본문으로

Ĉu Britio Forlasos Eŭropan Union?

글쓴이: vincas, 2016년 2월 26일

글: 16

언어: Esperanto

vincas (프로필 보기) 2016년 2월 26일 오전 9:26:37

Voĉdonu!
Mi voĉdonis ne.

Sunjo (프로필 보기) 2016년 2월 26일 오후 6:04:43

Mi pensas ke ne, sed mi ne bedaŭrus se mi erarus.

robbkvasnak (프로필 보기) 2016년 2월 26일 오후 7:15:24

Se Britio forlasas la Eu, nur Irlando ankoraŭ parolas la anglan kaj tion nur duone. Tio estus bona momento por puŝi por la enkonduko de Esperanto

Vestitor (프로필 보기) 2016년 2월 26일 오후 11:22:01

Mi esperas ke ne.

usonano78 (프로필 보기) 2016년 2월 26일 오후 11:49:25

Kion plej Britujanoj volus, tion mi esperus por ili.

vincas (프로필 보기) 2016년 2월 27일 오전 8:17:55

Sunjo:Mi pensas ke ne, sed mi ne bedaŭrus se mi erarus.
Kial vi ne bedaŭrus?

Sunjo (프로필 보기) 2016년 2월 27일 오전 10:56:43

vincas:
Sunjo:Mi pensas ke ne, sed mi ne bedaŭrus se mi erarus.
Kial vi ne bedaŭrus?
Pro la Brita ekonomio kiu bazas sur la trompa sistemo de financspekulacioj, pro la multaj esceptoj kaj avantaĝoj kiujn Britio postulas, pro Brita sinteno bloki ĉion kio povus esti utila al EU (ekzemple imposton sur financaj spekulacioj). Kompreneble ĉiuj landoj en EU volas profiti de EU, sed landoj kiuj en okazoj de bezono rifuzas sian helpon, prefere forlasu la Union. La malavantaĝo por Britio sufiĉe certe estos pli granda ol por EU. Kaj la skotoj repripensos sian decidon ĉu ili volas daŭre aparteni al Britio aŭ ĉu ili ne ja preferas aparteni al EU.

vincas (프로필 보기) 2016년 2월 27일 오후 2:50:41

Jes, tiu referendumo al Britio estas iom danĝera ludo, ĉar tiam skotoj refofe povas aranĝi sian referendumon ĉi foje eble sukcesan kaj forlasi Brition. Sed se al ambaŭ landoj kaj Britio kaj EU estas ekonomie pli oportune, pli bone esti kune, do kial Britio aranĝas referendumon? Ju pli ke povas esti ke Britio ekonomie perdos pli multe ol EU.

Kaj se la brita referendumo estos sukcesa, Eŭropa Unio pli federaliĝos, ĉar Britio estas bremso de federaliĝo de EU. Tio eble estas pluso de forlaso de Britio el EU.

Sunjo (프로필 보기) 2016년 2월 27일 오후 3:34:05

vincas:Sed se al ambaŭ landoj kaj Britio kaj EU estas ekonomie pli oportune, pli bone esti kune, do kial Britio aranĝas referendumon? Ju pli ke povas esti ke Britio ekonomie perdos pli multe ol EU.
Ĉu eble pro naciismo? Se oni ne ŝatas ke supera organizo reguligas enlandajn aferojn, eĉ se sume oni havas avantaĝojn?

robbkvasnak (프로필 보기) 2016년 2월 27일 오후 8:11:55

La britoj laŭ raportoj ne volas havi pli da eksterlandanoj en sia lando - ankaŭ ne anoj de EU. La financa centro The City vivas kiel Wall Street de mallaboro sed de spekulacio - tiuj homoj, kiel la bofilo de Hillary Clinton, ne volas vidi impostojn sur iuj spekulacioj kvankam pere de tiuj impostoj oni povus plibonigi la infrastrukturon kaj la vivkondiĉojn en ĉiuj landoj. Ili ne interesiĝas pri la bonaj vivkondiĉoj de aliaj landanoj, nur por si mem.
Jam la ideo rekrei landlimojn egalas al la britaj nuntempaj ideoj. Tio, kion Anglio volas, estas Mal-EU. Tial Eŭropo estus pli feliĉaj sen Anglio nun. Eble onte oni povus repripensi la aferon.

다시 위로