Proverbaro Esperanta kaj kopirajto
od harlandski, 16. januar 2016
Sporočila: 4
Jezik: Esperanto
harlandski (Prikaži profil) 16. januar 2016 16:24:18
1. Ĉu la Proverbaro Esperanta estas ĝenerale senkopirajta?
2. Ĉu mi rajtas uzi la Proverbaron de lernu.net por fari kurson ĉe Memrise.com. Kompreneble mi ligilos lernu.net en la priskribo tie.
3. Ĉu la angla traduko de Montagu C Butler estas senkopirajta, kaj ĉu ĝi ekzistas ie rete?
4. Ĉu tradukoj en aliajn lingvojn ekzistas, kaj ĉu ili estas senkopirajtaj, kaj troveblaj rete?
Se vi nur povas respondi al 2., tio sufiĉas!
erinja (Prikaži profil) 17. januar 2016 00:24:09
Tiukaze vi eĉ ne nepre devas preni ĝin de lernu, estas multaj fontoj en la reto, kiuj eble eĉ havas ĝin en formo kiu estas pli taŭga al via bezono. https://eo.wikipedia.org/wiki/Proverbaro_Esperanta
Vi povas libere preni ĝin de lernu kaj ligi al ĉi tiu paĝaro, mi donas la supran ligilon ne por forpuŝi vin, sed por doni al vi aliajn fontojn de la proverbaro, kiuj eble havas ĝin en pli facile elŝutebla versio.
harlandski (Prikaži profil) 17. januar 2016 19:09:09
erinja:Supozeble la proverbaro ne plu estas sub kopirajta protekto.Dankon por la rapida respondo! Mi jam legis la artikolon ĉe Vikipedio, kaj ŝajnas al mi, ke la versio ĉe lernu.net estas la plej utila por miaj celoj, ĉar mi povas facile konverti ĝin al simpla teksto.
Tiukaze vi eĉ ne nepre devas preni ĝin de lernu, estas multaj fontoj en la reto, kiuj eble eĉ havas ĝin en formo kiu estas pli taŭga al via bezono. https://eo.wikipedia.org/wiki/Proverbaro_Esperanta
Vi povas libere preni ĝin de lernu kaj ligi al ĉi tiu paĝaro, mi donas la supran ligilon ne por forpuŝi vin, sed por doni al vi aliajn fontojn de la proverbaro, kiuj eble havas ĝin en pli facile elŝutebla versio.
314 Rory (Prikaži profil) 28. avgust 2016 19:52:23
Mi scias ke me trovus la Proverbaro ie, sed mi ŝatas la utilo por vortkaki, vidi la angla traduko en la lernu.net retejo.