Esperanto, ĉu seksisma lingvo ?
af Altebrilas, 19. aug. 2015
Meddelelser: 18
Sprog: Esperanto
novatago (Vise profilen) 26. aug. 2015 09.25.49
Tempodivalse:La proverboj estas tradukoj kaj adaptaĵoj de aliaj, kiuj jam ekzistis. Ili ne estas kreaĵoj de iu Zamenhof. Eĉ se eble iu el ili diris tion, se oni esploras la aferon oni trovos ĉiujn el ili en aliaj eŭropaj lingvoj. Tute egalaj aŭ esprimantaj la saman ideon.La proverbojn kreis la popoloOkaze de Esperanto, Zamenhof kreis la proverbojn (de la Proverbaro), ne la popolo.
Ĝis, Novatago.
novatago (Vise profilen) 26. aug. 2015 09.34.56
Altebrilas:Proverboj ne estas problemo. Oni povas tutsimple preteratenti ilin kaj tuj alitemiĝi. Tio ne malhelpos komunikadon en nia lingvo.En Hispanio, kiam iu agas kiel vi en ĉi tiu fadeno, oni diras ke tiu “serĉas la tri krurojn al kato”, tio estas serĉi io, kio ne estas.
Sed oni povas ankaŭ esti scivolema, kaj opinii, …
Mi ne diras ke oni ne opiniu, tamen vi ja de komence ekis la demandon intence ĝene polemike, kaj poste insistas en iel serĉi seksismon, kie ne estas. La trikruran katon.
Ĝis, Novatago.
Armand6 (Vise profilen) 26. aug. 2015 11.23.43
novatago:Ili ne estas kreaĵoj de iu Zamenhof.Kia absurdaĵo! Vi ne trovos tie eĉ unu proverbon pri judoj: li elfiltris ĉiun. Li evidente ne kontraŭdiris la seksismon. Ĉu eblas por la seksismema homo krei la lingvon neseksisman?
novatago (Vise profilen) 27. aug. 2015 17.31.55
Armand6:Mi ne komprenas la rilaton inter la citaĵo de mia mesaĝo kaj la mesaĝo de Armand6.novatago:Ili ne estas kreaĵoj de iu Zamenhof.Kia absurdaĵo! Vi ne trovos tie eĉ unu proverbon pri judoj: li elfiltris ĉiun. Li evidente ne kontraŭdiris la seksismon. Ĉu eblas por la seksismema homo krei la lingvon neseksisman?
Seksisto ja povas krei ĉian ajn aĵon, kial ne? Woody Allen, kiu estas judo, ŝercas oftege pri judoj. Fakte homoj oftege agas kontraŭ sia pensmaniero. Via demando estas stulta. Se vi celis pruvi per tiu stultaĵo, ke Esperanto estas seksista lingvo, vi fiaskis.
La patro de L. L. Zamenhof, ne li mem, kolektis la proverbojn kaj laŭ sia deveno, li forĵetis tiujn, kiujn atakis lian popolon. Io tute sen rilata al Esperanto, ĝia gramatiko kaj ĝia celo, same kiel konservi seksistajn proverbojn. Fakte, tio, kio eblas demandi, estas kion opiniis Zamenhof mem pri tiuj proverboj kaj kion pri virinoj. Paroli kaj ataki lin de nia nuntempa vidpunkto sen scii tion, estas maljustaj agoj.
Ĝis, Novatago.
Altebrilas (Vise profilen) 29. aug. 2015 13.38.49
novatago: En Hispanio, kiam iu agas kiel vi en ĉi tiu fadeno, oni diras ke tiu “serĉas la tri krurojn al kato”, tio estas serĉi io, kio ne estas.En la franca oni diras "aller chercher midi à 14 heures" (laŭlitere serĉi tagmezon je la 14a horo), kio signifas serĉi problemojn kie estas neniu. Ironie, en Francio ni havas la germanan horon, plus unu horo pro la somera horo. Konsekvence, kiam estas oficiale la 14a horo, estas... tagmezo ĉe la suno! (Picasso diris "mi ne serĉas, mi trovas!" )
Mi ne diras ke oni ne opiniu, tamen vi ja de komence ekis la demandon intence ĝene polemike, kaj poste insistas en iel serĉi seksismon, kie ne estas. La trikruran katon.
Mia celo ne estis trolumi la forumon, sed lanĉi debaton pri la rolo de proverboj en esperanto. La seksismaj proverboj estis nur preteksto por ilustri la neceson de ĝisdatigo.
"Kial la saĝulo montras la lunon, la malsaĝulo rigardas la fingron"
novatago (Vise profilen) 31. aug. 2015 10.35.54
Altebrilas:Jes kaj kia estas tiu, kiu vidas problemon en, hodiaŭ, tute anekdota afero apenaŭ atentata de la komunumo kiel la proverbaro? “Saĝigu” min, bonvole.
"Kial la saĝulo montras la lunon, la malsaĝulo rigardas la fingron"
La rolo de la proverbaro estis montri uzeblecon de la lingvo. Nuntempe rolo de la proverbaro, kiel aro, estas anekdota historiaĵo. Jes, ili estas uzataj kaj povas esti uzata, sed nenie diras ke ili estas uzendaj kaj ĉiuj el ili estas uzindaj. Ĝisdatigo? Tio, ne malaperigos seksismajn proverbojn ĉar tio ne estas io oficiala de la lingvo, kaj “forigi” ilin ŝanĝos nenion. Se ili ne estas en iu listo, estos en alia, ĉu interreta, ĉu papera. Oni rajtas uzi nur tiujn, kiujn oni ŝatas aŭ aliajn tute novajn. Tri kruroj de la kato serĉataj denove. Tiu ĝisdatigo petata de vi, okazas per la viveco de la lingvo.
Se iu ekas absurdan diskuton, fingro de saĝulo montros ke ĝi estas absurda.
Ĝis, Novatago.
Altebrilas (Vise profilen) 31. aug. 2015 13.24.20
novatago: Tiu ĝisdatigo petata de vi, okazas per la viveco de la lingvo.Pri tio, mi tute konsentas. Kelkaj proverboj restas vivaj, t.e. ke ili estas efektive uzataj; aliaj mortis, ĉar ili korespondas al pensmaniero kiu malaperis. Mi estas scivolema pri lingvoj kaj pri ĝiaj rilatoj kun kulturo - larĝasence.
Se iu uzas proverbon, tio signifas, ke li aprobas ĝian enhavon, kaj atendas, ke lia publiko ankaŭ aprobas ĝin. La viva proverbaro donas bildon de la pensmaniero de iu komunumo en iu momento. Tial ni povas vidi ĉu la diversaj esperantistoj pensas sammaniere - au pli ekzakte pri kiuj bazaj temoj ili pensas sammaniere. Kiu estas la minimuma interkonsento pri valoroj.
Altebrilas (Vise profilen) 2. sep. 2015 07.46.52
https://eo.wikipedia.org/wiki/Proverbo