Messages: 6
Language: Esperanto
Fuzzy (User's profile) August 20, 2015, 9:50:05 AM
Mi estas tre ŝokita de grandega mizero, senespero, senĉesaj krimoj, perfortoj kaj sangoverŝoj montrataj en ĉi filmo kiel tre kutimaj aferoj en Rio-de-Ĵanejro.
Mi interesiĝas kion opinias brazilanoj pri tiu filmo -- ĉu ĝi estas verdira? Ĉu la reala vivo estas tiom terura en Brazilo?
Ja pri Rusio ankaŭ estas multe da filmoj en kiuj ĝi aspektas aĉege, sed ili plej ofte nur mensogas por akiri okcidentajn kinopremiojn ktp.
Vestitor (User's profile) August 20, 2015, 10:25:10 AM
Mi spektos ĉi tiu filmo.
Fuzzy (User's profile) August 21, 2015, 5:08:46 AM
Domaĝe, mi opiniis ke en Brazilo estas multaj esperantistoj.
Ĉu iu povas konsili, kie eblas pridiskuti la temon kun brazilanoj?
vejktoro (User's profile) August 21, 2015, 5:09:35 AM
Fuzzy: sed ili plej ofte nur mensogas por akiri okcidentajn kinopremiojn ktp.Ĉu vi vere kredas ke la okcidento tia zorgas pri Rusujo?
Kinopremioj?! Ĉu vi vin flatus?
La temo de Rusujo ne vendas biletojn okcidente.
Ebla, mi ne komprenas ĉar mi ne scias kion vi signifas pri "okcidento."
Fuzzy (User's profile) August 21, 2015, 5:20:33 AM
vejktoro:Tute ne temas pri biletoj kaj populareco de la filmoj en popoloj. Temas pri internaciaj kinopremioj per kiuj estas regalataj nur tiaj filmoj pri Rusio kiuj aspektigas ĝin terura kaj aĉa.Fuzzy: sed ili plej ofte nur mensogas por akiri okcidentajn kinopremiojn ktp.Ĉu vi vere kredas ke la okcidento tia zorgas pri Rusujo?
Kinopremioj?! Ĉu vi vin flatus?
La temo de Rusujo ne vendas biletojn okcidente.
Ebla, mi ne komprenas ĉar mi ne scias kion vi signifas pri "okcidento."
Mi ne volas mencii tie ekzemplojn por ne fari reklamon por ili. Malmultaj ilin spektas kaj tio estas bone.
Lakiro (User's profile) August 21, 2015, 6:58:17 AM
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
En ĉiuj landoj loĝas riĉuloj kaj malriĉuloj, krimuloj kaj bonaj homoj, ekzistas danĝeraj kvartaloj kaj trankvilaj zonoj.