目次へ

Kiun Esperantan libron vi aĉetis lastatempe?

Alkanadi,2015年12月28日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

Alkanadi (プロフィールを表示) 2015年12月28日 9:49:29

Kiun Esperantan libron vi aĉetis lastatempe?

Justpatrolo (プロフィールを表示) 2015年12月28日 16:24:59

Alkanadi:Kiun Esperantan libron vi aĉetis lastatempe?
Ĉu ni devas nepre aĉeti librojn?
Antaŭ apero de la interreto multaj esperantistoj aĉetadis e-literaturon, tamen nun tia neceseco preskaŭ tute forestas. Mi opinias, ke aĉetadi la librojn devas spertaj, lertaj esperantistoj por sia e-kolekto. Kutime multaj legantoj strebas akiri iun esperantan libron, ĉar ĝi estas presita kaj netrovebla en la interreto. Esperantistoj-komencantoj kaj la spertaj, ekkonintaj Esperanton post 2000-a j povas facile trovi e-literaturon en la interreto.

Hejme mi havas multe da e-libroj, eldonitaj en la 20-a jarcento. Tamen nun mi uzas nur la elektronikan literaturon.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2015年12月28日 17:06:28

Dum la Julfesto mia edzo donacis al mi: 'Malamu vin unu la alian' de Manuel de Seabra
Li havas tre vastan vortostokon kaj mi ĝuas la legadon

Justpatrolo (プロフィールを表示) 2015年12月28日 20:46:32

Esperantaj libroj kutime aperas en naciaj eldonejoj kaj ne ĉiuj homoj en la mondo povas ilin akiri. Se mi nomos iun freŝan romanon en Esperanto, do vi krom ĝia nomo kaj aŭtoro nenion ekkonos kaj ne povos ĝin aĉeti, bedaŭrinde.

zaragorti (プロフィールを表示) 2015年12月28日 23:49:51

Mi ĵus aĉetis Star in a Night Sky de Paul Gubbins. Ĝi estas mirinda antologio de pluraj specoj de literaturo ekde la tempoj de Zamenhof ĝis hodiaŭ. Post ĉiu eltiraĵo estas traduko en la anglan, kiu sparas, ke oni ofte prenu la vortaron.

Alkanadi (プロフィールを表示) 2015年12月29日 6:23:35

Justpatrolo:Ĉu ni devas nepre aĉeti librojn?
Ne

Bodler (プロフィールを表示) 2015年12月30日 13:45:01

Mi aĉetis kaj legis la tri esearojn eldonitajn de UEA :
— Pri homoj kaj verkoj : eseoj pri la Esperanto-kulturo
— Interlingvo inter lingvoj : prilingvaj eseoj
— Tamen ĝi moviĝas! : Eseoj pri la Esperanto-movado

Tiuj libroj estas antologio de premitaj eseoj de la belartaj konkursoj du UEA.

Libroj legindaj laŭ mi, por ĉiuj kiuj volas serioze malkovri nian historion, movadon, literaturon, ktp, des pli ke ili estas facile legeblaj.

akueck (プロフィールを表示) 2015年12月30日 17:13:02

Alkanadi:Kiun Esperantan libron vi aĉetis lastatempe?
1) "Belartaj konkursoj de UEA - Interlingvo inter lingvoj - Prilingvaj eseoj", redaktita de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin, kun postparolo de Carlo Minnaja, UEA, Roterdamo, 2015.

2) Aleksandro S. Melnikov: "Gvidlibro tra Esperantio (konciza leksikono de la Esperanto-kulturo: esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj)", Rostov-na-Donu, mem-eldonejo, 2015.

Rilate al unu el la eseoj de 1) mi metis demandon. Al ghi mi ankorau atendas respondon.

Kaj 2) ilustras, ke membro de la Akademio de Esperanto (AdE) ne sufiche profunde okupighis pri la Fundamento de Esperanto (au ghin miskomprenis au entute ne komprenis). Estas kredeble, ke io simila trafas ankau pri pluraj aliaj AdE-anoj kaj ke tial la nuntempa AdE ne estas tauga institucio, por respondi lingvajn demandojn kaj plenumi aliajn taskojn, kiujn ghi plenumu.

tyroncs (プロフィールを表示) 2016年1月1日 16:32:22

zaragorti:Mi ĵus aĉetis Star in a Night Sky de Paul Gubbins. Ĝi estas mirinda antologio de pluraj specoj de literaturo ekde la tempoj de Zamenhof ĝis hodiaŭ. Post ĉiu eltiraĵo estas traduko en la anglan, kiu sparas, ke oni ofte prenu la vortaron.
Mi ricevis ĝin por unu de miaj kristnakoj donacoj. Ĝi estas tre interesa, sed mi esperis ke ĝi havus flankaflanke traduko, ĉar mi nur estas baza/meza nivelo esperantisto, kaj mi devas uzadi vortato dum legante.

先頭にもどる