Kio estas via opinio?
viết bởi orthohawk, Ngày 05 tháng 8 năm 2015
Tin nhắn: 40
Nội dung: Esperanto
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 06:08:52 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
hilex:))) Certe, al miaj najbaroj estas ofende ke mi fartas bone.Mi ne opinias ke farti bone estas agresiva ago suferiganta iun. Aŭ vi fartas bone nur kiam viajn najbarojn nomas kanajloj?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
hilex (Xem thông tin cá nhân) 06:19:36 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
Fuzzy:Ofendemo estas specialeco de homa psiko. Ekzemple, al Usono estas tre ofende ke Rusio ne estas demokratia usone.hilex:))) Certe, al miaj najbaroj estas ofende ke mi fartas bone.Mi ne opinias ke farti bone estas agresiva ago suferiganta iun. Aŭ vi fartas bone nur kiam viajn najbarojn nomas kanajloj?
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Kaj ĉe miaj najbaroj estas neracia ofendemo pri mia bonfarto. Kredu min ke mi ofendas ilin neniel. Se nur per mia bonfarto.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 07:01:01 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
hilex:Mi jam skribis ke se iu sentas sin ofendita sed kalumnio ne estas, tio estas lia/ŝia privata afero.Fuzzy:Ofendemo estas specialeco de homa psiko. Ekzemple, al Usono estas tre ofende ke Rusio ne estas demokratia usone.hilex:))) Certe, al miaj najbaroj estas ofende ke mi fartas bone.Mi ne opinias ke farti bone estas agresiva ago suferiganta iun. Aŭ vi fartas bone nur kiam viajn najbarojn nomas kanajloj?Al Rusio estas du vojoj --- aŭ morti fariĝinte demokratia usone (kiel Irako aŭ Livio, ekzemple) aŭ plu daŭrigi ofendi Usonon. )))
Kaj ĉe miaj najbaroj estas neracia ofendemo pri mia bonfarto. Kredu min ke mi ofendas ilin neniel. Se nur per mia bonfarto.
Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 07:03:08 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"Estas facile ofendi homojn. Tio signifas, ke ĉiam estos homoj, kiuj ofendiĝis. Se ni volas liberecon, ni devas akcepti, ke iuj homoj ne ŝatus ĝin.
Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 07:15:38 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
1- Furzi en publiko estus kontraŭleĝo.
2- Rakonti la veron estus kontraŭleĝo.
3- Viroj surhavis rozkolorajn vestojn estus kontraŭleĝo.
4- Uzi flagojn estus kontraŭleĝo.
5- ktp.
Miland (Xem thông tin cá nhân) 07:40:21 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
Unuflanke, ofte necesas toleri pli malgrandan malbonon por malhelpi pli grandan. Por la ŝtato fari krimon el peko ne ĉiam estas saĝa. Tia poliso sekvigus diktaturon kiel komunismo aŭ islamisma faŝismo.
Aliflanke, se la ofendo kapablas malutili homojn, aŭ instigi aliajn fari tion, oni havu limon al la principo. Jen fantazia ekzemplo: se eblus krei bombojn en la kuirejo el ovo kaj akvo, estus nerespondece disvastigi tiun scion.
La Usona legisto Oliver Wendell Holmes diris, ke la principo de parola libereco ne aplikeblas al krii "Fajro!" en homplena teatro.
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 08:07:32 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
Alkanadi:orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"Estas facile ofendi homojn. Tio signifas, ke ĉiam estos homoj, kiuj ofendiĝis. Se ni volas liberecon, ni devas akcepti, ke iuj homoj ne ŝatus ĝin.
Miland:Temas pri la ofendo. La apliko de ĉi tiaj principoj miaopinie bezonas kuntekston, por esti utila.Jes. Ofendi povas havi plurajn signifojn.
Mi kredas ke oni devas ĉiam klopodi diri sian opinion sen ofendo sed oni ĉiam rajtas aserti opiniojn kiujn la aliaj homoj ne ŝatas (do, kiujn ili povas taksi ofendaj). La baza demando, laŭ mi, estas: ĉu la paroloj estas taŭgaj por la celo aserti opiniojn aŭ enhavas nenecesan ofendan sencon?
Ekzemple: se mi diras "Stultulo, mi malkonsentas kun vi!" mi aldonas nenecesan ofendan vorton ("stultulo" ); por diri mian opinion, sufiĉas la frazo: "Mi malkonsentas kun vi!". Do, mi ne rajtas diri "stultulo" sed mi rajtas aserti malkonsenton, eĉ kiam la interparolanto taksas nuran malkonsenton ofendo.
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 08:34:35 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
raffadalbo:Jes
Mi kredas ke oni devas ĉiam klopodi diri sian opinion sen ofendo sed oni ĉiam rajtas aserti opiniojn kiujn la aliaj homoj ne ŝatas (do, kiujn ili povas taksi ofendaj). La baza demando, laŭ mi, estas: ĉu la paroloj estas taŭgaj por la celo aserti opiniojn aŭ enhavas nenecesan ofendan sencon?
Ekzemple: se mi diras "Stultulo, mi malkonsentas kun vi!" mi aldonas nenecesan ofendan vorton ("stultulo" ); por diri mian opinion, sufiĉas la frazo: "Mi malkonsentas kun vi!". Do, mi ne rajtas diri "stultulo" sed mi rajtas aserti malkonsenton, eĉ kiam la interparolanto taksas nuran malkonsenton ofendo.
Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 09:50:41 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 11:15:04 Ngày 05 tháng 8 năm 2015
orthohawk:"La rajto ofendi estas pli grava ol la rajto ne esti ofendita"Laŭ Mahatmo Gandhi: "Mi ne povas eviti, ke aliulo estu ofendanto, sed mi povas sukcesi, ke mi ne min konsideru ofendita."