إلى المحتويات

Tujmesaĝila Poŝtelefona Programo

من Alkanadi, 18 أغسطس، 2015

المشاركات: 4

لغة: Esperanto

Alkanadi (عرض الملف الشخصي) 18 أغسطس، 2015 3:36:25 م

Se ekzistas tujmesaĝila poŝtelefona programo dediĉita al la Esperanta lingvo, ĉu vi uzus ĝin?

Kio estas via opinio pri reklamoj sur ĝi?

Ĉu vi pagus por ĝi?

Fenris_kcf (عرض الملف الشخصي) 18 أغسطس، 2015 4:22:36 م

Simple uzu klient-programojn por kutimaj protokoloj (ekz. IRC kaj XMPP). Ekzistas multaj da ili, kiuj estas senkostaj kaj senreklamaj.

Je mia poŝ-telefono kun Cyanogenmod mi uzas na Atomic por IRC kaj na Xabber por XMPP.

johmue (عرض الملف الشخصي) 19 أغسطس، 2015 12:51:00 م

Alkanadi:Se ekzistas tujmesaĝila poŝtelefona programo dediĉita al la Esperanta lingvo, ĉu vi uzus ĝin?
Ne. Aŭ ĝi uzas ferman malsekuran protokolon, tiam mi ne uzus ĝin, ĉar ĝi uzas tian protokolon. Se ĝi uzas malferman konatan protokolon kiel XMPP, mi ne uzus ĝin, ĉar jam ekzistas programaĵoj taŭgaj.
Kio estas via opinio pri reklamoj sur ĝi?

Ĉu vi pagus por ĝi?
Ne. Kial mi pagu por io kion mi aliloke povas havi senpage, ekzemple Xabber?

akueck (عرض الملف الشخصي) 24 أغسطس، 2015 5:37:17 م

Alkanadi:dediĉita al la Esperanta lingvo
Kion per tio vi celas chi-kuntekste?

عودة للاعلى