讯息: 34
语言: Esperanto
akueck (显示个人资料) 2015年11月23日上午6:10:57
Aktoj_II:Prie atentigas almenau la konsultverko PMEG, dum aliaj konsultverkoj, kiel ekzemple PIV, ne registris tian "un'".
La eliziita formo un' estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: "un'! du! un'! du!" en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks.
Bernardo rigardas ghin kiel malghustan Esperanton; [url=http://www.ipernity.com/blog/bernardo/3446850
]detaloj[/url].
Chu lau vi tia "un'" estas malghusta Esperanto?
nornen (显示个人资料) 2015年11月23日下午10:51:10
Kiam militistoj marŝas aŭ gimnastikoj ekzercas aŭ dancistoj dancas, estus oportune, ke ĉia paŝo estu unu silabo. Ankaŭ la rusoj kiuj havas dusilaban vorton por unu, uzas tiuaokze la unusilaban раз anstataŭ la dusilaban один. Kaj la Hispanparolantoj la unusilaban "un" anstataŭ la dusilaban "uno".
erinja (显示个人资料) 2015年11月23日下午11:00:50
nornen (显示个人资料) 2015年11月23日下午11:03:58
erinja:Mi neniam sentis bezonon por ia oficiala skriba aŭ parola mallongigo, oni aranĝiĝas tute bone sen tio.Eble ĉar oni nombras takton ĝenerale nur ĝis kvar, kaj one, two, three, four estas unusilabaj en via lingvo.
Male en la flugarmeo oni eĉ plilongigas la nombron nine al niner por plifaciligi la komprenon.
akueck (显示个人资料) 2015年11月24日下午4:11:47
nornen:Kiu jam spertis en Esperanto tiajn ekzercojn, en kiuj estis nombrite per "un'! du! un'! du!" au "un'! du! tri!" au simile?
Kiam militistoj marŝas aŭ gimnastikoj ekzercas aŭ dancistoj dancas, estus oportune, ke ĉia paŝo estu unu silabo.
nornen (显示个人资料) 2015年11月24日下午5:45:47
LLZ:Sur la granda vojo marŝis soldato: “Unu, du! unu, du!”
sergejm (显示个人资料) 2015年11月25日上午7:39:26
akueck (显示个人资料) 2015年11月25日下午3:21:55
sergejm:Usono havas sperton uzi Esperanton en armeo. Projekto Agressor Language.Jes. Mi havas kopion de "Department Of The Army Field Manual FM 30-101-1 Esperanto The Aggressor Language" de Headquarters, Department Of The Army, February 1962.
sergejm:Ili iom modifiis Esperanton por tio, sed ĉefe nur aldoniis novajn vortojn. Interasiĝu ĉu ili uzis "un'" por nombrado.Antau ol mi afishis tiun chi temfadenon, mi estis trafoliuminta tiun dokumenton, sed trovis neniun okazon de "Unu! Du!" au "Un'! Du!" au similon.
sergejm (显示个人资料) 2015年11月26日上午5:45:32
Oni povas prononci "unu" unusilabe, preskaŭ "unŭ", sed la dua "u" tamen restas "u", kaj oni ne devas ŝanĝi la skribadon.
le_chaz (显示个人资料) 2015年11月26日上午7:00:10