Đi đến phần nội dung

La Plutona preterflugo kaj la litero Ĥ

viết bởi Bruso, Ngày 14 tháng 7 năm 2015

Tin nhắn: 36

Nội dung: Esperanto

akueck (Xem thông tin cá nhân) 11:17:16 Ngày 18 tháng 7 năm 2015

HaleBopp:
Do provu diri ĥromosomo
Kial? La oficialigita formo estas "kromosom'o". Ghin oni uzu.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 13:12:42 Ngày 18 tháng 7 năm 2015

akueck:
HaleBopp:
Do provu diri ĥromosomo
Kial? La oficialigita formo estas "kromosom'o". Ghin oni uzu.
Prave.

Tamen, mi ne trovas ion malfacilan pri la sonkombinaĵo ĥr. En la rusa tio estas sufiĉe ofta: хр - хромосома, хронология, хрен, Хрущёв interalie. Ĝi estas entute prononcebla - eble nur iom nekutima por parolantoj de latinidaj lingvoj.

Tangi (Xem thông tin cá nhân) 13:27:24 Ngày 18 tháng 7 năm 2015

bartlett22183:la kontraŭargumetojn kontraŭ 'ĥ'.
La literformo estas terura, unue.
Havi du similajn sonojn de h kaj hx estas tro malfacile pro internacia uzo.

Tempodivalse (Xem thông tin cá nhân) 13:50:42 Ngày 18 tháng 7 năm 2015

La literformo estas terura, unue.
Tio estas subjektiva afero, ĉu? Miapercepte ĝi aspektas bele - unike!
Havi du similajn sonojn de h kaj hx estas tro malfacile pro internacia uzo.
Eble. Sed la litero restas parto de l'alfabeto, malgraŭ ĉu al ni plaĉas, ĉu malplaĉas. Eble ĝi formortos evolue, same kiel la jat' en la rusa, kaj do restos nur arĥaismo, same kiel iuj Fundamentaj vortoj nun estas arĥaismoj - uzeblaj, sed neuzindaj pro ŝanĝiĝo de la norma stilo.

Ĉi-momente, tamen, tiu ebleco ŝajnas sufiĉe neprobabla.

Breto (Xem thông tin cá nhân) 15:21:24 Ngày 18 tháng 7 năm 2015

Tangi:Havi du similajn sonojn de h kaj hx estas tro malfacile pro internacia uzo.
Estas pli malfacile, mi suspektas, havi sep S-similajn sonojn (c, ĉ, ĝ, ĵ, s, ŝ, z) ol havi du H-similajn sonojn. Internacie, ne estas kutime havi tiel multe da S-sonoj en unuopa lingvo. Tamen neniu ŝajnas kontraŭi la troecon da S-sonoj, nur tiun malbonegan sonaĉon "ĥ".

bartlett22183 (Xem thông tin cá nhân) 17:01:27 Ngày 18 tháng 7 năm 2015

HaleBopp:
bartlett22183:Je mi, ĝi estas simpla kaj facila sono, kaj ĝi reprezentas pli ĝuste la originojn de vortoj, kiuj devenas el la greka. Ne estas problemo! ridulo.gif Vivu 'ĥ'!
Do provu diri ĥromosomo aŭ ĥlorofilo. Kaj se vi ne sukcesas, vi povos konsoliĝi pensante ke almenaŭ vi konas ilian etimologion… Kaj vi ja estos ankoraŭ pli feliĉa pensante, ke la antikvaj grekoj mem ne elparolis ĥ por tiu litero. Vivu etimologio!
Mi ne havas problemon elparoli ilin. ridego.gif

Quay lại