לתוכן העניינים

Plia enigmo

של sergejm, 12 בפברואר 2008

הודעות: 26

שפה: Esperanto

sergejm (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 07:49:29

Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.

novatago (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 09:18:51

sergejm:Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.
Ŝi ĵus eliris el hejmo (aŭ el la ĉeesto loko).

sergejm (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 09:43:08

novatago:
Ŝi ĵus eliris el hejmo (aŭ el la ĉeesto loko).
Ne.
Do kial do ŝi samtempe ĉeestas?

Klarigo: la loko estas ŝia laboro.

leporo (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 10:43:55

Ŝi estas estrino kaj ne volas paroli kun telefonanto.

sergejm (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 11:06:35

leporo:Ŝi estas estrino kaj ne volas paroli kun telefonanto.
Ne. Oni ne trompas la telefonanton.

novatago (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 11:39:04

sergejm:Telefona parolo:
- Ĉu Nataŝa ĉeestas?
- Jes.
- Voku ŝin al la telefono!
- Ŝi ne ĉeestas.
Ĉu ŝi estas viva?

sergejm (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 11:51:49

novatago:Ĉu ŝi estas viva?
Certe, ŝi estas viva.

Rao (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 12:38:43

Ŝi estas en la necesejo!

sergejm (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 12:47:18

Rao:Ŝi estas en la necesejo!
Ebla respondo, sed ne plena. Kial estis la unua demando? Certe ne pro tio, ke ŝi ofte vizitas necesejon.

Rao (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2008, 13:21:20

sergejm:
Rao:Ŝi estas en la necesejo!
Ebla respondo, sed ne plena. Kial estis la unua demando? Certe ne pro tio, ke ŝi ofte vizitas necesejon.
Em... Ĉu ĉar ŝi ne laboras ĉiutage? Ĉu ĉar ŝi ne laboras en la sama loko ĉiam?

לראש הדף