super / supre
من DuckFiasco, 3 يناير، 2016
المشاركات: 7
لغة: Esperanto
DuckFiasco (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2016 10:45:22 م
Dankon.
nornen (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2016 6:39:08 ص
DuckFiasco:Bonvolu helpi al mi kompreni kiel super/supre kaj supera/supra estas malsamaj."Super" estas propozicio kaj enkondukas noman frazon: super la urbo.
Dankon.
"Supre" estas adverbo: Mi estas supre kaj vi estas malsupre.
"Supera" estas la adjektiva formo de "super": Mia rango estas super via rango --> Mia rango estas supera al la via.
"Supra" estas la adjektiva formo de "supre": Mi forhakis la supran parton de la arbo.
Sume:
super/ signifas "pli alta/grava/ĉefa ol referencpunkto".
supr/ signifas "alta/grava/ĉefa".
super/ estas relativa kaj supr/ estas absoluta.
Komparu la Germanan: über = super. oben = supre
horsto (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2016 3:05:30 ص
DuckFiasco:Bonvolu helpi al mi kompreni kiel super/supre kaj supera/supra estas malsamaj.Eble ekzemploj helpos:
Dankon.
La lampo estas super la tablo.
La supra brako (la supra parto de la brako).
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2016 12:51:43 م
supre (adverb) - upstairs, in a higher position - vidu supre -see above.
supera (adjective)- superior
supra (adjective) - upper
Duck, try searching the Tekstaro for typical usages.
horsto (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2016 7:21:31 م
Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.
nornen (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2016 7:31:40 م
horsto:Ŝerco:Via propozicio ne estas ŝerco; ĝi estas tre taŭga por vidigi la malsamecojn.
Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.
Sama propozicio kun "super + akuzativo":
Kiam vi levas la manon supren super vian kapon, via malsupra brako estas super via supra brako.
kvarelcentenorvega (عرض الملف الشخصي) 20 أغسطس، 2020 1:31:09 ص
horsto:Ŝerco:R I D I G E
Kiam vi levas vian manon supren tiam via malsupra brako estas super via supra brako.