Mesaĝoj: 22
Lingvo: Esperanto
sudanglo (Montri la profilon) 2015-septembro-01 11:01:28
Flanken metante la fakton, ke inter denaska parolantoj de la angla troviĝas multaj diversaj prononcoj de la angla, konsideru kiom da diversaj akĉentoj vi devas renkonti inter la ne-denaskaj parolantoj de la angla.
Sur la kampo de la uzo de la angla kiel internacia lingvo vi kredeble frontas al multe pli da malfacilo por kompreni ol vi iam ajn alfrontus en la uzo de Esperanto kiel internacia lingvo.
La sonsistemo de Esperanto estis konsciie konstruita por permesi sufiĉe grandan varion inter prononcoj sen perdi kompreneblecon. Tion oni ne povas diri pri la sonsistemo de la angla kun ties 20 vokalaj sonoj kaj ties multaj unu-silabaj vortoj kiuj facile tranformiĝas en aliajn vortojn per misprononco.
Metinte sur la nigran tabulon kodon, en kiu ĉiu cifero egalas vorton (kiel sube), mi defiis al miaj eksterlandaj lernantoj diveni mian telefon-numeron kiam envortigita laŭ la kodo.
Malmultaj sukcesis, malgraŭ tio ke mi prononcis tre klare ĉiun vorton laŭ BBC-a prononco kaj sufiĉe longe paŭzis inter ĉiu vorto, por ke ili konsultu la surtabulan kodon, kaj estis ekzercinta la klason antaŭe pri la ĝusta prononco de ĉiu vorto en la kodo.
Put=1, Putt=2, Pat=3 Pot=4, Port=5, Pit=6, Pet=7, Peat=8, Part=9, Pert=0

Armand6 (Montri la profilon) 2015-septembro-01 18:31:59
sudanglo:Metinte sur la nigran tabulon kodon, en kiu ĉiu cifero egalas vorton (kiel sube), mi defiis al miaj eksterlandaj lernantoj diveni mian telefon-numeron kiam envortigita laŭ la kodo.Kio estas la celo de ĉi tiu ekzerco? Rekonrutino de vortoj sen konteksto havas nenion praktikan valoron.