ورود به محتوا

Turka paffaligo de rusa flugilo

از Demian, 25 نوامبر 2015

پست‌ها: 74

زبان: Esperanto

ghibulo (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2015،‏ 16:42:15

Fuzzy:
ghibulo:Kiu atakas malamikon de ISIS pro 17 sekundoj, tiu helpas ISIS :/
Ĉu laŭ vi NATO devus protekti Turkion, se Rusio decidus venĝi? Ja tiu okazo sendube estas "casus belli", ĉu ne.
Laŭ mi Turkio probable malrespektis 1.artikolon en la kontrakto de NATO (ĉiu lando devas strebi likvidi internaciajn konfliktojn per pacaj iloj).. Se iu pasus dum 17 sekundoj tra mia ĝärdeno kaj mi pafus lin - miaopinie tio ne estus "paca ilo"! Vortaverto ne povus ekskluzi min, ĉar ekzemple la persono povus esti surda.
Nun atako al Turkio estus atako al NATO, sed miaopinie NATO devus ordoni Turkio kompensi perdon de Rusio kaj diplomate likvidi tiun konflikton alikaze Turkio devus forlasi NATO. Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke Merkel/Holande opinias, ke Turkio gravas por EU :-/

ghibulo (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2015،‏ 16:53:49

vincas:

Tion la turka piloto faris dum kvin minutoj, kiam la rusaj pilotoj ne estis en turkia spaco. Sed la rusaj pilotoj ne ŝanĝis direkton de la flugo kaj enflugis spacon de Turkio dum 17 sekundoj kaj estis faligitaj.
Eĉ se vi pravas, ĉu vi ne opinias, ke tio estas iom neadekvata defendo? Aŭ turkioj devis havi zorgon, ke la unu rusia aviadilo povus endanĝerigi iliajn landon? okulumo.gif Miaopinie sufiĉis dokumenti kaj solvi ĉion diplomate (laŭ 1.artikolo de la NATO-kontrakto).

klmn (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2015،‏ 18:39:07

Тerurĉjo:en la jaro 2014 turkiaj milit-aviadiloj 2244 fojojn rompis ŝtatlimojn de Grekio.
ĉi-jare tio jam okazis 1204 fojojn.

nur ne rakontu, ke ambaŭ landoj estas la membroj de NATO kaj nenio serioza okazas

ĝis nun Turkujo okupas duonon de alia eŭropa ŝtato, sed neniu protestas
Ĉu vi havas fonton por la ciferoj?
Verŝajne grekoj ne taksas turkajn aviadilojn tiom danĝerigaj kiel Turkio la rusajn.
Kaj jes, ili ambaŭ estas membroj de la sama armearo

robbkvasnak (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2015،‏ 21:40:23

Mmmm - se Rusio nur respektus malajzajn aviadilojn....

Fuzzy (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2015،‏ 8:13:17

klmn:Aŭ pli bone instruu siajn pilotojn agi civilize laŭ aviad-normoj en siaj militmaŝinoj.
Agi civilize estas, evidente, mortpafi pilotojn sur teritorio de najbara lando post ilia eventuala landlimrompo kiu (eĉ se kredi al la turkoj) daŭris nur kelkaj sekundoj? Laŭ mi tio pli similas al barbareco kaj intenca provoko.

klmn (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2015،‏ 8:16:36

Fuzzy:
klmn:Aŭ pli bone instruu siajn pilotojn agi civilize laŭ aviad-normoj en siaj militmaŝinoj.
Agi civilize estas, evidente, mortpafi pilotojn sur teritorio de najbara lando post ilia eventuala landlimprompo kiu (eĉ se kredi al la turkoj) daŭris nur kelkaj sekundoj? Laŭ mi tio pli similas al barbareco kaj intenca provoko.
Jes, tio tre similas al intenca provoko.
Kiel kutime

