前往目錄

Pastaĵo Nia

貼文者: jefusan, 2015年9月30日

訊息: 13

語言: Esperanto

jefusan (顯示個人資料) 2015年9月30日下午4:21:57

Pastaĵo nia, kiu estas en elgutigilo,
deverŝu Viajn nudelojn,
venu nudeloj Viaj,
bongustu saŭco Via,
kun iom da fromaĝo surmetita.
Nian panon ajlan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn
kiel ni ankaŭ pardonas tiujn, kiuj tretas niajn gazonojn.
Kaj ne konduku nin al vegetarismo,
sed liveru al ni picon,
ĉar Via estas la viandobulo, la cepo kaj la laŭrofolio eterne.
R'amen.

Ĉiu gloru La Flugantan Spagetmonstron!

Sunjo (顯示個人資料) 2015年9月30日下午4:32:02

Pastafarismo kompreneble estas same kredinda kiel ĉiuj aliaj religioj. Tamen ĝi estas unu de la plej simpatiaj.
Cetere tiu religio ankaŭ funkcias vegetare kaj vegane okulumo.gif La spagetmonstro tutcerte toleras tion.

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年9月30日下午4:47:42

Ĉu Pastafarantoj evitas manĝi paston, ĉar ĝi estas sankta? Aŭ, ĉu ili devigas, ke oni manĝu ĝin?

jefusan (顯示個人資料) 2015年9月30日下午6:27:28

Alkanadi:Ĉu Pastafarantoj evitas manĝi paston, ĉar ĝi estas sankta? Aŭ, ĉu ili devigas, ke oni manĝu ĝin?
Mangi spagetojn estas la vera vojo al klerigado.

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年10月1日上午7:08:05

Kial la Fluganta Spagetmonstro permesas kruelecon?

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2015年10月1日上午7:47:57

La FSM ne ordonas kion la homoj faru; oni estas libera. La FSM nur anoncis na la ok "Mi vere ŝatus, se vi ne farus ...".

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年10月1日上午8:58:39

Fenris_kcf:La FSM ne ordonas kion la homoj faru; oni estas libera. La FSM nur anoncis na la ok "Mi vere ŝatus, se vi ne farus ...".
Sed, la liono ne estas homo. Tio estas kruleco, ĉu ne?

externalImage.png

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2015年10月1日下午12:44:22

Alkanadi:
Fenris_kcf:La FSM ne ordonas kion la homoj faru; oni estas libera. La FSM nur anoncis na la ok "Mi vere ŝatus, se vi ne farus ...".
Sed, la liono ne estas homo. Tio estas kruleco, ĉu ne?
Tio estas naturo. Kial la FSM intervenu?

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年10月1日下午1:43:47

Fenris_kcf:
Tio estas naturo. Kial la FSM intervenu?
Kial ne? Ĉu li zorgas pri tio?

jefusan (顯示個人資料) 2015年10月1日下午2:43:00

La FSM donis al ĉiuj bestoj kaj homoj liberan volon. Se ili preferas mortigi unu la alian, anstataŭ simple mangi la spagetojn, kion oni povas fari?

Ni bolas en la akvo de malamo. Ni devas elgutigi nin por fariĝi bongustaj.

回到上端