Mesaĝoj: 206
Lingvo: Esperanto
morico (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 06:31:50
Vestitor:Armand6:La angla estas ĉiesaĵo.La angla lingvo ne estas la ĉiesaĵo. Ĝi estas la malegala propraĵo de 6% de la monda loĝantaro kaj fremda kaj tre malfacila lingvo por 94%.
Hodiaŭ la financpovo de la oligarkio de Wall-street regas la plimulton de la amaskomunikiloj, do de la politikistoj, do la politikon, do la ekonomion kaj la socion.
La Roma imperio donis "panon kaj ludojn". La Wall-Street imperio proponas ludojn kaj anglan lingvon.
Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 09:57:09
morico:kaj fremda kaj tre malfacila lingvo por 94%. Hodiaŭ la financpovo de la oligarkio de Wall-street regas la plimulton de la amaskomunikilojNur duopo da demandoj:
Se la angla estas 'malfacila' lingvo, kiu lingvo estas pli facila?
Kiam princo Neĥludov de Tolstoj monstris al anglo siberiajn punlaborejojn, parolante la angla, ĉu tio ankaŭ estis pro Wall Street-a oligarkio?
Fenris_kcf (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 11:19:09
Armand6:Se la angla estas 'malfacila' lingvo, kiu lingvo estas pli facila?Mi povas listigi multajn:
- Afrikaans
- la Norvega
- la Malaja
- la Svahila
- Interlingua
- Slovianski
- kaj kompreneble: Esperanto kaj diversaj Esperantidoj
Fuzzy (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 13:43:54
Armand6:Kiam princo Neĥludov de Tolstoj monstris al anglo siberiajn punlaborejojn, parolante la angla, ĉu tio ankaŭ estis pro Wall Street-a oligarkio?Princoj havas sufiĉe da libera tempo por bonege studi ion ajn.
Ni, aliaj ordinaraj homoj, kiuj ne estas princoj, ni krom lingvostudado devas ankaŭ perlabori vivrimedojn, kaj ne povas permesi al ni malŝpari jarojn kaj monon studante la anglan ĝis deca nivelo.
Demian (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 13:49:01
Fenris_kcf:Laŭ poligloto Judith MEYER, ĉina skribita per pinjino estas unu el la plej facilaj lingvoj en la mondo. Ĝia gramatiko estas malkompleksa. La tonoj estas facile akireblaj. Nur la signoj starigas problemojn antaŭ studentoj komence. Laŭ ŝi, la unuaj 1.000 signoj estas la plej malfacile posedeblaj. Sed la duajn 1.000 signojn studentoj povas lerni pli rapide. Kaj la triaj 1.000 signoj estas eĉ pli facilaj. KTP.Armand6:Se la angla estas 'malfacila' lingvo, kiu lingvo estas pli facila?Mi povas listigi multajn:Verŝajne oni povas aldoni multajn pliajn lingvojn al tiu listo.
- Afrikaans
- la Norvega
- la Malaja
- la Svahila
- Interlingua
- Slovianski
- kaj kompreneble: Esperanto kaj diversaj Esperantidoj
Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 14:03:50
Fenris_kcf:Mi povas listigi multajn: AfrikaansKiu havas du produktivajn deklinaciojn kaj mal/fortan formojn de adjektivo?
la Norvega'La norvega' lingvo tute ne ekzistas: ekzistas multaj norvegaj lingvoj, kiuj estas tre malsamaj en ortografio kaj prononco.
la MalajaKiu havas reduplikacion kiel produktivan morfologian metodon?
la SvahilaKiu havas 14 (?) nomklasojn? Kaj kiu havas tunoj da arabaj vortoj kiuj estas tute fremdaj por iu civilizata homo? Preskaŭ ĉiuj konas ke 'homo' aŭ 'humane' signifas, sed kiu konas, ekzemple, 'insan'?
Interlingua, Slovianski kaj kompreneble: EsperantoTiuj ne estas naturaj lingvoj kaj ili preskaŭ ne havas parolantojn. Eĉ Islandanoj estas plimulte de parolantoj de Esperanto, interlingua kaj aliaj planlingvoj nombrigitaj kune.
Armand6 (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 14:08:41
Demian:ĉina skribita per pinjino estas unu el la plej facilaj lingvoj en la mondo.La angla estas eĉ pli simpla, kaj ĝi ne havas tonojn, kiuj TUTE ne estas facile akireblaj, aŭ pasive aŭ aktive.
Matthieu (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 14:34:26
bryku (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 14:51:13
1. Prononco - alia ol 85% da lingvoj de la mondo
2. Skriba sistemo - oni devas lerni unue kiel prononci la vorton kaj due kiel ĝin skribi. Ekzistas multaj esceptoj kaj malregulaĵoj.
3. Vortaro - senbezone granda, multaj ideoj havas kelkajn sinonimojn: freedom-liberty, read-peruse, deep-profound, speed-velocity...
4. Gramatiko - la anglaj tempoj kaj ilia uzado, frazaj verboj.
5. Idiomaĵoj - multaj malsamaj por britoj, amerikanoj, aŭstralianoj, kanadanoj...
7. Kosto de lernado (nur riĉaj homoj povas atingi altan nivelon, kio kreas elitojn).
8. Tempo de lernado - oni devas dediĉi multajn jarojn por finlerni la lingvon.
Aquilino (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-22 15:17:43