المشاركات: 83
لغة: Esperanto
Urho (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 10:51:17 ص
Tangi:Ni devas simpligi la alfabeton…Post 128 jaroj?
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Tangi (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 11:02:11 ص
Urho:Post 128 jarojEsperanto devis atingi ne malpli ol 10 milionoj da parolantoj, sed ne sukcesis. Ni estas malpli ol duonmiliono!
Ni surpasxas la saman rastilon, sed ne instruigxas.
orthohawk (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 11:35:28 ص
Tangi:kio estas cia problemo?Kirilo81:Do, kiu el ni proponis uzi malpli da literoj ol fonemoj?Vi evidente ne komprenas ke grandaj fonemaroj (pli ol 18-20 eroj) ne povas esti efekte reprezentitaj per litero por cxiu fonemo.
Ni devas simpligi la alfabeton per anstatauo de fonemoj plej maloftaj por digrafoj por atingi la balancon inter signardimencio kaj vortlongoj.
Estas 28 fonemoj en esperanto kaj 28 literoj.
Tangi (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 11:52:58 ص
orthohawk:28 literoj.Tio estas nur 22 literoj normaj kaj 6 literoj aldonitaj. Estus pli bone se cxiuj Esperantaj literoj estus normaj (sen uzi transliteradon).
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 12:33:40 م
orthohawk:Mi dubas, ke c, ĉ kaj ĝ estas realaj fonemoj. Ĉu ekzistas tn. minimumaj paroj da vortoj por tiuj tri fonemoj? Ĉu oni povas citi iujn ?
Estas 28 fonemoj en esperanto kaj 28 literoj.
ekz. "Citserono / Tsicerono" en la aventuroj de Tinĉjo
(En la originala bildstrio, la du detektivoj havas samprononcan nomon kun malsama ortografio: Dupond / Dupont)
Tempodivalse (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 1:09:31 م
Tangi:Ne. La ses ĉapelitaj literoj ne estas "variantoj" de la neĉapelitaj - ili estas tute memstaraj. Evidente Z trovis pli bona reutiligi la formon de jam konataj literoj kun supersignoj, ol elpensi tute novajn nelatinajn literojn.orthohawk:28 literoj.Tio estas nur 22 literoj normaj kaj 6 literoj aldonitaj. Estus pli bone se cxiuj Esperantaj literoj estus normaj (sen uzi transliteradon).
Ĉirkaŭrigardu. Kie vi vidas, ke la Esperanta alfabeto kaŭzas ĝenon aŭ malfacilaĵon por parolantoj, aŭ malhelpas ilian komunikadon? Por ĉiuj spertuloj, kiujn mi konas, la supersignoj estas tio, kion angle oni nomas "non-issue" (ne-afero).
Ankaŭ, vi ŝajne aludas, ke Esperanto ne sukcesas parte pro l'alfabeto. Mi interesiĝus ekscii, kiel vi bazigas tiun aserton, ĉar ĝi neniel ŝajnas evidenta al mi.
Lingvolernantoj konsentas, ke ju pli lingvo sekvas la principon de "unu sono, unu litero" (notu: sono, sed ne fonemo), des pli facila ĝi iĝas. Ekz., la ortografio de l'angla estas unu granda faktoro iganta tiun lingvon tre konfuza kaj ŝarĝiga por lernantoj.
orthohawk (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 1:09:48 م
Altebrilas:Celo/ĉelo/ĝelo. ĉeno/ĝeno, ĉi/ĝi, cia/ĉia/ĝia, ĉino/ĝinoorthohawk:Mi dubas, ke c, ĉ kaj ĝ estas realaj fonemoj. Ĉu ekzistas tn. minimumaj paroj da vortoj por tiuj tri fonemoj? Ĉu oni povas citi iujn ?
Estas 28 fonemoj en esperanto kaj 28 literoj.
orthohawk (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 1:10:55 م
Tangi:Ne. Estas 28 literoj. c ne egalas ĉ.orthohawk:28 literoj.Tio estas nur 22 literoj normaj kaj 6 literoj aldonitaj. Estus pli bone se cxiuj Esperantaj literoj estus normaj (sen uzi transliteradon).
Tangi (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 2:56:17 م
orthohawk:Ne. Estas 28 literoj. c ne egalas ĉ.Ankau vi ne distingas inter literoj kaj fonemoj.
Vi estis demandata pri minimumaj paroj de c kaj ts en la sama silabo, ktp.
orthohawk (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2015 4:13:41 م
Tangi:Ci scias nenian aferon.orthohawk:Ne. Estas 28 literoj. c ne egalas ĉ.Ankau vi ne distingas inter literoj kaj fonemoj.
Tangi:Vi estis demandata pri minimumaj paroj de c kaj ts en la sama silabo, ktp.ne. Mi estis demandata pri la fonemoj "c", "ĉ" kaj "ĝ".