Preter Neado - ĉu efektive ‘vere ĉiela muziko’?
de mkj1887, 30 de setembre de 2015
Missatges: 1
Llengua: Esperanto
mkj1887 (Mostra el perfil) 30 de setembre de 2015 19.11.48
Dum esplorado de la matematika koncepto “aksiomo de elekto”, mi rimarkis, ke estas muzik-grupo kiu nomis sin same. La recenzoj, sur Amazon, pri ilia verkaro estas plej laŭdaj. Nu, ĉar temas pri sintezo inter du kulturoj (Merka kaj Irana), mi decidis demandi ĉi tie ĉu Esperantistoj el ajne el la du kulturoj konsentas aŭ ne kun la laŭdo.