До змісту

Linukso kaj esperanta alfabeto

від AlfRoland, 19 лютого 2008 р.

Повідомлення: 20

Мова: Esperanto

Rodrigoo (Переглянути профіль) 21 лютого 2008 р. 14:55:09

Mi ĉiam uzas xmodmap por tajpi esperante. Tiel, mi nur tajpas la vindozan klavon kaj sekve la litero. Mi ne scias ĉu funkcios ĉe vi ĉar mia klavaro estas la ABNT2.

Sammondane,
Ĥod

AlfRoland (Переглянути профіль) 21 лютого 2008 р. 17:44:42

Sal' Rodrigoo kaj Sergejm

Verŝajne la solvoj de tiu problemo abundas, mi tamen preferus ekfunkcii KMFLon (ekvivalento al Keyman por Linukso). Miaj kialoj estas:

1.Eblas anstataŭi kelkajn klavojn de la nacia klavaro per la esperantaj literoj sed konservi interpunktciajn signojn en la kutima loko. Aliaj solvoj vi vidis ankaŭ ŝanĝas lokon de tiuj signoj.

2. Eblas rapide ŝanĝi inter diversaj klavaroj helpe de kombino de klavoj (angle "hot keys")

3. Mi povas ankaŭ samtempe tajpi en ekzemple Firefox uzante esperantan klavaron kaj en Thunderbird uzante vian nacian klavaron.

Se iu, kiu scipovas kompili KMFLon el fontokonto volus helpi mi estos tre dankema.

Amike
Alf

guyjohnston (Переглянути профіль) 23 лютого 2008 р. 01:29:55

3. Mi povas ankaŭ samtempe tajpi en ekzemple Firefox uzante esperantan klavaron kaj en Thunderbird uzante vian nacian klavaron.
Kun mia solvo (ĉar mi elektis tion en la GNOME-aj klavar-opcioj), kiam mi ŝanĝas la klavar-skemon, nur influas la fenestron kiun mi uzas tiam. Do se mi ŝanĝas la skemon en ekzemple Firefox, kiam mi mus-klakas sur alian fenestron (ekzemple Thunderbird), la skemo reŝanĝiĝas al mia brita skemo aŭtomate.

AlfRoland (Переглянути профіль) 23 лютого 2008 р. 11:14:03

guyjohnston:

Bonvolu informi min detali pri via solvo, se ĝi ankaŭ plenumas mian deziron, unu klavo - unu signo, ĝi estus tre interesa.

Se estas tro komplekse klarigi ĉion en la forumo, skribu rekte al mi rideto.gif

guyjohnston (Переглянути профіль) 23 лютого 2008 р. 13:57:53

AlfRoland:guyjohnston:

Bonvolu informi min detali pri via solvo, se ĝi ankaŭ plenumas mian deziron, unu klavo - unu signo, ĝi estus tre interesa.

Se estas tro komplekse klarigi ĉion en la forumo, skribu rekte al mi rideto.gif
Tio estas kion mi faras en GNOME-o:

En la supr-ekrana menuo: Sistemo -> Preferoj -> Klavaro. (La nomoj de la elektoj estas miaj tradukoj, ne tiuj de la esperant-lingva versio). Elektu la langeton "Aranĝoj", poste elektu "Aldoni". En la menuo "Aranĝoj", elektu la aranĝon "Esperanto". Nun vi povas uzi la esperantan aranĝon. Poste ankaŭ elektu la skatolon "Aparta aranĝo por ĉiu fenestro" sub la listo de elektitaj aranĝoj.

Por facile ŝanĝi la klavar-aranĝo, mi aldonis la helpilon "Klavara montrilo" al la panelo. Dekstre mus-klaku sur la panelon: Aldoni al panelo -> Klavara montrilo. Nun vi povas ŝanĝi la aranĝon per mus-klaki sur tiun helpilon, kiu devus vidigi la nomon de la nuntempe uzata aranĝo.

Se vi uzas KDE-on anstataŭ GNOME-on, mi povas sciigi al vi kiel fari la ekvivalentaj elektoj.

