Hozzászólások: 12
Nyelv: Esperanto
Junpe (Profil megtekintése) 2016. április 15. 11:11:33
Altebrilas:Ĉu oni povas ekzemple aldoni ĉiujn esperantajn vortojn en la vortaron, kaj uzi nur lojbanajn vortojn (ĉefe gramatikajn) kiuj ne havas ekvivalenton en eo?Jes, sed tiam oni devas obei la regulojn por kopio-vortoj.
Tio estus konvena por kompreni la funkciadon de konstruita lingvo sen esti devigata ellerni ĝin.
Oni ankaŭ povas aldoni al la vortaro novajn gramatikajn vortojn. Ne ĉiuj oficialaj gramatikaj vortoj plaĉas al mi mem. Fakte troviĝas multaj dialektoj, kaj troviĝas ankaŭ analizilo por analizi diversajn dialektojn.
Djino:Mia preferata nombrosistemo estas tiu de la arwela (iu alia konstruita lingvo): http://fr.arwelo.org/numeraux/ (france)Dankon! Mi ne komprenas la francan, sed mi vidas, ke la nombroj de nuloj harmonias kun la sonoj de la nombroj, kvankam en mia prezentita nombrosistemo tiuj harmonias kun nur la ordo de la nombraj sonoj. Tio estas malsimileco.
Joffry (Profil megtekintése) 2016. szeptember 14. 13:18:27
Djino:Mia preferata nombrosistemo estas tiu de la arwela (iu alia konstruita lingvo): http://fr.arwelo.org/numeraux/ (france)Ankaŭ mi ŝategas la sistemon de Kingslando Kampo. Jen video, en kiu horloĝo estas laŭ tiu ciferaro.
sed miaj preferataj ciferoj estas tiu de la dekduuma sistemo de Kingsland Camp : bildo (angle)
https://www.youtube.com/watch?v=yhg5m0Xy6ss