הודעות: 12
שפה: Esperanto
Polaris (הצגת פרופיל) 19 בינואר 2016, 20:04:35
Eble mi pensas tiel, kiel mi pensas nur pro mia Usona fono, sed mi vere pensas ke oni devus rajti civitanecon de la lando en kie oni naskiĝas. TAMEN--mi NE konsentas kun la koncepto de "ankro-beboj". Eksterlandaj gepatroj ne rajtas resti nenie nur pro naski bebon tie, precipe se ili estus en la lando kontraŭleĝe. Kiam infano estas malplenaĝulo, li devus akompani siajn gepatrojn kaj partopreni la civitanecon de la hejmlando de la gepatroj.
Farinte plenkreskulo, se oni decidas reklamaci civitanecon en la fremlando, kie oni naskiĝis, oni devus povi reveni kaj loĝi tie kiel civitano...sed ne kun la gepatroj. La problemo ne estas naskiĝrajta civitaneco; estas misaplikado de breĉoj en la sistemo.
Farinte plenkreskulo, se oni decidas reklamaci civitanecon en la fremlando, kie oni naskiĝis, oni devus povi reveni kaj loĝi tie kiel civitano...sed ne kun la gepatroj. La problemo ne estas naskiĝrajta civitaneco; estas misaplikado de breĉoj en la sistemo.
abaligu (הצגת פרופיל) 20 בינואר 2016, 09:05:18
Zulidyan:Ĉinio havis la "unu-infano politiko", Ĉinaj virinoj vojaĝis al Kanado por naski kaj doni ŝtatanecon al la dua infano.Ŝajne, la ĉinoj havas impulson al elmigri al Usono, kiu ŝajnas kiel paradizo por ili por reprodukti, komerciĝi kaj riĉigi sin. Ilia admiro al Usono jam superis materialismo, tiel ke, en Ĉinio, eĉ ordinaraj personoj estas fieraj de povi paroli usona angla prefere ol brita angla, kiu igas ilin senti supera. Se ilia amo estas evidenta, ilia malamikeco al Usono estas implica kaj mildaj, eĉ kiam novaĵo venas de Ameriko ke malnova ĉina viro estis severe batita de policano por transiri la straton sen avizo al la semaforoj. Kvankam la ĉina ne estas tiel populara en la tuta mondo, ilia ambicio faras sin tiel admirinda, ne nur en Usono, Kanado sed ankaŭ en Afriko, Sudorienta azio kaj Mezoriento, kie ili konkurencas por la merkato kaj vivas pli bone.