amon. Sed la edziĝeblo de gejoj tute ne influas vian vivon. Estas nek via nek mia loko decidi kiu ne meritas la samajn homajn rajtojn kiel la resto de la homaro.

hilex (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 07:51:09

Unue, legu pli atente kion mi skribis pri kialo de geedziĝo de viro kaj virino. Gejoj ne havas tiun kialon.

Due, por mi estas indiferente ke gejoj volas unuiĝi en amo. Min tio ne tuŝas.

Mi nur estas kontraŭ ke ili nomu sian unuiĝon geedziĝo. "Geedziĝo" rilatas al alia koncepto (unuiĝo de viro kaj virino por naski kaj eduki infanojn). Mi ankaŭ estas kontraŭ ke iuj viro kaj virino nomu sian unuiĝon geedziĝo se ili ne celas naski kaj eduki infanojn. Lasu ilin kaj gejojn elekti ian alian nomon por sia unuiĝo. Por gejoj mi proponas "gejedziĝo". Aŭ elpensi ian novan sufikson aŭ prefikson por tiuj kiuj estas nek viro nek virino.

Persone, mi kredas ke en estonto ekzistos nek viro nek virino. Sed homoj ne estos gejoj. Kaj amo havos alian sencon ol nuntempe. Kaj geedzeco fariĝos malnecesa. Sed tiu estonto komencos ne baldaŭ. Tre ne baldaŭ. Kaj gejoj ne estas pioniroj de evoluado. Pioniroj de evoluado ne suferas pro manko de geedzeco por si. Gejoj estas simple kripleco, malbonŝanco en fiziologia senco. Tamen en cetero ili estas normalaj aŭ eĉ elstaraj je kreemo. Ekzemple Hoking havante teruran malsanon estas tre kreema homo kaj neniu kondamnas lin pro lia malsano.

klmn (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 08:00:41

FractalBloom:
robbkvasnak:Kial ni edziĝis: ĉar niaj pagoj por aŭtoasekuro malaltiĝis tiel, la kosto por sanasekuro malaltiĝis tiel, niaj impostoj malaltiĝis tiel, la posedado de niaj domoj klariĝis tiel ke nek mia familio nek lia familio povus konstesti ĝin se unu inter ni mortas, ni rajtos viziti unu la alian en malsanulejo, ktp ktp ktp
Tute ne temas pri sekso aŭ religio aŭ aŭ aŭ - temas pri financa kaj leĝaj avantaĝoj, kiojn la malsamseksaj paroj havas ekde ĉiam. Nun ni havas egalajn rajtojn.
Se vi kontraŭas ke ni havu la samajn pagojn kiel aliuj, tiam vi estas malĝustulo, memamulo kiu ne empatias kun aliaj homoj.
Se tio pravas estas iom domaĝe ĉar tiaj malegalaj impostoj diskriminas seksum-indiferentajn homojn, kiujn tute ne interesas geedziĝo.

hilex (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 08:07:03

klmn:

Ĝuste. Nome tien oni devus uzi fortojn. Ĉiuj devas egali.

orthohawk (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 13:00:42

hilex:Admin: kontraŭ-gejaj insultoj ne estas permesataj ĉe lernu.net

Tie ĉi ankoraŭ estis io pri mia hundo. Mi postulas redoni mian hundon. Aŭ tie ĉi oni povas insulti homon pri liaj rilatoj kun bestoj? Mi estas persekutata pro mia reciproka amo kun mia hundo! 8)
Kara Admin: Mi estas samsexamema kaj mi ne sentis min neniun insulton en la vortoj de hilex. Kiu estas supersentiva nun?

Admin: uzanto plendis pri la mesaĝo. Ni nek scias nek zorgas ĉu la plendinto estas samseksema

