Đi đến phần nội dung

Ĉu vi estus feliĉa, se la komunisma Sovetio reviviĝos?

viết bởi Alkanadi, Ngày 17 tháng 2 năm 2016

Tin nhắn: 103

Nội dung: Esperanto

vincas (Xem thông tin cá nhân) 21:02:56 Ngày 17 tháng 2 năm 2016

externalImage.png

Vestitor (Xem thông tin cá nhân) 11:11:40 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

Alkanadi:Ĉu vi estus feliĉa, se la komunisma Sovetio reviviĝos?
La demando estas malvalida ĉar ĝi ne reviviĝis (aŭ reviviĝos).

Vinisus (Xem thông tin cá nhân) 11:26:24 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

Ĉu vi estus feliĉa, se la Komunisma Sovetio reviviĝus?

vincas (Xem thông tin cá nhân) 13:10:21 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

Ĉu kun la voĉdonado ĉio estas bone, ĉar strange ŝanĝis la rezultoj?

abaligu (Xem thông tin cá nhân) 14:35:26 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

Kiel ni scias, komunismo estas desegnita por ordinaraj homoj pro profitigi de la riĉeco kiun ili kreas, kaj do ĝi ne respondecas pri la fiasko de Sovetio. Kvankam, en la okulo de cinismo, komunismo estas mensogo pro ke Sovetio devis prirezigni ĝin al Rusio; tamen, post la ŝanĝo de politika sistemo, Rusio ankoraŭ ne solvis ĉiujn ekonomiajn aŭ sociajn problemojn kiujn Sovetio havis, kelkaj el kiuj fariĝis eĉ pli malbona ol iam. Do, same oni ne povas kulpigi siajn vestojn pro esti malriĉa, Rusio ne povas kulpigi Sovetion pro komunismo. Miaopinie, Rusio devus valori pragmatismo, pro tio ke estas ankaŭ la magia armilo ke Ĉinio uzas.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 15:18:26 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

Evidente, la disfalo de la Soveta Unio ne estis sana por la Rusoj mem.

cromañon (Xem thông tin cá nhân) 16:32:16 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

nowo1978:
cromañon:Ankaŭ la ekzisto de sovetio devigis la kapitalistojn enkonduki socialismajn politikojn en siaj landoj kiel publikaj kuracsistemoj, pensioj al malriĉuloj kaj aliaj faktoroj por malpliigi malegalecon pro timo al la sovetoj.
Tio ne estas tute vera. Ekzemple, Germanio enkondukis sistemon de sociala sekureco multajn jarojn antaŭ la Sovetio ekestis, kaj aliaj landoj ankoraŭ hodiaŭ ne havas bonajn publikajn sistemojn.
nenio mirakla, socialismaj ideoj disvastiĝis en pluraj lokoj antaŭ ol sovetunio ekzistis. sed estis la timo al sovetunio kaj ties venko en dua mondmilito kio devigis la eŭropajn kapitalistojn amase enkonduki socialistajn politikojn en siaj landoj.

Vestitor (Xem thông tin cá nhân) 16:57:45 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

Vinisus:Ĉu vi estus feliĉa, se la Komunisma Sovetio reviviĝus?
Aha... (mi tuj purigos mian okulvitrojn!) La respondo estas: ne. Jam ĝis 1925 ĝi ne estis komunismo.

abc_vz (Xem thông tin cá nhân) 19:24:39 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

Mi respondis: ne.

Серёга (Xem thông tin cá nhân) 19:35:40 Ngày 18 tháng 2 năm 2016

vincas:Kiu voĉdonis jes?
Mi

Quay lại