Al la enhavo

Ĉu vi estus feliĉa, se la komunisma Sovetio reviviĝos?

de Alkanadi, 2016-februaro-17

Mesaĝoj: 103

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2016-februaro-20 21:51:33

Miland:
Тerurĉjo:nur proletoj saviĝos
u-ĥa-ĥa-ĥa
Tio memorigos min pri ŝerco.

Viro eniras aŭtobuson.

- Unu bileto, sinjoro, mi petas.
- Indas, ke vi voku nin "kamarado".
- Ĉu vi estas freneza? Kamaradoj ne vojaĝas en aŭtobusoj, sed en tiuj grandaj nigraj aŭtoj.
Kiel mi komprenas en grandaj nigraj aŭtoj vojaĝis la partia estraro.
Sed ŝerco estas sendube okcidenta.
Vorton kamaradon oni uzadis larĝe kaj ĝi ne havis negativan kaŝitan sencon.
Komunismon malamis "kamaradoj" en grandaj nigraj aŭtoj.
Perestroko estas revolucio de supro!

vincas (Montri la profilon) 2016-februaro-22 08:38:32

Sed el kie aperas stultuloj kiuj voĉdonas - jes?

cromañon (Montri la profilon) 2016-februaro-22 10:02:28

vincas:Sed el kie aperas stultuloj kiuj voĉdonas - jes?
post falo de sovetunio en la kapitalismaj landoj la laboristoj komencis perdi la rajtojn atingitajn dum la soveta periodo. salajroj malaltiĝis, publikaj servoj perdiĝas, kaj en multaj landoj kiel ekz. hispanio la solan rajton kiun plej multaj junuloj konas estas la rajto al senlaboreco. mezaj klasoj malaperas, koruptado kaj malegaleco kreskas.

dume, tuj post la falo de sovetunio, europaj kapitalismaj armeoj rekomencis siajn militojn por reakiri siajn perditajn imperiojn. Jugoslavio, afganio, irako, libio, sirio, kongo, ktp. rapide falis antaŭ la antaŭeniro de la detrumaŝino de la okcidentaj kapitalismaj barbaroj. kondemnante milionojn da virojn, virinojn kaj infanojn al sekura morto, kripleco aŭ ekzilo.

tial.

cromañon (Montri la profilon) 2016-februaro-22 10:02:33

vincas:Sed el kie aperas stultuloj kiuj voĉdonas - jes?
post falo de sovetunio en la kapitalismaj landoj la laboristoj komencis perdi la rajtojn atingitajn dum la soveta periodo. salajroj malaltiĝis, publikaj servoj perdiĝas, kaj en multaj landoj kiel ekz. hispanio la solan rajton kiun plej multaj junuloj konas estas la rajto al senlaboreco. mezaj klasoj malaperas, koruptado kaj malegaleco kreskas.

dume, tuj post la falo de sovetunio, europaj kapitalismaj armeoj rekomencis siajn militojn por reakiri siajn perditajn imperiojn. Jugoslavio, afganio, irako, libio, sirio, kongo, ktp. rapide falis antaŭ la antaŭeniro de detrumaŝino de la okcidentaj kapitalismaj barbaroj. kondemnante milionojn da virojn, virinojn, infanojn al sekura morto, kripleco aŭ ekzilo.
tial.

cromañon (Montri la profilon) 2016-februaro-22 10:02:33

vincas:Sed el kie aperas stultuloj kiuj voĉdonas - jes?
post falo de sovetunio en la kapitalismaj landoj la laboristoj komencis perdi la rajtojn atingitajn dum la soveta periodo. salajroj malaltiĝis, publikaj servoj perdiĝas, kaj en multaj landoj kiel ekz. hispanio la solan rajton kiun plej multaj junuloj konas estas la rajto al senlaboreco. mezaj klasoj malaperas, koruptado kaj malegaleco kreskas.

dume, tuj post la falo de sovetunio, europaj kapitalismaj armeoj rekomencis siajn militojn por reakiri siajn perditajn imperiojn. Jugoslavio, afganio, irako, libio, sirio, kongo, ktp. rapide falis antaŭ la antaŭeniro de la detrumaŝino de la okcidentaj kapitalismaj barbaroj. kondemnante milionojn da viroj, virinoj kaj infanoj al sekura morto, kripleco aŭ ekzilo.

tial.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-februaro-22 15:08:43

^ Tre vera.

Post 1991, en okcidentaj landoj, komencis la reala kolapso de laboristojn rajtojn kaj laboristojn organizaĵojn. Neniu povas diri ĉu tiu estis ĉar la sovetunio kolapsis, ĉar registaroj en Eŭropo kaj Usono jam estis subpremi laboristorajtoj; kvankam kun pli vigleco ekde almenaŭ 1978.

Tamen, post la falo, la politika kontraŭpezo malaperis. Ni devas nur rigardi la aktualan situacion rilate al laboroistoj rajtoj kaj ni vidas ke la falo de sovetunio malfermis la pordon por 'laboroj reformoj' en la tuta mondo. (Plejparte "Laboro reformo" efektive signifas: la degenero de rajtoj).

Miland (Montri la profilon) 2016-februaro-23 09:08:07

Jen BBC-novaĵo pli projekto alfiksi memortablojn por viktimoj de Stalin al siaj eksaj domoj. Jen traduko de eltiraĵo:
Olga kunportis unukoloran foton de sia avo, Miĥail Solonino. La universitata profesoro pri lingvistiko arestiĝis matene in 1935, denunciita kiel "malamiko de la popolo". Oni ekzekutis lin en la laborkampo Karlag du jarojn poste.
Olga, kiu rigardis, dum modesta memortablo alfiksiĝis al lia eksa domo, diris, "Hodiaŭ li ricevos ion, kio oni ŝuldas al li. Jen ne nur civila ceremonia, sed iel sankta. Estas tiel grave ke oni povu legi la nomojn de homoj, kiuj iam tute malaperis."

yyaann (Montri la profilon) 2016-februaro-24 00:30:17

Тerurĉjo:
ekzemple, neniu el ambaŭ miaj avoj (kaj iliaj fratoj) estis arestita aŭ reprezaliita.
Ĉu persona aŭ familia anekdoto sufiĉas por bone taksi la ekziston aŭ ne-ekziston de historia okazaĵo?

abc_vz (Montri la profilon) 2016-februaro-24 08:16:30

Тerurĉjo:

ekzemple, neniu el ambaŭ miaj avoj (kaj iliaj fratoj) estis arestita aŭ reprezaliita.

necesas malpli legi mensogajn librojn de Solĵenicin.
Mia avo estis reprezaliita en la 1937a jaro. Li ne revenis.

Miland (Montri la profilon) 2016-februaro-24 08:50:20

Тerurĉjo:..verŝajne li estis malamiko de soveta popolo.
Indiko ke li vere ne estis malamiko de la popolo estas, ke multaj homoj, kiuj ekzekutiĝis dum la Stalina epoko, senkulpiĝis poste. La Usona simpatiulo de Sovetio Paul Robeson senkritike subtenis la sistemon ĝis la krimoj de Stalin malkaŝiĝis dum la 50-aj jaroj. Tiam li deprimiĝis.

Indas ke homoj legu la librojn de Solĵenicin kiu fariĝis klasikaĵoj, ekz. La arĥipelago Gulaga kaj Unu tago el la vivo de Ivan Denisoviĉ.

Reen al la supro