Mergi la conținut

Ĉu la angla devus esti la unika oficiala lingvo de la U.E.?

de morico, 6 august 2015

Contribuții/Mesaje: 206

Limbă: Esperanto

morico (Arată profil) 13 ianuarie 2016, 18:31:53

Eŭropo kaj Mondo bezonas "New Deal" aŭ Novan D.I.L. (Duan Internacian Lingvon) kun Esperanto dek foje pli facila, cent foje pli neŭtra por 94% de la monda kaj 88% de la eŭropa loĝantaro.

Kial?
La Eŭropo kaj la mondo iĝas pli diversaj.
La ekonomia parto de la angloparolantaj ŝtatoj malkreskiĝas rapide.
La bezono paroli facilan internacian lingvon estas pli kaj pli granda.
La kono-ekonomio necesas konkurencon inter popoloj per egalaj lingvaj armiloj.
La lingva koloniado estas la lasta sed ĝi malaperos kiel la aliaj koloniadoj

bryku (Arată profil) 14 ianuarie 2016, 22:27:48

vincas:
Vestitor:Fakte ne.

Tamen, mi vidas. Vi volas elekti vian propran kulturan koloniigo pensmanieron? Estu mian gaston.
Jes, bedaŭrinde ne. Sed afero pri la angla rapide pliboniĝas. Kaj post iom da tempo la angla fariĝos indiĝena.
Tio neniam okazos en landoj neanglaj.

Vestitor (Arată profil) 14 ianuarie 2016, 23:19:18

bryku:
vincas:
Vestitor:Fakte ne.

Tamen, mi vidas. Vi volas elekti vian propran kulturan koloniigo pensmanieron? Estu mian gaston.
Jes, bedaŭrinde ne. Sed afero pri la angla rapide pliboniĝas. Kaj post iom da tempo la angla fariĝos indiĝena.
Tio neniam okazos en landoj neanglaj.
Sendube. Li vivas en sonĝomondo.

vincas (Arată profil) 15 ianuarie 2016, 10:02:21

Vestitor:
bryku:
vincas:
Vestitor:Fakte ne.

Tamen, mi vidas. Vi volas elekti vian propran kulturan koloniigo pensmanieron? Estu mian gaston.
Jes, bedaŭrinde ne. Sed afero pri la angla rapide pliboniĝas. Kaj post iom da tempo la angla fariĝos indiĝena.
Tio neniam okazos en landoj neanglaj.
Sendube. Li vivas en sonĝomondo.
Montru al mi esperantiston, kiu ne vivus en sonĝomondo.

vincas (Arată profil) 15 ianuarie 2016, 10:11:00

bryku:
vincas:
Vestitor:Fakte ne.

Tamen, mi vidas. Vi volas elekti vian propran kulturan koloniigo pensmanieron? Estu mian gaston.
Jes, bedaŭrinde ne. Sed afero pri la angla rapide pliboniĝas. Kaj post iom da tempo la angla fariĝos indiĝena.
Tio neniam okazos en landoj neanglaj.
Kial ne povas okazi, se infanoj de mia kuzo fakte parolas denaske angle?

lagtendisto (Arată profil) 15 ianuarie 2016, 12:32:56

vincas:Kial ne povas okazi, se infanoj de mia kuzo fakte parolas denaske angle?
Pri tio, ke naciŝtatoj en siaj bazlernejoj devigas lerni nacialingvon kun plej ebla peno. Ankaŭ tuta leĝo skribita en nacialingvo. Pacema, tio oni ne povas ŝangi iel rapida.

amihelic (Arată profil) 15 ianuarie 2016, 18:15:59

Mi opinias ke ne. Mi kredas ke la unika oficiala lingvo de la U.E. estiĝos Esperanto kiel la motoro de la lingva demokratio.

robbkvasnak (Arată profil) 15 ianuarie 2016, 20:36:18

Mi havas demandon por Vincas: ĉu vi ankaŭ praktikas anglan kulturon? Se jes, kiun - usonan, anglan, novzelandan, kanadan? Kiel vi povas supervivi sukcese en lando kies ĉiutaga lingvo ne estas la angla? Mi naskiĝis en Usono sed mia unua lingvo estas dialekto de la germana. Kiam mi ekiris al la lernejo mi devis akiri la usonan anglan. Ekde tiu sperto mi ĉiam malamos la anglan sed mi flue parolas ĝin. Mi neniam verkos poemon en ĝi. Mi neniam amos en ĝi. Ĝi estas por mi devigilo kvankam mi instruas ĝin. Tion dirite, mi neniam lernos la britan anglan - mi komprenas ĝin je 95% - mi provis traduki ion el ĝi kaj mi trovis ke mi fakte ne tuton komprenas ĉar ili referencas aliajn aferojn per la samaj vortoj kiel en la usona angla. Kiel vi uzas la litovan kulturon en la angla? Mi ne komprenas tion.

Vestitor (Arată profil) 15 ianuarie 2016, 20:51:41

vincas:
bryku:
vincas:
Vestitor:Fakte ne.

Tamen, mi vidas. Vi volas elekti vian propran kulturan koloniigo pensmanieron? Estu mian gaston.
Jes, bedaŭrinde ne. Sed afero pri la angla rapide pliboniĝas. Kaj post iom da tempo la angla fariĝos indiĝena.
Tio neniam okazos en landoj neanglaj.
Kial ne povas okazi, se infanoj de mia kuzo fakte parolas denaske angle?
Estas granda diferenco inter la angla en anglalingva lando kaj angla en lando kun malsama nacia lingvo. En la skandinavaj landaj kaj Nederlando parolas multaj homoj la anglan lingvon (ili komencas je lernejo), sed ĝi ne estas la sama kvalito kiel la angla en Britio aŭ Usono aŭ Australio. La tuta kulturo kaj sociaj strukturoj ankaŭ devas bazi sur la sama lingvo.

La ideo estas ege pli nerealisma ol la Esperanto en Eŭropo.

robbkvasnak (Arată profil) 15 ianuarie 2016, 23:16:31

Mi tute samopinias kun Vestitor. Ofte kiam nordeŭropanoj parolas la anglan en Usono, miaj kunlandanoj kredis ke ili estas tre arogaj. Fakte la nordeŭropanoj estas tre ĝentilaj sed ili ne uzas la saman pragmatikon - ili uzas la anglan kiel en siaj gepatraj lingvoj kaj tio ŝajnas al denaska usonlingvano malĝentila. Ekzistas ŝerco pri Lufthansa stevardino kiu diras al la fluggastoj: Sit down and enjoy the flight! Por usonano tio ŝajnas esti terure malĝentila maniero. Ni dirus iomete pli malrekte: Please relax and have a pleasant journey! Ne ekzistas gramatika regulo kial diri 'sit down' (sen iuj aliaj vortoj) estus malĝentila esprimo sed por ni ŝajnas tiel.
Esperanto dependas rekte de la gramatiko dum etnaj lingvoj dependas de tradicioj ofte kun ne plu konataj radikoj.

Înapoi mai sus