Přejít k obsahu

Obsedo pri Angla Malhelpas Studentojn Gajni Edukadon

od uživatele Demian ze dne 2. září 2015

Příspěvky: 16

Jazyk: Esperanto

Demian (Ukázat profil) 2. září 2015 7:29:30

Jen estas verkajxo pri frenezo pri instruado kaj lernado de angla, kiu jam kaptis Baraton. Malkiel en Japanujo, Cxinujo, Germanujo, aux aliaj nacioj, kie angla estas lernata aux instruata kiel studobjekto, en Barato kaj multaj aliaj nacioj, gxi estas la lingvo de instruado. Oni lernas sciencon, historian, matematikon per angla kaj tia lernado ofte malhelpas studentojn.

Kvankam la artikolo estas serioza, oni ankaux trovos du humorajn filmetojn.

India's craze for English-medium schools is depriving many children of a real education

Miland (Ukázat profil) 2. září 2015 9:04:15

Ĉu temas pri la kvalito de instruado - ke la instruistoj mem unue pli bone lernu la anglan?

MrMosier (Ukázat profil) 2. září 2015 9:15:24

Demian:Jen estas verkajxo pri frenezo pri instruado kaj lernado de angla, kiu jam kaptis Baraton. Malkiel en Japanujo, Cxinujo, Germanujo, aux aliaj nacioj, kie angla estas lernata aux instruata kiel studobjekto, en Barato kaj multaj aliaj nacioj, gxi estas la lingvo de instruado. Oni lernas sciencon, historian, matematikon per angla kaj tia lernado ofte malhelpas studentojn.

Kvankam la artikolo estas serioza, oni ankaux trovos du humorajn filmetojn.

India's craze for English-medium schools is depriving many children of a real education
Instrui al infanoj en lingvo kiu ne estas iliaj denaska lingvo estas discriminacio.

Demian (Ukázat profil) 2. září 2015 10:16:44

Miland:Ĉu temas pri la kvalito de instruado - ke la instruistoj mem unue pli bone lernu la anglan?
La argumento de la artikolo estas, ke oni eduku studentojn per la gepatrajn lingvojn de la lernantoj. Ofte okazas, ke instruistoj kaj infanoj povas ripeti frazojn el lernolibroj sen kompreni ion. La verkisto opinias, ke tio povus ŝanĝiĝi, se instruado okazus per lokaj lingvoj anstataŭ de angla.

Demian (Ukázat profil) 2. září 2015 10:18:45

MrMosier:Instrui al infanoj en lingvo kiu ne estas iliaj denaska lingvo estas discriminacio.
La vorto "diskriminacio" estas tiel ofte uzata nuntempe, ke por mi, ĝi havas nenian signifon.

Oni povas esti kreema kaj diri, ke instrui al infanoj per nedenaska lingvo estas stultaĵo, simptomo de komplekso de malplivaloreco. okulumo.gif

Armand6 (Ukázat profil) 2. září 2015 18:52:48

Demian, ĉu vi mem preferus esti operaciata per kirurgo edukita en la angla aŭ la maratha? Nur honeste, bv.

MrMosier (Ukázat profil) 2. září 2015 20:39:50

Armand6:Demian, ĉu vi mem preferus esti operaciata per kirurgo edukita en la angla aŭ la maratha? Nur honeste, bv.
Se li lernis la samajn lertecojn, al mi ne gravas en kiu lingvo li lernis.

erinja (Ukázat profil) 2. září 2015 20:49:09

Mi preferus kirurgon kiu lernis en lingvo kiun ŝi aŭ li parolas flue, al tiu kiu lernis en fremda lingvo kiun ŝi/li nur meze komprenis. Plej gravas la kompreno de la fako.

Daisy454 (Ukázat profil) 2. září 2015 21:38:25

Demian, certe la priskribinte situacio estas terura, kaj ne helpas la lernantoj se eĉ la instruistoj ne konas la lingvon. Sed mi ŝatus vidi la esploro kiu montras ke lernantoj ne povas lerni bone en dua lingvo. Fakte, en Usono ekzistas kelkaj lernejoj por lerni alian lingvon per uzi ĝin la tutan tagon, kaj necesas loterion pro la granda populareco.

Fenris_kcf (Ukázat profil) 2. září 2015 21:49:00

Armand6:Demian, ĉu vi mem preferus esti operaciata per kirurgo edukita en la angla aŭ la maratha? Nur honeste, bv.
Jen lingva faŝismo.

Se mi malprave komentis tiun, bonvolu diri al ni al kio vi celis per tiu demando!

Zpět na začátek