לתוכן העניינים

Turka paffaligo de rusa flugilo

של Demian, 25 בנובמבר 2015

הודעות: 74

שפה: Esperanto

Demian (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 10:15:28

Hieraŭ turkaj soldatoj paffaligis rusan flugilon. Rusujo diras, ke la flugilo estis en Sirio. Turkio diras, ke la flugilo estis en Turkujo dum 5 minutoj. Laŭ novaj raportoj, ĝi estis en Turkujo dum 17 sekundoj.

La du pilotoj estis vivaj post la faliĝo jam estas mortigitaj de teroristoj.

Ĉu vi pensas, ke la reago de Turkujo estis troega? Ĉu NATO aŭ OTAN volas militon? Aŭ ĉu ĝi estis homa eraro de iu turka soldato?

Fuzzy (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 10:30:42

Demian:Hieraŭ turkaj soldatoj paffaligis rusan flugilon. Rusujo diras, ke la flugilo estis en Sirio. Turkio diras, ke la flugilo estis en Turkujo dum 5 minutoj. Laŭ novaj raportoj, ĝi estis en Turkujo dum 17 sekundoj.

La du pilotoj estis vivaj post la faliĝo jam estas mortigitaj de teroristoj.

Ĉu vi pensas, ke la reago de Turkujo estis troega? Ĉu NATO aŭ OTAN volas militon? Aŭ ĉu ĝi estis homa eraro de iu turka soldato?
Unu el la pilotoj estas savita. Sed dum la savado pereis unu alia rusia soldato kaj estis paffaligita rusia helikoptero.

vincas (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 11:47:45

Bravuloj turkoj! Bruligu vaton tiel plu [:

Pardonu, ke mi ripetiĝas.

vincas (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 11:49:34

Demian: Laŭ novaj raportoj, ĝi estis en Turkujo dum 17 sekundoj.
Ĉu via rusa amiko tion al vi diris aŭ vi tion tralegis en RT? [:

ghibulo (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 12:15:59

vincas:
Demian: Laŭ novaj raportoj, ĝi estis en Turkujo dum 17 sekundoj.
Ĉu via rusa amiko tion al vi diris aŭ vi tion tralegis en RT? [:/quote]Mi legis tion en ĉeĥaj novaĵoj ankaŭ kaj se tio estas vere prava, miaopinie Turkujo ne havas ekskuzon. Kiu atakas malamikon de ISIS pro 17 sekundoj, tiu helpas ISIS :/

Fuzzy (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 12:20:29

ghibulo:Kiu atakas malamikon de ISIS pro 17 sekundoj, tiu helpas ISIS :/
Ĉu laŭ vi NATO devus protekti Turkion, se Rusio decidus venĝi? Ja tiu okazo sendube estas "casus belli", ĉu ne.

Miland (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 12:23:59

Jen demando: se Turkio sendis multajn avertojn al la piloto ke li alproksimiĝas al la landlimo, kial la flugilo daŭris tiudirekte?

Fuzzy (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 12:33:06

Miland:Jen demando: se Turkio sendis multajn avertojn al la piloto ke li alproksimiĝas al la landlimo, kial la flugilo daŭris tiudirekte?
Ho, mirinda afero -- la turkia piloto antaŭ mortiga pafo sukcesis fari ĉion necesan, t.e.:
  • kelkfoje avertis la landlimrompiston per radio,
  • poste alproksimiĝis al li kaj signalis per manovroj,
  • poste donis avertan pafon
-- dum nur 17 sekundoj!

klmn (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 12:53:19

Fuzzy:
ghibulo:Kiu atakas malamikon de ISIS pro 17 sekundoj, tiu helpas ISIS :/
Ĉu laŭ vi NATO devus protekti Turkion, se Rusio decidus venĝi? Ja tiu okazo sendube estas "casus belli", ĉu ne.
Militu, se por vi tio estas "okazo militi".

Aŭ pli bone instruu siajn pilotojn agi civilize laŭ aviad-normoj en siaj militmaŝinoj. Disdonu funkciantan komunikad-aparataron. Kaj kulpigu ne Turkion sed siajn milit-estrojn kiuj igas siajn peonojn al konstantaj provokoj.
Kaj ne pri tiu ĉi aparta okazo temas.

vincas (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2015, 13:37:38

Fuzzy:
Miland:Jen demando: se Turkio sendis multajn avertojn al la piloto ke li alproksimiĝas al la landlimo, kial la flugilo daŭris tiudirekte?
Ho, mirinda afero -- la turkia piloto antaŭ mortiga pafo sukcesis fari ĉion necesan, t.e.:
  • kelkfoje avertis la landlimrompiston per radio,
  • poste alproksimiĝis al li kaj signalis per manovroj,
  • poste donis avertan pafon
-- dum nur 17 sekundoj!
Tion la turka piloto faris dum kvin minutoj, kiam la rusaj pilotoj ne estis en turkia spaco. Sed la rusaj pilotoj ne ŝanĝis direkton de la flugo kaj enflugis spacon de Turkio dum 17 sekundoj kaj estis faligitaj.

http://www.bbc.com/news/world-middle-east-34912581

לראש הדף