Kwa maudhui

Al la kredantoj

ya MrMosier, 15 Septemba 2015

Ujumbe: 53

Lugha: Esperanto

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 16 Septemba 2015 3:25:07 alasiri

Al la kredantoj:
La Dio kreis vin nuda. Do, estu nuda.

faust_twi (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 3:31:09 asubuhi

MrMosier:
faust_twi:
MrMosier:
faust_twi:
MrMosier:
faust_twi:
MrMosier:bonvolu rimarki la fadenan titolon.
jes, ci estas religia homo. tio estas malĝoje sed ne estas kialo por ne helpi cin.
bonvolu rimarki la fadenan titolon.
mi nur volis helpi.
bonvolu rimarki la fadenan titolon.
mi nur volis helpi.
bonvolu rimarki la fadenan titolon.
mi nur volis helpi.

vejktoro (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 3:38:10 asubuhi

Ambaŭe, vi faras belan fadenan desegnadon.

Ĉu ĝi estas floro?

faust_twi (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 5:43:54 asubuhi

vejktoro:Ambaŭe, vi faras belan fadenan desegnadon.

Ĉu ĝi estas floro?
mi vidas tie ion similan al "long time ago in a galaxy far far away"

raffadalbo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 8:16:28 alasiri

MrMosier:Dum vi scias ke Dio estas por vi, tiuj kiuj kontraŭas vin ne gravas.
Mi vidis, ke vin respondis pli da nekredantoj ol da kredantoj.

Mi estas kredanto (katolika). Sed mi ne bone komprenas viajn parolojn.
Eble vi instigas iom da pensado pri ili... Do, mi provos doni malsimplan respondon (espereble tion vi volas).

Ĉu vi memoras la rakonton de la fariseo preĝanta: «Dankon, Dio, ĉar mi ne estas kiel tiu pekulo. Mi ĉiam agas laŭleĝe.» Sed la pekulo, kiu nur pardonpetis pro siaj pekoj, estis por Dio pli justa ol la fariseo kiu kredis sin justa.

Do, se iu kredas je Dio, kiel oni povas certi ke "Dio estas por li/ŝi"? Ni, kredantoj, kredas ke Dio amas ĉiujn homojn, kaj kredantojn kaj nekredantojn, sed ni ne kredas ke Dio aprobas ĉion, kion ni diras aŭ faras, nur ĉar ni estas kredantoj.

Aldone, Dio postulas ke ni amu ĉiun homon. La asertoj kaj la agadoj de iuj homoj kontraŭ la kredantoj eble ne gravas, sed la homoj mem ĉiam gravas. Se ili eraras, mi devas respondi aŭ preĝi por ili.
Foje en iliaj vortoj estas iom da vero; la interparolo inter (kelkaj) kredantoj kaj (kelkaj) nekredantoj eblas, kiam ambaŭ agnoskas ke en la aliula parolado ja povas esti iom da vero kaj povas esti interkonsento pri iuj asertoj, kvankam ne pri la ĉefaj (t.e. pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio).

Tamen, vi pravas, se la frazo nur celas, ke neniu kontraŭado povas ŝanĝi la veron, kaj neniu malamiko povas venki vin sen la permeso de Dio.

MrMosier (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 8:35:25 alasiri

faust_twi:
MrMosier:
faust_twi:
MrMosier:
faust_twi:
MrMosier:
faust_twi:
MrMosier:bonvolu rimarki la fadenan titolon.
jes, ci estas religia homo. tio estas malĝoje sed ne estas kialo por ne helpi cin.
bonvolu rimarki la fadenan titolon.
mi nur volis helpi.
bonvolu rimarki la fadenan titolon.
mi nur volis helpi.
bonvolu rimarki la fadenan titolon.
mi nur volis helpi.
Mensogo.
bonvolu rimarki la fedenan titolon.

Aksolotlo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 9:07:21 alasiri

raffadalbo:
MrMosier:Dum vi scias ke Dio estas por vi, tiuj kiuj kontraŭas vin ne gravas.
La asertoj kaj la agadoj de iuj homoj kontraŭ la kredantoj eble ne gravas, sed la homoj mem ĉiam gravas.
Dankon, Raffadalbo! Mi ĝojas, ke iu trovis la plej grandan problemon en la komencmesaĝo: si la homoj ne gravas, "ni" povas fari kontrau ili ion ajn, kion mi volas. Danĝerega konvinko, precipe kiam iu kredas ke Dio estas por li.

Vestitor (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 9:14:03 alasiri

Mi vidas la fedenan titolon, sed kia kredo? Mi kredas multajn aferojn.

fcovitor (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2015 11:37:23 alasiri

Ŝajnas, ke, Vestitor, ĉi tiu fadeno estas por tiuj, kiuj kredas je la dio, kies filo estas Jesuo Kristo.

yyaann (Wasifu wa mtumiaji) 18 Septemba 2015 4:52:53 asubuhi

raffadalbo:
Ĉu vi memoras la rakonton de la fariseo preĝanta: «Dankon, Dio, ĉar mi ne estas kiel tiu pekulo. Mi ĉiam agas laŭleĝe.» Sed la pekulo, kiu nur pardonpetis pro siaj pekoj, estis por Dio pli justa ol la fariseo kiu kredis sin justa.

Do, se iu kredas je Dio, kiel oni povas certi ke "Dio estas por li/ŝi"? Ni, kredantoj, kredas ke Dio amas ĉiujn homojn, kaj kredantojn kaj nekredantojn, sed ni ne kredas ke Dio aprobas ĉion, kion ni diras aŭ faras, nur ĉar ni estas kredantoj.

Aldone, Dio postulas ke ni amu ĉiun homon. La asertoj kaj la agadoj de iuj homoj kontraŭ la kredantoj eble ne gravas, sed la homoj mem ĉiam gravas. Se ili eraras, mi devas respondi aŭ preĝi por ili.
Foje en iliaj vortoj estas iom da vero; la interparolo inter (kelkaj) kredantoj kaj (kelkaj) nekredantoj eblas, kiam ambaŭ agnoskas ke en la aliula parolado ja povas esti iom da vero kaj povas esti interkonsento pri iuj asertoj, kvankam ne pri la ĉefaj (t.e. pri la ekzisto aŭ neekzisto de Dio).
Kiel nekredanto, mi ŝatas, kiam religio emigas kaj kuraĝigas la kredantojn por pensi tiamaniere: akcepteme kaj sinforgese. Religio estas ja poviga ilo, kiu uzeblas tiel bone, kiam ĝi emigas plibonigi sin, kiel malbone, kiam ĝi plifortigas ni-kontraŭ-ili-ecajn inklinojn.

Kurudi juu