AlfRoland (Переглянути профіль) 23 лютого 2008 р. 14:36:55

Dankon Guy, mi kredas ke mi elektis KDEon, sed mi ne certe scias. Mi okupis nur unu semajno pri Linukso. Mi certe provos vian proponon. Mi pensas ke tamen estas unu malavantaĝo kompare al Keyman(KMFL). La interpunkciaj signoj plej probable ne restos en la lokoj al kiuj mi alkutimiĝis.

En Keyman mi ŝanĝis la svedan klavaron jene:

q - ĝ, x - ĉ, y - ĵ, ö - ŝ, ä - ŭ,
å - ĥ.

Ĉiuj aliaj signoj restas ĉe siaj antaŭaj lokoj.

rabhiuz (Переглянути профіль) 25 лютого 2008 р. 08:43:36

Guyjohnston havas bonan solvan. Ĉu oni povas ŝanĝi la klavar-aranĝon per klavo (ne per muso) en GNOME-o?

Se oni uzas Emacs-on, oni bezonas alian solvan. Kiam oni uzas Emacs-on, la "x"-klavo gravas, ĉar oni ofte tajpas "C-x" kaj "M-x." Se oni uzus Emacs-on kun esperanta klavar-aranĝo, oni havus multajn problemojn. Do, Emacs-uzantoj devus aligi tion al liaj ".emacs" dosieroj:

(setq default-input-method "esperanto-postfix")

Poste, oni povos eki aŭ ĉesi uzi "esperanto-postfix" per tajpi "C-\\". Kiam oni uzas "esperanto-postfix", oni premas "c" kaj "x" por tajpi "ĉ", k.t.p.

-Rocĵo

guyjohnston (Переглянути профіль) 25 лютого 2008 р. 18:25:45

rabhiuz:Guyjohnston havas bonan solvan. Ĉu oni povas ŝanĝi la klavar-aranĝon per klavo (ne per muso) en GNOME-o?

Se oni uzas Emacs-on, oni bezonas alian solvan. Kiam oni uzas Emacs-on, la "x"-klavo gravas, ĉar oni ofte tajpas "C-x" kaj "M-x." Se oni uzus Emacs-on kun esperanta klavar-aranĝo, oni havus multajn problemojn. Do, Emacs-uzantoj devus aligi tion al liaj ".emacs" dosieroj:

(setq default-input-method "esperanto-postfix")

Poste, oni povos eki aŭ ĉesi uzi "esperanto-postfix" per tajpi "C-\". Kiam oni uzas "esperanto-postfix", oni premas "c" kaj "x" por tajpi "ĉ", k.t.p.

-Rocĵo
Jes, laŭ mia scio estas eble navigi en ĉiuj partoj de GNOME-o uzante nur la klavaron, sen muso. Sed mi ne scias ĉiujn klavojn ke oni devas uzi. Verŝajne ili estas en la help-paĝoj.

rabhiuz (Переглянути профіль) 26 лютого 2008 р. 00:49:46

guyjohnston:
Jes, laŭ mia scio estas eble navigi en ĉiuj partoj de GNOME-o uzante nur la klavaron, sen muso. Sed mi ne scias ĉiujn klavojn ke oni devas uzi. Verŝajne ili estas en la help-paĝoj.
Vi pravas. Oni povas ŝanĝi la klavar-aranĝon tiel: premu kaj tenu la dekstran "Alt"-klavon, kaj premu la maldekstran "Alt"-klavon.

AlfRoland (Переглянути профіль) 27 лютого 2008 р. 17:18:30

Sal' al ĉiuj, kiuj partoprenis ĉi tiun fadenon.
Finfine mi sukcesis funkciigi KMFL-on kun Fedora 8. Mi tre kontentas ĉar eblas skribi esperantajn literojn sen duobla klavpremoj. Estas facile ŝanĝi inter nacia kaj esperanta klavaro. Por mi tiu estas perfekta solvo lango.gif

Назад до початку