目次へ

kion ni povas fari por eviti la murdon de Morsi kaj por revenigi demokration en egiptio?

adchio,2015年9月14日の

メッセージ: 15

言語: Esperanto

adchio (プロフィールを表示) 2015年9月14日 16:43:49

La krimuloj kiuj prenis la povon en egiptio en 2013 kondamnis je morto al la legitima prezidento Mohamed Morsi.
kion ni povas fari por eviti tiun murdon kaj revenigi demokration en egiptio?

vejktoro (プロフィールを表示) 2015年9月15日 4:05:51

Ĉu vi vivas tie?

Ĉu la homo je la strato kredas/agordas kun la nuna registaro?

adchio (プロフィールを表示) 2015年9月15日 11:07:40

vejktoro:Ĉu vi vivas tie?

Ĉu la homo je la strato kredas/agordas kun la nuna registaro?
la homoj de la strato faras revolucion nun kontraŭ sia registaro.

mi ne loĝas tie, sed ne estas necese loĝi tie por esti murdata de tiu krima registaro. vidu kiu okazis al kelkaj meksikanoj.

http://www.dw.com/es/egipto-turistas-en-el-fuego-c...

Eŭropo kaj usono devus halti tiujn krimajn militistojn kaj lukti por revenigi demokration kaj pacon en egiptujo

adchio (プロフィールを表示) 2015年9月15日 11:13:11

se Mohamed Morsi estas murdata de tiuj vandaloj neniam estos paco en egiptujo ĝis justeco fariĝos. la okcidentanoj devus scii tion.

Sunjo (プロフィールを表示) 2015年9月15日 15:53:52

Mi pardonpetas pro mia nescio, sed ĉu jam estas iu lando, en kiu oni sukcesis instali stabilan demokration per perforto de eksterlande?

Серёга (プロフィールを表示) 2015年9月17日 16:31:25

adchio:La krimuloj kiuj prenis la povon en egiptio en 2013 kondamnis je morto al la legitima prezidento Mohamed Morsi.
kion ni povas fari por eviti tiun murdon kaj revenigi demokration en egiptio?
Havu Eŭropo kaj Usono sian demokration mem!

Fuzzy (プロフィールを表示) 2015年9月18日 8:10:12

adchio:
Eŭropo kaj usono devus halti tiujn krimajn militistojn kaj lukti por revenigi demokration kaj pacon en egiptujo
Inter la enmigrintoj en Eŭropo ankoraŭ mankas egiptanoj, kaj vi deziras tion ŝanĝi, ĉu ne?

Edigxepe (プロフィールを表示) 2015年9月18日 9:42:29

Ekonomia blokado farus neniun bonon, nek por la popolo nek por la situacio nuna de la lando. Kial? Ĉar ĝi malfortigus la landon (tio estas la unua objektivo de la blokado) kaj ne permesus ke la administracio povus estri la landon ĝuste, precipe sen la helpo de la ĉirkaŭaj landoj... p.ekz. Haitio dum la dudeka jarcento!! Tial, NE.

"Generala blokado kaj invado" estas eĉ malbone. Precipe, denove, ĉar ĝi ŝanĝiĝas en satelitan ŝtaton. Jes, vi povas vidi tion per la evoluo de Irako aŭ Afganio. Tiel demokratia nun, tiel evoluita nun! Tial, NE.

Kio restas?

Bonan demandon. Ĝi ne estas facila. Se oni rigardas al evoluo de Germanio post la dua Mondmilito, pli ol iu pensus ke tie estas la respondon. Bonvolu pensi denove. Germanio ne havas administracio post la dua mondmilito, do tiel estus la egipta situacio pli facila. Vere estus ĝuste fini la nunan registaron kaj efektivigi demokration. Sed oni havas aliajn interesojn... triste. Tro multaj eksteraj invadoj ne sukcesas por la loka popolo, sed por la popolo el la invadanta landon!! Kaj probable tio ne estas kio la loka egipta popolo volas.

adchio (プロフィールを表示) 2015年9月18日 17:31:20

Sunjo:Mi pardonpetas pro mia nescio, sed ĉu jam estas iu lando, en kiu oni sukcesis instali stabilan demokration per perforto de eksterlande?
ĉu vi volas diri ke oni povas detrui demokration en lando (per aŭ sen perforto de eksterlande), sed tamen estas maldece lukti por restarigi ĝin?

先頭にもどる