Ujumbe: 10
Lugha: Esperanto
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2016 8:59:53 asubuhi
Iu faris demandon al la Hinda filozofo Kriŝnamurti: "Vi trovis la veron. Ĉu vi volas diri tion al ni?" Kriŝnamurti, kiu estis tre honesta homo, respondis, "Krom se vi mem trovis la veron, kiel vi povos agnoski, ke mi trovis ĝin?"
Kiel diras la Sanskrita proverbo, "Kiel utilas lampo al blindulo?"
Se Dio malkaŝan ion al niaj mense rekte, bone. Se Li helpas nin kredi ion, ankaŭ bone. Tamen tiuj ne garantias, ke aliuloj ricevos la saman donacon.
Zenaj majstroj miakomprene parolis ke ilia meditado purigas "enan okulon de saĝo". Eble tio ebligas nin atingi veron, pri kiu nia nehelpata menso ne kapablas. Sed ŝajne tio, kion oni "vidas" tiel, ne ebligas nin decidi inter ideologioj, ekzemple. Nur do iomete da scio atingeblas, tiel.
Mi memoras legi ankaŭ multaj jaroj, ke la okulo de la animo ne estas kiel tio de la korpo: ĝi vidas nur malfacile kaj malrapide. Eble ni aldonu, ke estas multaj ebloj trompiĝi kaj erari.
Eble, tamen, ni ne senesperu. Eble la Providenco, dum la vivo, almenaŭ iomete purigas nian "enan okulon de saĝo", aŭ helpas nin kredi tiun aŭ ĉi tiun veraĵon, se ni havas kapablan akcepti ĝin.
Kion vi opinias?
Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 16 Machi 2016 9:09:23 asubuhi
Se vi diras, ke la dio ne ekzistas, vi malpravas.
Oni ne povas scii. Kredo estas malsama ol fakto.
aelio (Wasifu wa mtumiaji) 18 Machi 2016 11:46:42 asubuhi
Oni povas uzi sciencon aŭ modernan filozofion. Depende de la vero oni serĉas. Mi pensas la veron havus du aspektojn. Unua ĝi estus memevidenta. Dua, principe ĝi estus la sama nekonsiderante cirkonstancoj.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2016 4:39:29 alasiri
akueck (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2016 6:48:21 alasiri
Altebrilas:Kion signifas por vi la vorto "vero"?Iomete similan demandon, nome: "Kio estas la vero?", metis Pontio Pilato al Jesuo. Nu, por kristano li estas la vero
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
ghibulo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2016 7:22:37 alasiri
Mi opinias, ke estas diversaj niveloj de konscio/kompreno de „la vero“. Ĉiu plibonigas sian nivelon kaj vian nivelon povas esti utila por vi sed ne por mi kaj male. Ramana Maharishi diris diversmaniere al diversaj personoj. Iu bezonis subteni al kredo de la aparta Dio, aliu bezonis konduki al observado de la Mi mem. Kiam vi serĉas „la veron“, vi trovos ĉiam la ĝusta inspiron, kiu plibonigos vian nivelon, kiu eble helpas vin pli ol absoluta vero, kion vi en via nivelo ne povus kompreni...
Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2016 9:24:16 alasiri
robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2016 10:56:18 alasiri
Esperanto kaj helpas kaj malhelpas al tiu komprenadaro ĉar iel en la cerbo de Zamenhof estis aparta kulturo kaj do la bazo de la zamenhofa lingvo.
Sed feliĉe pere de la internacia komunumo ni povas defii la definojn - malsame je la problemaro de naciaj lingvoj kie la desnaskaj parolantoj estas la spertuloj. Por mi tio estas vera forto de Esperanto kaj forumo kiel la jena estas pruvo.
Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 21 Machi 2016 8:00:22 asubuhi
fito80 (Wasifu wa mtumiaji) 29 Machi 2016 1:38:52 alasiri
perdonu min se vi ne komprenis min, mi eklernas esperanto.