前往目錄

Kiom da vortoj konas meza esperantisto ?

貼文者: Altebrilas, 2015年9月13日

訊息: 19

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年9月15日下午9:15:25

MrMosier:Por esti konsiderita kiel "meznivela esperantisto" oni devas scii almenaŭ la 900+ Fundamentajn radikojn.
Mi ĵus trovis tiun ilon: gratulojn al ĝia kreinto:
http://legoscia.github.io/facililo/

vejktoro (顯示個人資料) 2015年9月16日上午2:59:09

Altebrilas:
vejktoro:Kiom da vortoj konas meza esperantisto?

Sufiĉajn.
La celo de mia demando estas scii kiujn klopodojn oni devas fari por esti taksita kiel normala (aŭ meza) esperantisto. Tia respondo ne multe helpas...
Jes, ne helpema sed ne senutila.
Mi ne provis helpi, nur esperis igi vin rideti.

Altebrilas (顯示個人資料) 2015年9月17日下午12:18:49

Alia ligita demando estas ĉu ni povas limigi nin al 500- aŭ 1000-vorta esperanto?

Ĉu estus tro malfacila trovi preteresprimojn por ne uzi malfacilajn vortojn?

http://legoscia.github.io/facililo/

Miland (顯示個人資料) 2015年9月17日下午2:51:40

La vortaroj de Juna Amiko havas 1500 erojn. Jen do mia sugesto.

morico (顯示個人資料) 2015年9月17日下午10:15:45

Miland skribis: "La vortaroj de Juna Amiko havas 1500 erojn."

Kie oni povas legi la listojn por la tri niveloj (ĉirkaŭ 500, 1000 kaj 1500 unuaj subvortoj aù eroj) sur la reto?

DuckFiasco (顯示個人資料) 2015年9月17日下午11:52:31

Vi trovos plurajn vortolistojn de diversaj kursaroj ĉi tie: http://www.denisowski.org/Esperanto/Esperanto.html

Miaopinie, la vortoj donataj en la libro "Teach Yourself Esperanto" estas bona meza nivelo de scio: http://www.denisowski.org/Esperanto/TYE/TYE.html

Lerninte tiujn vortojn, oni ne bezonos serĉi ĉion en vortaro por havi ĉiutagan konversacion. Por pli fakaj temoj, simple bezoniĝos tempo kaj sperto.

SEN7759 (顯示個人資料) 2015年9月18日上午7:45:53

Miland (顯示個人資料) 2015年9月18日上午7:53:31

morico:Kie oni povas legi la listojn por la tri niveloj (ĉirkaŭ 500, 1000 kaj 1500 unuaj subvortoj aù eroj) sur la reto?
Jen la plimulto (enklasigitaj laŭ la ofteco) kaj jen plena listo.

回到上端