Đi đến phần nội dung

Ĉu vi povas lerni lingvon nur per filmoj, kiuj havas subskriban tekston?

viết bởi Alkanadi, Ngày 16 tháng 3 năm 2016

Tin nhắn: 7

Nội dung: Esperanto

Alkanadi (Xem thông tin cá nhân) 09:28:12 Ngày 16 tháng 3 năm 2016

Ĉu vi povas lerni lingvon nur per filmoj, kiuj havas subskriban tekston?

bryku (Xem thông tin cá nhân) 09:40:25 Ngày 16 tháng 3 năm 2016

Alkanadi:Ĉu vi povas lerni lingvon nur per filmoj, kiuj havas subskriban tekston?
Mi finlernis la anglan kaj la germanan spektante TV.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 12:07:18 Ngày 16 tháng 3 năm 2016

Eble mi povus lerni la italan, la portugalan aŭ aliajn hispanajn lingvojn nur per filmoj helpe de tekstigitaj dialogoj. Pri la franca kaj la rumana mi iom dubas. Pri aliaj eŭropaj lingvoj mi tre dubas aŭ verŝajne ne. Pri aliaj mondaj lingvoj mi devus scii iom pri ĉiu lingvo por respondi, pri la mandarena mi certas ke ne, pri la japana mi ne certas. Pri la araba mi povas diri ke tre verŝajne ne.

Filmoj kaj televido ĝenerale estas tre granda helpo sed por plenkreskulo sen aliaj iloj kaj homa helpo kutime ne eblos lerni pli ol tre oftaj frazoj, kiel “mi amas vin!”, “atentu!”, “tiu havas armilon!” (ŝerco) de lingvoj, kiuj fonetike kaj gramatike estas tre malsamilaj al la propra. Eble iuj povas sed mi tre dubas ke tio estas ofta.

Ĝis, Novatago.

usonano78 (Xem thông tin cá nhân) 15:24:36 Ngày 16 tháng 3 năm 2016

Mi lernis multon el filmoj pri Esperanto, speciale strangaj vortaj kombinaĵoj en subtekstoj, kaj interesaj uzadoj de korelativaj vortoj. Frazoj kiel "Estas deklivo supren" mi memoras de subtekstoj. Ĝi estas tre simpla frazo, sed ĝi donas rapida metodo montri ian koncepton. Iam mi sentas, ke Esperantaj vortoj estas persona, kiel mia denaska lingvo.

aelio (Xem thông tin cá nhân) 10:59:35 Ngày 18 tháng 3 năm 2016

Mi diris jes ĉar mi scias ke Stalin lernis la anglan kiam li spektis usonajn filmojn. Ankaŭ mi instruisto de la hispana diris ke li spektis bildstriojn anglajn kaj ĝi lin helpis lerni la anglan. Al mi, ĝi ŝajnas malfacila sed ebla.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 13:01:23 Ngày 20 tháng 3 năm 2016

pri lingvoj per filmoj. laŭ mi la malfacilo estas la emocia kaj korplingva konteksto: se mi ne povas kompreni ĝin, mi pli malfacile lernas la lingvon. eĉ la angla, kiam mi vidas filmon, mi strangfartas, mi ne komprenas la sentojn. tio estas barilo al mia lerno per filmoj.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 13:03:50 Ngày 20 tháng 3 năm 2016

mi devas klarigi ke mi, kiam mi rigardas filmon, komprenas plibone la sentojn de la spektantoj ke la sentoj de la aktoroj. do, kutime mi turniĝas kaj rigardas la spektantojn, kiuj tradukas la filmon al veraj sentoj.

Quay lại