FractalBloom (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 13:32:00

klmn:
FractalBloom:
robbkvasnak:Kial ni edziĝis: ĉar niaj pagoj por aŭtoasekuro malaltiĝis tiel, la kosto por sanasekuro malaltiĝis tiel, niaj impostoj malaltiĝis tiel, la posedado de niaj domoj klariĝis tiel ke nek mia familio nek lia familio povus konstesti ĝin se unu inter ni mortas, ni rajtos viziti unu la alian en malsanulejo, ktp ktp ktp
Tute ne temas pri sekso aŭ religio aŭ aŭ aŭ - temas pri financa kaj leĝaj avantaĝoj, kiojn la malsamseksaj paroj havas ekde ĉiam. Nun ni havas egalajn rajtojn.
Se vi kontraŭas ke ni havu la samajn pagojn kiel aliuj, tiam vi estas malĝustulo, memamulo kiu ne empatias kun aliaj homoj.
Se tio pravas estas iom domaĝe ĉar tiaj malegalaj impostoj diskriminas seksum-indiferentajn homojn, kiujn tute ne interesas geedziĝo.
Jes ja, unu el tiaj seksum-indiferentaj homoj estas mi. Kiel senseksemulo mi unue volas ke registaro tute ne partoprenu en la afero. Laŭ mi estas malĝusta provizi leĝajn bonaĵojn al iulo ajn pro sia edziĝa statuso. Do estus pli bona ke neniu, aŭ registo aŭ landano, preskribu kiel nomiĝas la afero. Tiam oni ne devus zorgi pri unu vorto aŭ alia, kaj ĉiu povus nomigi sian rilaton laŭplaĉe. Sed dum ekzistas tia traktado disponebla al kelkaj homoj ĝi devas esti disponebla al ĉiuj.

hilex:Unue, legu pli atente kion mi skribis pri kialo de geedziĝo de viro kaj virino. Gejoj ne havas tiun kialon.
Ĉu la eduko de infanoj? Vi pravas ke gejuloj (nune) ne povas naski infanojn, sed naski estas nur unu metodo de ekhavi infanojn. Gejuloj povas adopti infanojn kaj eduki ilin en familioj samkiel negejuloj. Ja, mi persone konas multajn familiojn kiuj konsistas el du patroj aŭ patrinoj kun infanoj. Hieraŭ ĵus mi renkontis du gejajn patrojn kiujn mi konas kun ilia familio ĉe mia laborejo. Oni eble diras ke familio sen patrino aŭ sen patro ne taŭgas por eduki infanojn. Sed oni kiu diras tion evidente ne konas iun homon el tia familio. Kia organo pendas inter la kruroj ne priskribas kiel oni edukas infanojn. Havi du amplenajn patrojn aŭ patrinojn estas ege pli bona ol havi nur unu, aŭ loĝi kun senamaj gepatroj.

hilex (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 13:51:06

FractalBloom:Kia organo pendas inter la kruroj ne priskribas kiel oni edukas infanojn. Havi du amplenajn patrojn aŭ patrinojn estas ege pli bona ol havi nur unu, aŭ loĝi kun senamaj gepatroj.
Ĉu vi opinias ke nur organo difinas kiu estas viro kaj kiu estas virino? Mi opinias alie.
Pri kvanto de amantaj homoj mi konsentas. Estas pli bone kiam estas multe da ili.

orthohawk (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 20:23:04

orthohawk:
hilex:Admin: kontraŭ-gejaj insultoj ne estas permesataj ĉe lernu.net

Tie ĉi ankoraŭ estis io pri mia hundo. Mi postulas redoni mian hundon. Aŭ tie ĉi oni povas insulti homon pri liaj rilatoj kun bestoj? Mi estas persekutata pro mia reciproka amo kun mia hundo! 8)
Kara Admin: Mi estas samsexamema kaj mi ne sentis min neniun insulton en la vortoj de hilex. Kiu estas supersentiva nun?

Admin: uzanto plendis pri la mesaĝo. Ni nek scias nek zorgas ĉu la plendinto estas samseksema
mi estas rimarkinta en ĉiuj miaj jaroj, ke pro-ofend-plendantoj tre ofte ne estas vere ofenditaj sed plendas nur antaŭenpuŝi tagordon.

Mi ne disputas; nur opinias.

Tempodivalse (Prikaz profila) 2. kolovoza 2015. 22:13:26

Mi neniam komprenos, kial forumanoj sentas tioman impeton argumentadi kiam estas klarege, ke neniun interesas honesta, civila, senbiasa debato. Anstataŭe, la partoprenantoj nur ripetadas la samajn punktojn kaj la samajn insultojn, kvazaŭ parolante al muro.

La kontraŭulojn kaj malamantojn de samseksemo ne konvinkos argumentado; se ili ŝanĝos sian opinion, do nur pro iu persona sento, ia revelacio, ene de si mem.

Ĝis tia momento, estas tre malmulte, kion oni povas fari; sennecese estigi konfrontadon aŭ provoki per ĝenaj riproĉoj nur igos la kontraŭulojn eĉ pli decidegaj.

Natrag na vrh