去目錄頁

"vic' al" kaj "dank' al"

akueck, 2015年10月31日

讯息: 11

语言: Esperanto

opalo (显示个人资料) 2015年11月3日上午11:53:48

Mi nun konsentas ke dank' al estas mallongigo de danko (estu) al. Tio ankaŭ sugestas esprimojn kiel laŭd' al, ktp.

La latina vorto vicis havas du signifojn: "alternado" kaj "serio". Do, la ambaŭsenceco devenas de la latina.

Ŝajnas al mi, ke la adopto de ĉi tiu vorto kiel prefikso kun signifo "(kvazaŭ)heredanto de" estis eble malsaĝa, ĉar la rezulto estas, ke pri la vorto vice oni ne povas distingi la egale probablajn signifojn "laŭ vico" kaj "anstataŭe".

Krome, se oni skribas anstataŭ, oni povus uzi la akuzativon por klarigo, sed tion vic' al malpermesus.

Se anstataŭ ial ne uzeblus, mi iom preferus loke (de)role (de).

回到上端