Fuzzy (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2015،‏ 8:31:11

vincas:
Fuzzy:
Miland:Jen demando: se Turkio sendis multajn avertojn al la piloto ke li alproksimiĝas al la landlimo, kial la flugilo daŭris tiudirekte?
Ho, mirinda afero -- la turkia piloto antaŭ mortiga pafo sukcesis fari ĉion necesan, t.e.:
  • kelkfoje avertis la landlimrompiston per radio,
  • poste alproksimiĝis al li kaj signalis per manovroj,
  • poste donis avertan pafon
-- dum nur 17 sekundoj!
Tion la turka piloto faris dum kvin minutoj, kiam la rusaj pilotoj ne estis en turkia spaco. Sed la rusaj pilotoj ne ŝanĝis direkton de la flugo kaj enflugis spacon de Turkio dum 17 sekundoj kaj estis faligitaj.

http://www.bbc.com/news/world-middle-east-34912581
Se estus tiel, tiam la turkoj devus senĉese averti ĉiun rusian aviadilon forflugantan el la siria bazo, ĉar de tiu bazo estas nur 50 km ĝis la turkia landlimo -- tiun distancon la aviadilo traflugas dum malpli ol 5 minutoj.

Fuzzy (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2015،‏ 8:32:39

klmn:
Fuzzy:
klmn:Aŭ pli bone instruu siajn pilotojn agi civilize laŭ aviad-normoj en siaj militmaŝinoj.
Agi civilize estas, evidente, mortpafi pilotojn sur teritorio de najbara lando post ilia eventuala landlimrompo kiu (eĉ se kredi al la turkoj) daŭris nur kelkaj sekundoj? Laŭ mi tio pli similas al barbareco kaj intenca provoko.
Jes, tio tre similas al intenca provoko.
Kiel kutime
Grava demando -- kio estas la celo de la provoko? Mi tute ne komprenas, kiu povas gajni kion per tiu katastrofo!

vincas (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2015،‏ 13:45:08

ghibulo:
vincas:

Tion la turka piloto faris dum kvin minutoj, kiam la rusaj pilotoj ne estis en turkia spaco. Sed la rusaj pilotoj ne ŝanĝis direkton de la flugo kaj enflugis spacon de Turkio dum 17 sekundoj kaj estis faligitaj.
Eĉ se vi pravas, ĉu vi ne opinias, ke tio estas iom neadekvata defendo? Aŭ turkioj devis havi zorgon, ke la unu rusia aviadilo povus endanĝerigi iliajn landon? okulumo.gif Miaopinie sufiĉis dokumenti kaj solvi ĉion diplomate (laŭ 1.artikolo de la NATO-kontrakto).
Tio estis adekvata kaj eĉ nepra, ĉar tio ne estis la sola tia ago de Rusio. Turkio Rusion avertis jam antaŭe, do se Rusio ne komprenis tion - tio estas problemo de Rusio nun. Kaj NATO apogis kaj apogas Turkion dirante, ke Turkio rajtas faligi tiujn aviadilojn de Rusio. Ju pli ke rusiaj aviadiloj flugas bombi celojn kaj povas erare bombi teritorion de Turkio. Jam estis kiam Rusio erare bombis hospitalon en Sirio. Turkio ne povis tiel riski kaj tre bone faris, ke faligis la aviadilon de Rusio.

vincas (نمایش مشخصات) 26 نوامبر 2015،‏ 13:50:33

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:
Miland:Jen demando: se Turkio sendis multajn avertojn al la piloto ke li alproksimiĝas al la landlimo, kial la flugilo daŭris tiudirekte?
Ho, mirinda afero -- la turkia piloto antaŭ mortiga pafo sukcesis fari ĉion necesan, t.e.:
  • kelkfoje avertis la landlimrompiston per radio,
  • poste alproksimiĝis al li kaj signalis per manovroj,
  • poste donis avertan pafon
-- dum nur 17 sekundoj!
Tion la turka piloto faris dum kvin minutoj, kiam la rusaj pilotoj ne estis en turkia spaco. Sed la rusaj pilotoj ne ŝanĝis direkton de la flugo kaj enflugis spacon de Turkio dum 17 sekundoj kaj estis faligitaj.

http://www.bbc.com/news/world-middle-east-34912581
Se estus tiel, tiam la turkoj devus senĉese averti ĉiun rusian aviadilon forflugantan el la siria bazo, ĉar de tiu bazo estas nur 50 km ĝis la turkia landlimo -- tiun distancon la aviadilo traflugas dum malpli ol 5 minutoj.
Eble tiuj aviadiloj indikas pri sia flugdirekto.

بازگشت به بالا