ورود به محتوا

Kiel vi progresis al Esperanta flueco?

از Alkanadi, 12 اوت 2015

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

Alkanadi (نمایش مشخصات) 12 اوت 2015،‏ 9:38:42

Kiel vi progresis al Esperanta flueco?

johmue (نمایش مشخصات) 19 اوت 2015،‏ 13:04:37

Alkanadi:Kiel vi progresis al Esperanta flueco?
Per praktiko.

Miland (نمایش مشخصات) 19 اوت 2015،‏ 15:49:36

Ni supozu ke vi jam bone uzis la rimedojn de ĉi tiu retpaĝaro. Jen kelkaj sugestoj, se ili helpos vin:

Komencinto (post la kurso Gerda Malaperis):
Aliaj libroj de Claude Piron, ekz. Lasu min paroli plu, [url=http://en.lernu.net/biblioteko/rakontoj/vere_aŭ_fantazie/index.php]Vere aŭ Fantazie[/url]. La filmo Gerda Malaperis. Revuo Juna Amiko, bildstrioj en Esperanto ekz Zamenhof kaj Tinĉjo. Video-kurso Pasporto al la tuta Mondo.

Progresanto:
Faktoj kaj Fantazioj de Marjorie Boulton kaj Paŝoj al plena posedo de William Auld, kaj aliaj nefikciaj libroj ekz. La fenomeno Svislando, Vojaĝo en Esperanto-lando. Radio-programoj aŭ registritaj paroladoj.

Sume: uzu Esperanton kiom eble plej, diversmaniere.
Celu pensi Esperante sen alia lingvo en la menso. Ekzemple, faru demandojn kaj la respondojn mense. Legu tekstojn sen pensi pri la traduko en via unua lingvo, por ke vi pensos Esperante.

raffadalbo (نمایش مشخصات) 22 اوت 2015،‏ 20:30:49

johmue:
Alkanadi:Kiel vi progresis al Esperanta flueco?
Per praktiko.
Miland:Ni supozu ke vi jam bone uzis la rimedojn de ĉi tiu retpaĝaro.
Laŭ mi, tio vere tre gravas. Partopreni la forumaron, eble uzi mesaĝojn aŭ bildokartojn, estas tre bona praktikado.

Legi librojn, kiel Miland konsilas, estas sendube utile. Pli facile, eble, aliĝi klubon kaj vizitadi ĝin regule.

Por mi, semajnoj eksterlande ĉe esperantaj renkontiĝoj estis tre utilaj.

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 22 اوت 2015،‏ 23:26:42

Mi susuras Esperante inter la litkovriloj kun alia Esperantisto inter kisoj..... Mi uzas la vortprovizon de "Libro de Amo", mmmmmmm

بازگشت به بالا