Malarmado estas neebla
од Junpe, 02. март 2016.
Поруке: 13
Језик: Esperanto
Altebrilas (Погледати профил) 11. март 2016. 10.01.35
abaligu:... Mia opinio estas pri la danĝero de armilara raso.Atentu, ke "raso" signifas "gento", kaj ne "kurado", kvankam angla vorto havas ambaŭ signifojn.
"armilara kurado" estus pli taŭga.
Altebrilas (Погледати профил) 11. март 2016. 10.16.19
"Mi ĵetu unuflanke la armilojn" nek funkcias, ĉar lando ne reagas kiel homo, ĝi ne kompatas kaj ne hezitas invadi paceman najbaron por manĝigi sian popolon.
Paco estas malfacila konstruo: iu devas garantii protekton al la landoj kiuj konsentas senarmiĝi, kaj tiu "iu" povas esti nur imperia potenco aŭ internacia organizo. Kaj tiu potenco aŭ organizo devas disponi pri armiloj kaj aliaj prem-rimedoj por devigi landojn respekti la pacon. Kaj tiu potenco aŭ organizo devas esti kontrolata, por eviti trouzojn.
Oni devas do konstrui mondan demokration, kaj tio estas des pli komplika, ke ĉiuj kulturoj ne havas la saman koncepton de "demokratio", nek la samajn kialojn por fidi aliajn. Por tio dialogo estas nepra kaj esperanto povas helpi tion.
Серёга (Погледати профил) 13. март 2016. 16.19.11