본문으로

Kiuj versioj de linukso estas la plej bonaj?

글쓴이: Alkanadi, 2015년 8월 27일

글: 12

언어: Esperanto

Alkanadi (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오전 8:23:43

Kiuj versioj de linukso estas la plej bonaj?

johmue (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오전 8:57:33

Alkanadi:Kiuj versioj de linukso estas la plej bonaj?
*BSD kaj Solaris ne estas distribuaĵoj de Linukso.

jagr2808 (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오전 9:28:24

dependas al kio oni uzas la komputilon por.

Mi uzas Fedora 19 xfce por mia skolkomputilo kaj #! por mia hejmkomputilo

raffadalbo (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오전 9:37:07

Verdire mi ne konas ciujn versiojn listitajn.
Mi uzas Mint KDE kaj mi ŝatas ĝin (pli ol Ubuntu).
Mi ankaŭ uzis antaŭ 2 aŭ 3 jaroj SUSE kaj mi taksas ĝin tre bona.
Mi ankaŭ uzis LINPUS Xfce (do "alian" version), sed mi trovis kelkajn limojn en ĝi.

Notxor (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오전 9:41:26

Mi voĉdonis por SuSe, ĉar mi uzas ĝin de la jaro 2000. OpenSuSe estas la plej bona «distro» de linukso por «rpm» pakaĵoj kaj ĝi tre ŝatas por labortablo. Sed mi laboras ankaŭ per «Debian», kiu estas la plej «distro» por «deb» pakaĵoj, kaj sia stabila versio por serviloj estas la plej bona.

Demian (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오전 10:06:34

1. Fedora KDE
2. openSUSE
3. Ubuntu (KDE)

Armand6 (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오전 11:20:54

Solaris ne estas Linux.

Koracio (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오후 1:01:08

Mi uzas ĉefe Debian, kaj Ubuntu kiel helpan sistemon.

Lakiro (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오후 6:46:33

Ĉiu homo elektas tiun distribuaĵon, kiu al li plaĉas.
Mi komencis mian konatiĝon kun Linukso de ASPLinuх.
Poste estis Red hat, Mandrake, Mandriva, Fedora, ALTLinuх, Suse, Ubuntu, Mint, Puppy, Knoppiх, Runtu, Rosa, Linuх ХР.

Post longa komparado mi haltis en Ubuntu. Tamen aserti, ke Ubuntu estas la plej bona distribuaĵo mi ne povas. Ĉiam ekzistas iuj preferoj de diversaj homoj. Iuj kutimiĝis uzi RPM, iuj -DEB, ktp.
Iuj ŝatas Gnom-on, iuj - KDE-on aŭ alian grafikan ŝelon. Al mi plaĉas Unity.

Tial voĉdoni mi ne povas. Ne ekzistas la plej bona distribuaĵo. Ekzistas bona kaj mava FERO (komputiloj) en kiu devas funkcii Linukso. Kaj vi devas trovi pli konvenan varianton.

Fenris_kcf (프로필 보기) 2015년 8월 27일 오후 7:59:55

raffadalbo:Verdire mi ne konas ciujn versiojn listitajn.
Certe neniam povas koni ĉiujn distribuaĵojn ridulo.gif

Mi elektis na Mint, Debian kaj Arch. La unuajn du uzas mi nuntempe, sed eble mi baldaŭ ŝanĝas al la tria.

다시 위로