Mesaĝoj: 23
Lingvo: Esperanto
Justpatrolo (Montri la profilon) 2015-decembro-03 16:51:35
Du aviadiloj!
Kiu permesis al britoj partopreni en la militoperaco? Ĉu mem britoj? Ĉu NATO? Ĉu UN? Ĉu Turkio? Ĉu Asad?
Unuiĝintaj Nacioj ne donis al britoj mandaton bombi Sirion. La britoj ne akordigis sian agon kun rusia komandantaro en Sirio. Tio ĉi similas impertinentan invadon por la reklamo.
Miland (Montri la profilon) 2015-decembro-03 17:34:59
Tamen, proksime al la fino de la debate, membro de la opozicio (efektive le "ombra" eksterlanda ministro) Hilary Benn faris tre bonan paroladon. Li klarigis, ke Britio jam atakadas Daesh ( = tiel nomata islama ŝtato) en Irako, kaj tiu grupo ne respektas la landlimon inter Sirio kaj Irako. La rezolucio simple permesas Brition etendigi sian agadon en Sirion. (La flugmaŝinoj atakis la oleofontojn en orienta Sirio, kiu malutilos la rimedojn de Daesh). Alian bonan punkton faris Benn: Daesh jam provis plani atakojn kontraŭ Britio kaj (dank al' Providenco) malhelpiĝis pro la Brita sekretaj servoj.
Krome Benn diris, ke la Brita agado en Irako ja helpis malplibonigi la teritorion kaj influon de Daesh tie. Ĝi do faris bonon. Krome, Francio petis helpon de Britio, kaj la regiatara partio en Francio estas (al Brita Labour) frata socialism partio.
Mi ne memoras ĉu li menciis tion, ke la Brita flugarmeo posedas tre precizajn bombojn "Brimstone", kiuj kapablas averti malutilon al civiluloj, kiom eble plej.
Benn persvadis min fidi je la decido de la registaro pri Sirio.
Vestitor (Montri la profilon) 2015-decembro-03 17:36:49
Usono, Francio kaj alia statoj en la Araboj landoj kiu timas ISIS/IS/kio ajn...
Ni aŭdis la saman rakonton, dum dek kvar jaroj, pri Irako kaj Afganujo: "Ni devas bombi ili por neniigi Al Qaeda kaj neniigi la Islama integrismo". Ho jes...Kion ni havas nun?
Pro bombado, multaj senkulpaj homoj certa mortos. Ĉi tiu grupo (IS) fariĝos la propran sekvonton grupon; Ili estas pli aŭ malpli la sama homoj kiu membriĝis Al Qaeda. La aŭtentika problemo estas geo-ekonomikoj kaj retroiraj kredoj.
Usono kaj Eŭropo (plejparte) kreis ĉi tiu situacion, per ilia ekonomikaj kaj politikaj teorioj. Sed...la problemo ekzistas nun, kaj iu devas halti ilin. Ĝis la sekvanta tempo...
nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-03 17:45:19
Тerurĉjo:trie, ĉu nuntempe parlamento de ĉiu lando havas rajton voĉdoni por bombado de fremda teritorio laŭ sia deziro aŭ gusto?Salutoj el Gvatemalo.
ĉu la parlamento de, for example, Gvatemalo, havas la rajton?
Certe ĉiu parlamento havas la rajton voĉdoni por ia ajn agado laŭ sia deziro kaj gusto, kaj eĉ elporti tiujn decidojn.
TAMEN, tiu parlamento devas kalkuli la konsekvencojn.
Se la parlamento estas de malgranda, maldemokratia kaj malriĉa lando, plenplena de malbonaj homoj, kiel mia amata Gvatemalo, la konsekvencoj kaj la respondoj estos teruroj.[1]
Aliflanke se la parlamento estas de granda, demokratia, riĉa lando, plenplena de bonaj homoj, la konsekvencoj estos nulaj.
Mi pensas, ke tio nomiĝas "la rajto de la fortulo".
