Ĉu maturas la momento por pensi pri vilaĝo kie oni parolus Esperanton?
貼文者: robbkvasnak, 2016年2月1日
訊息: 3
語言: Esperanto
robbkvasnak (顯示個人資料) 2016年2月1日上午4:51:17
Laŭ mi la subtenantoj de alternativa vivmaniero kreskas rapide pro la disilizio de la nuntempaj registaroj solvi la problemojn de la homaro. Estus bona momento por pensi pri pacama vilaĝo kie kie la komuna linvo estus Esperanto kaj la celo de la vilaĝo estus plivastigi la ideojn de empatio kaj paco tra la tuta mondo. Devus esti vilaĝo kun hoteloj por turistoj kie ni ofertus seminariojn kaj kolokvojn pri kiel atingi tiajn celojn sed ankaŭ kun horoj de malstreĉo kaj tempo por admiri la naturon. Devas esti en lando kie oni facile akceptas enmigrantojn kaj rifuĝintojn. Ni bezonus financan subtenon de grandaj organizaĵoj kiel EFS kaj Uniĝintaj Nacioj kaj ni devus oferti programojn kiel faras la kibucoj en Israelo. Mi pretas fari la paŝo. Kiu ankaŭ pensas kiel mi?
Altebrilas (顯示個人資料) 2016年2月12日上午10:53:18
Se temas nur pri paroli esperanton, ekzistas esperantaj kulturcentroj kun restad-eblecoj, kiel kastelo de Frezillon en Francio. Sed por akcepti enmigrintojn, la nuna situacio en Eŭropo montras, ke tio ne estas facila tasko. Kie trovi la financadon? Kiel trankiligi la ĉirkaŭan loĝantaron? Kiel organizi la kibucojn? Kiel ebligi al uloj de la sekva generacio eliri el la sistemo, se ĝi deziras tion?
Se temas nur pri pensado, la momento jam de longe maturis. Nun estas la pensaĵo, kiu devas maturi.
Se temas nur pri pensado, la momento jam de longe maturis. Nun estas la pensaĵo, kiu devas maturi.