前往目錄

Kiujn programlingvojn vi ŝatas la plej?

貼文者: Alkanadi, 2015年8月27日

訊息: 28

語言: Esperanto

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年8月27日上午8:39:34

hilex:
Alkanadi:
hilex:Al mi plaĉas Go.
Ĉu ĝi estas facila?
Tre facila. golang.org
Mi ŝatas aĵojn, kiuj estas facilaj. Tio estas kialo mi lernas Esperanton.

Notxor (顯示個人資料) 2015年8月27日上午9:22:59

Mi tre ŝatas «smalltalk». La sistemo Pharo estas tre ĉarma kaj facila por Objekta Orientita Programado.

jagr2808 (顯示個人資料) 2015年8月27日上午9:41:17

Ĉu iu ĉi tie uzas https://projecteuler.net/ ?

Demian (顯示個人資料) 2015年8月27日上午10:11:27

hilex:Al mi plaĉas Go.
Ankaŭ al mi plaĉas Go. Bedaŭrinde, mi estas komencanto de programado (eĉ post preskaŭ unu-jara studado) kaj antaŭ kelkaj tagoj komencis lernas taŭgan didaktan programlingvon Python. Post du aŭ tri monatoj, mi rekomencos studadon de Go kaj C++.

hilex (顯示個人資料) 2015年8月27日上午10:17:51

jagr2808:Ĉu iu ĉi tie uzas https://projecteuler.net/ ?
Mi uzis antaŭ du jarojn. Mi solvis 64 problemojn uzante Go-lingvon.

Demian (顯示個人資料) 2015年8月27日上午10:27:57

jagr2808:Ĉu iu ĉi tie uzas https://projecteuler.net/ ?
Mi solvis du problemojn. Nur du. malgajo.gif

Dankon por rememorigi. Hodiaŭ mi provos solvi la trian.

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2015年8月27日下午7:56:11

Estas bona, ke vi integris la opcion "Alia", ĉar mankas la mirinda lingvo Haskell kaj aliaj funkciaj programad-lingvoj ridulo.gif

Gricaj (顯示個人資料) 2015年8月28日上午9:09:11

Mi uzas SQL (MS SQL). Programlingvojn por datumbazoj oni ofte ne rigardas kiel “veraj programlingvoj“. SQL estas tre simpla. Sed scio de nuancoj de SQL ofte helpas optimumigi datumbazojn.

Ankaŭ mi uzas C#.

mbalicki (顯示個人資料) 2015年8月28日下午1:20:47

Alkanadi:Mi ŝatas aĵojn, kiuj estas facilaj. Tio estas kialo mi lernas Esperanton.
Mi volus skribi, ke do vi provu Pitonon, sed mi nun vidas, ke vi jam provis. ridulo.gif

Alkanadi:Mi ŝatas Python. My aŭdis, ke Ruby estas pli bona, sed mi ne provis ĝin.
Al mi Rubeno certe plaĉas malpli ol Pitono. Kaj certe la plej facila (samtempe plurtaska, uzebla) lingvo de programado (el inter ĉiuj lingvoj, kiujn mi povis uzi aŭ pri kiuj mi scias) estas Pitono.

Sed, verdirante, ne eblas priskribi la solan lingvon kiel la plej bona. Ĉiu programadolingvo povas esti iam la plej bona, ĉar por (preskaŭ) ĉiu lingvo oni povas trovi taskon, por kiu tiu lingvo estas la plej taŭga: utila, facila, konciza, intuicia ktp.

Fenris_kcf:Estas bona, ke vi integris la opcion "Alia", ĉar mankas la mirinda lingvo Haskell kaj aliaj funkciaj programad-lingvoj ridulo.gif
Ha ha! Eĉ legante alternativon „Alia” demandis mi min kiom da homoj elektis ĝin pro amo al Haskelo. ridego.gif

FractalBloom (顯示個人資料) 2015年8月28日下午5:26:25

C# estas mia plej ŝatata programlingvo sed ĝi inkluziviĝas en la enketo kun C kaj C++ kiujn mi malŝatas. Pitono estas la plej facila kaj uzebla, kaj ankaŭe plaĉas al mi.

回到上端