----
[1] Krome, ni ne havas la monon por tion fari. Ankaŭ la Gvatemala interna milito daŭris pli ol 20 jaroj nur ĉar Usono financiadis la hombuĉadon. Ni certe havas la stultecon por mortigi nin dum jardekoj, tamen ni certe ne havas la rimedojn por ĝin fari.
klmn (Montri la profilon) 2015-decembro-03 18:54:35
Justpatrolo:Mia lango ne povas eĉ moviĝi! Britio aranĝis grandan politikan farson. Kvar aviadiloj Tornado atingis Kipron. Du el tiuj aviadiloj atingis sirian teritorion, kie restigis (neimageble) 6 bombojn. Por Daiŝ tiu atako memorigas mordon de la kulo. Britaj militistoj ial kaŝas la informon pri la bombado.Sen infanteriaj trupoj ĉiuj nur-aviad' atakoj restos nur senrezulta PR. Sendepende kies aviadiloj bombos, ĉu britaj, ĉu turkaj, ĉu francaj, ĉu rusaj.
Du aviadiloj!
Vestitor (Montri la profilon) 2015-decembro-03 19:15:16
Тerurĉjo:la liberigo de siria teritorio estas la afero de sirianoj mem, de siria armeoKun armiloj el Usono... (aŭ Rusio aŭ...).
klmn (Montri la profilon) 2015-decembro-03 19:27:28
Тerurĉjo:la liberigo de siria teritorio estas la afero de sirianoj mem, de siria armeotre jes
Vestitor (Montri la profilon) 2015-decembro-03 20:08:48
Kelkaj grupoj el okcidento helpas fari malordo en Meza-Oriento, kaj estas ĉiam la alia grupo (la civitanoj) kiu devas ripari ĝin.
nornen (Montri la profilon) 2015-decembro-03 20:27:42
Vestitor:Jes? Estas la afero de Sirianoj mem? Enmiksiĝi en lando ĉiam estas akceptebla - ekzemple en la ekonomio por profito - sed ne la laboro por helpi kun de milito de liberigo?La unuamondaj landoj ĉiam enmetas la nazon en aliajn landojn por liberigi ilin. Liberigi ilin de la komunismo, de iliaj propraj prezidantoj, de la stultuloj kiuj vivas sur nafto, oro aŭ aliaj metaloj kaj ne scias kion fari kun ili...
Kelkaj grupoj el okcidento helpas fari malordo en Meza-Oriento, kaj estas ĉiam la alia grupo (la civitanoj) kiu devas ripari ĝin.
La okcidento dum jardekoj helpadis malstabiligi la mezorienton kaj la reston de la mondo pere de liberigantaj militoj (liberiginte Kuvajton de Irakanoj, Irakon de Sro Hussein, Afganistanon de [enigu nomon, mi ne memoras], Vjetnamon de komunistoj, Centramerikon de komunistoj, Koreujon de komunistoj, ktp). Mi forte dubas, ke plia liberiganta milito pere de forlandanoj ĉesigos la nunajn problemojn.
Ĉiam la sama recepto por frakaso:
10 Eligu iun ajn popolgrupon
20 Trejnu, financu, armu kaj benu ilin
30 Eksciu ke ili havas proprajn celojn kaj ke ili nun estas trejnitaj kaj armitaj
40 Deklaru liberigantan militon kontraŭ ili
50 Iru al 10
Mi kredas ka la unuamondaj politikistoj vidas tiun ĉi kodaron tiel:
10 Eligu iun ajn popolgrupon
20 Trejnu, financu, armu kaj benu ilin
30 ???
40 Gajno!
----
Necesas ĉesi prediki la "rajto de memdetermino (de la popoloj)", kaj ekpraktiki ĝin.
klmn (Montri la profilon) 2015-decembro-03 20:59:39
Vestitor:Jes? Estas la afero de Sirianoj mem?Jes. Nome pro tio necesas ke ĉiuj militu nur kontraŭ daesh sed ne kontraŭ siriaj turkoj, kurdoj, iu ajn grupo de sirianoj.