去目錄頁

Ĉu vi Volus ke Eŭropa Unio Fariĝus Federacio?

vincas, 2016年3月14日

讯息: 32

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2016年3月20日下午4:52:58

EU profitas al la riĉuloj de la malriĉaj landoj, malprofite al la malriĉuloj de la riĉaj landoj. Tio ne estas ekzakte tio, kion ni atendis. Demokratio ne funkcias. Ne ekzistas eŭropunia publika opinio. Ne ekzistas eŭropskalaj amaskomunikiloj kie civitanoj povus interŝanĝi vidpunktojn. Ne ekzistas eŭropskala socia asekuro, kaj entreprenoj profitas tion por ekspluati laboristojn. Ne ekzistas komuna lingvo, nek debato pri tiu temo. Ne ekzistas eŭropa armeo, nek komuna monda politiko. Ĝi nek havas politikon pri rifuĝintoj, krom improvizado. Ne ekzistas sento pri eŭropa identeco.

Se EU ne kapablas solvi tiujn problemojn krom per vanaj promesoj, ni ne bezonas ĝin.

LGF1992UK (显示个人资料) 2016年3月26日下午8:14:15

Mi voluntulas kun la grupo "Stronger In" ('plu forta en la Unio' ) en Britio kie mi vivas kaj mi pensas ke oni povas subteni la Union sen deziri ke ĝi iĝu federacion. Multe de britinoj subtenas la Union kaj ne veras ke la Unio estos "britihavan" federacion. Ni preferas labori en la Unio per fari ekonomian progresan kaj fari de Eŭropa pli securan kontinentan. Eble en la futuro ĝi estos pli integritan sed mi pensas ke la Unio devas montri ke la integrito povas kune funkcii ante ke ĝi konsideras grandan federacion de ŝtatoj kun diferencaj interesoj.

Altebrilas (显示个人资料) 2016年3月29日下午1:29:43

Britio volas ĝui la advantaĝojn de UE sen subii la maladvantaĝojn. Ĉiuj landoj volas tion. Sed oni devas suferi iujn maladvantaĝojn por ĝui la advantaĝojn: pagi pli da impostoj, konsenti pri ekonomia reĝimo kiu malplaĉas al ni, labori pli multe aŭ ne plu, rezigni pri parto de demokratio, ktp.
Ŝajnas, ke por la malplej elturniĝemaj civitanoj, la maladvantaĝoj jam superas la advantaĝojn.

IkuTurso (显示个人资料) 2016年4月10日下午7:29:19

La Europa Federacio estus la solvo al:
-impostparadisoj ktp
-sekureca kaj defendo
-malplimultoj
-lingvoproblemoj
-rifugintproblemoj
-internacia krimo
-ekologio
-financoj

Altebrilas (显示个人资料) 2016年4月12日下午2:21:26

Se vi tion asertas, tio verŝajne veras. Sed mi ne bone komprenas kial federacia Eŭropo funkcius malsame ol la nuna kaj kiel atingeblas tia federacio.

tyroncs (显示个人资料) 2016年4月18日下午6:14:59

Mi ne konsentas. Kiel homo kiu apogas kaj estas membro de la jukipo partio en Britujo, mi pensas ke kvankam ĝi eblus bona por la Eŭropa Unio federaciĝi, mi ne volas por Britujo esti en ĝin. Por mi
suvereneco estas tre grava

Vestitor (显示个人资料) 2016年4月18日下午7:06:40

tyroncs:Mi ne konsentas. Kiel homo kiu apogas kaj estas membro de la jukipo partio en Britujo, mi pensas ke kvankam ĝi eblus bona por la Eŭropa Unio federaciĝi, mi ne volas por Britujo esti en ĝin. Por mi
suvereneco estas tre grava
Suvereneco? Amiko, vi sonĝas. Ĉu vi kredas ke via 'suvereneco' savos la NHS (for de avidaj mono-ŝarkoj)? Aŭ la detruado de necese socia-loĝiĝo? Aŭ socia-demokratio generale?Aŭ la problemo de teĥnika ŝanĝo en la mondo de laboro? Aŭ eble ke la influas de politikajn agojn de Eŭropo kaj aliaj landoj ne havos influi?

Vi sonĝas. La favorita distraĵo de 'Jukipo' membroj.

IkuTurso (显示个人资料) 2016年4月22日下午8:33:32

Britio povas iri. Skotlando sendependagos kaj igos EU-membro kaj Memro de Norda Konsilio kun Svedio, Danio, Nordvegio, Finnlado,Islando

Vestitor (显示个人资料) 2016年4月22日下午11:55:15

Jes, tio vere okazos...

nornen (显示个人资料) 2016年4月23日上午4:46:33

Vestitor:Aŭ eble ke la influas de politikajn agojn de Eŭropo kaj aliaj landoj ne havos influi?
Kion signifas tio ĉi?

回到上端