Poruke: 7
Jezik: Esperanto
brohanu (Prikaz profila) 25. rujna 2015. 22:52:39
Laŭ mia kompreno, kiam eblas uzi pli precizan vorton ol "mal", oni uzu ĝin. Ekz. "Senutila" anstataŭ "Malutila", ĉar ĝi provas signifi la absencon de utileco, kaj ne la kontraŭon de ĝi.
La diferenco inter "mal" kaj "ne" ne tiel klaras por mi. Mi nur provas sekvi la plej ofte uzatajn formojn de ĉiu ekzemplo, do por kelkaj vortoj mi ne certas, kiel "-ind" formoj.
Do, ekzistas reguloj por tiaj aferoj? aŭ estas nur kutimaj uzoj?
Clarence666 (Prikaz profila) 26. rujna 2015. 01:39:12
brohanu:Do, ekzistas reguloj por tiaj aferoj?Apenaux.
Mojosa
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Malmojosa (rekte feka)
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Nemojosa (sed ne necese feka) :-|
Negaciiloj en EN: un- in- ir- im- a- an- non- de- dis- -out -free...
Negaciiloj en EO: mal-(ne trouzu) ne- sen- -in(evit) (nur 4 !!!)
Fusxajxoj: senmalhelpa->senobstrukca nemalhavebla->havenda
nornen (Prikaz profila) 26. rujna 2015. 05:18:00
brohanu:"Senutila" anstataŭ "Malutila", ĉar ĝi provas signifi la absencon de utileco, kaj ne la kontraŭon de ĝi.Vi mem ja jam ekkonis la gravan malsamecon inter mal- kaj ne-. La unua signifas la kontraŭon, la dua la neon.
La problemo estas, ke lingve ofte la (evidenta) kontraŭo estas samtempe la neo. (tertium non datur.)
Eble matematikaj ekzemploj helpos:
La esprimo ne-du signifas ĉiun nombron, kiu ne estas du: unu, tri, kvar, duono, triono, pi, e, i, ktp
Koncerne la sumigado, mal-du estus la kontraŭo de du: minus du.
Koncerne la multobligado, mal-du estys la kontraŭo de du: duono.
Серёга (Prikaz profila) 26. rujna 2015. 12:15:46
varme +20°C
nevarme 0°C
malnevarme -20°C
malvarme -40°C
malvarmege -60°C
Altebrilas (Prikaz profila) 26. rujna 2015. 13:05:48
Mi neniam vidis "malnevarme" (=malvarmete) , kaj dubas, ke ĝi estos tuj komprenata. Por esprimi "nek varme, nek malvarme", mi diris tion tiumaniere, aŭ tiel-ĉi: mezvarme. Kun 6 kromaj nuancoj per afiksoj, esperanto estas sufiĉe preciza lingvo!
Vinisus (Prikaz profila) 26. rujna 2015. 13:56:04
Ne. esprimas rifuzon.
DuckFiasco (Prikaz profila) 26. rujna 2015. 20:28:34
Ni ankaŭ havas vortojn kiuj Esperante estas "mal"-a duo sed ne laŭstrukture en aliaj lingvoj estas kontraŭo, ekzemple en la angla: help/prevent -> helpi/malhelpi, flow/ebb -> flui/malflui.
Tial, kiam ni provas mal-igi vorton sen tia konata kontraŭo, oni ne ofte komprenos la signifon: ŝteli -> malŝteli?? funkcii -> malfunkcii?? Oni ofte vidas tiun eraron pro miskompreno de "mal" kiel samsignifo de "ne".
La preifkso ne-, kiel aliaj jam diris, nur montras la foreston de la radiko. "nevarma" estas ĉiu stato kiu simple ne estas varma. "nefunkcii" do havas sencon, dum "malfunkcii" ne logike signifas tion. Ĝi signifus ian antipodon de "funkcii", ne simpla manko de funkciado.
La ekzemplo de Cepëra klare montras tion. Mi esperas, ke ankaŭ la ĉi-supra afiŝo helpis al vi
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)