前往目錄

Sekson ni ne scias (ri - li - ĝi - zi - ŝli)

貼文者: Alkanadi, 2015年10月8日

訊息: 28

語言: Esperanto

Серёга (顯示個人資料) 2015年10月11日下午7:08:00

Hororo!
Ĉu ion similon oni povas demonstri al infanoj?

dbob (顯示個人資料) 2015年10月11日下午7:45:30

Stranga bildo. Unue ĝi memorigis min pri paradizo, sed poste mi avertis, ke tio ne eblas, ĉar Adamo kaj Evo neniam havis infanojn antaŭ ol ilia origina peko, sed poste. Peka infano kun senpekaj gepatroj ne kongruas kun paradizo. Eĉ se la infano estus senpeka, do nuda, tio ankoraŭ ne estus kongrua pro la sama kialo.

sproshua (顯示個人資料) 2015年10月12日上午1:54:10

brave, Тerurĉjo! brave! lango.gif ridulo.gif

Alkanadi (顯示個人資料) 2015年10月12日上午6:23:25

dbob:Stranga bildo. Unue ĝi memorigis min pri paradizo...
Mi volas iri al via paradizo. Ŝajnas, ke ĝi estas ekscita.

Серёга (顯示個人資料) 2015年10月12日上午8:52:05

Kiel bone estas ke ĝis nun savaĝaj bestoj (kaj homoj) promenas en nia urbo.
Se iu volas fari similan ekspozicion tie ĉi, tiam tiun ekfaligis alko, disŝiris urso, kaj lokaj indianoj demetas skalpon de tiu ĉi.

esposch (顯示個人資料) 2015年10月12日上午9:20:36

Серёга:Hororo!
Ĉu ion similon oni povas demonstri al infanoj?
Mi imagas vin, kiam vi rigardis la bildo. Via rideto malaperis, sola poraĵo falis el via okulo al la planko, kaj nun du silaboj de pura kolerego eldiri via lipoj: "Кошмар!!!!!!!".

Hahaha.

Sed vere, mi ne pensas ke skultaĵo de virino kiu havas penison difektus la mens-sanon de infano. Ili vidis ĝin, sed ne komprenas. Laŭ ili, ĝi estas nun amuza artaĵo. Mi vidis stranga aĵoj en la interreto kiam mi estis infano, kaj mia menso tre sanas.

Estu konscia ke samseksemuloj kaj interseksuloj estas politika aferoj, kaj oni ofte ne raciapensas pri politika afero.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2015年10月12日上午9:46:30

Amuze, kiel facile sendanĝera bildo povas nervozigi kelkajn homojn...

@sproshua
Mi respektas ĉian volon de homoj rilate la al-/priparoladon, ĉu ili volas ci/vi, li/ŝi/ĝi, sed mi povas uzi nur la vortojn, kiuj vere ekzistas en E-o, kaj ri/zi/gŭar ktp. simple ne ekzistas, do mi ne povas nek volas tion uzi.

Серёга (顯示個人資料) 2015年10月12日上午10:40:17

Ŝi kaj ŝi laboris kontraŭ fi!

externalImage.png

Она и она работали против дерьма!

sproshua (顯示個人資料) 2015年10月12日下午1:43:39

Kirilo81:@sproshua
Mi respektas ĉian volon de homoj rilate la al-/priparoladon, ĉu ili volas ci/vi, li/ŝi/ĝi, sed mi povas uzi nur la vortojn, kiuj vere ekzistas en E-o, kaj ri/zi/gŭar ktp. simple ne ekzistas, do mi ne povas nek volas tion uzi.
nu, mi tajpis gŭarn, do nun gŭar ekzistas! klare, mi ne insistas ke gŭar aŭ la aliaj aldoniĝu al lernolibroj aŭ al kursoj. mi ne insistas ke ĉiuj ĉie ĉiam uzu gŭarn. sed interpersone, inter vi kaj aliulo, vi ne estus konsentema? kial estas tiel rigide?

Серёга:Она и она работали против дерьма!
scivole, mi pensis ke ĉi tio estis forumo E-e. ridulo.gif

dbob (顯示個人資料) 2015年10月12日下午2:15:25

Серёга:Ŝi kaj ŝi laboris kontraŭ fi!

externalImage.png

Она и она работали против дерьма!
Tio figuras la publikan bildon, kie sin kaŝas la sama krimo kiel infana pornografio, t.e., mensa, korpa kaj spirita perforto kontraŭ la plej senkulpaj homoj: la infanoj. En tiu bildo la infanoj tute ne laboris, sed plej verŝajne perdis ilian infanecon en la nomo de ia absurda ideologia, politika aŭ religia afero, kiel kutime.

回到上端