Al la enhavo

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

de piotrek92, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-18 18:46:49

sinjoro:
nikko:Mi ne dubas ke ni bezonas novan stalinon... Pollandanoj estas tiaj pollandaj... faŝistoj.
Kaj tion diras esperantisto, ĉu vi almenaŭ scias pri kio vi parolas?
Jes, mi konsentas kun vi "sinjoro"!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-18 19:18:57

Ŝercoj pri rusa demokratio:

1.
Rusio - estas oligarĥa lando (por riĉaj ŝtelistoj kaj senvola popolo), federacia, senrajta (senjura) kun burokrata regado.

2.
Se sufiĉe longe gardi nacian buĝeton kaj monoj - ili fariĝos viajn.

3.
Ni jam vivas pli bone diris Putino.
Ni gratulas vin - respondis popolo.

4.
- Senjoro prezidento ĉu longe estos tiu ŝtelado kaj senjuro en Rusio.
- Nu, ankoraŭ unu jaro.
- Kaj poste?
- Kaj poste vi alkutimiĝos.

5.
- Ĉu estas diferenco inter programisto kaj politikisto?
- Al programisto oni pagas pro laboraj programoj.


Mi tre estperas, kaj scias ke post kelkaj dekjaroj aŭ jarcento en Rusio vere regos popolo sed ne propagando (kaj serĉo de malamikoj).

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-septembro-19 05:14:35

Dozorca:
nikko:Mi ne dubas ke ni bezonas novan stalinon... Pollandanoj estas tiaj pollandaj... faŝistoj.
Kaj tion diras esperantisto, ĉu vi almenaŭ scias pri kio vi parolas?
Feliĉe ne ĉiuj, sed jes, Nikko, vi... pravas.
Nuntempe en mia lando esti polo patrioto signifas esti rusofobiulo. De sana nacionalismo al faŝismo estas vere malproksime.
Kaj mi TRE bone scias pri kio mi parolas.
Oni sufiĉis ŝalti polan radion/TV-on ke aŭdu nur malamon pri Rusio. Nur - multaj jaroj, neniajn pozitivajn informojn pri Rusio en polaj medioj! Efektoj? Facile al antaŭvidi: malamo sur tribunoj de stadiono en Varsovio dum matĉo kun FK Moskva aŭ ekz. mia kunlaboranto kiu timigas la aliajn malserĉante per futura... milito inter Pollando kaj Rusio.
Jes, politiko regas la mondon.
Sed ĉu eĉ ni esperantistoj devas semi fobian malamon?

nikko (Montri la profilon) 2008-septembro-19 07:21:47

Mi nur parolas ke en apudrusiaj kvazaŭŝtatoj, rusofobio estas vivostilo. Kaj ĝi baziĝas ne sur amo al demokratio aŭ timo de rusia aŭtokratismo, tute ne. Ĝi baziĝas sur etna superec-sento de tiuj popoloj, kaj estas plivarmigata per malsukcesoj en ŝtatkonstruado. Servuloj. Ili nur elektas servuloj de kiu, ĉu de Usono aŭ de Rusujo. Eble pli sataj ol mi... portempe, dum majstroj pagas al ili.

Mi eĉ miras kie EU povas aprobi tiujn landojn, se ili estas tiom faŝismaj, eble "demokratemo" gravas, sed volo esti "ĉelimaĵo" de EU, kiun EU uzos kiel mez-spacon inter si kaj Rusujo... Kaosa teritorio.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-septembro-22 15:36:38

tomasoavro:
Feliĉe ne ĉiuj, sed jes, Nikko, vi... pravas.
Nuntempe en mia lando esti polo patrioto signifas esti rusofobiulo. De sana nacionalismo al faŝismo estas vere malproksime.
"Sana nacionalismo"?! Kio ĝi estas?! Ĉu povas esti sana la opinio, ke "la siaj" estas pli bonaj ol "la aliaj"? Tio ja estas nacionalismo.

tomasoavro:
Kaj mi TRE bone scias pri kio mi parolas.
Oni sufiĉis ŝalti polan radion/TV-on ke aŭdu nur malamon pri Rusio. Nur - multaj jaroj, neniajn pozitivajn informojn pri Rusio en polaj medioj! Efektoj? Facile al antaŭvidi: malamo sur tribunoj de stadiono en Varsovio dum matĉo kun FK Moskva
Mi dubas ĉu vi vere scias pri kio vi parolas. Malamo sur tribunoj okazas ĉie kaj ĉiam. Tio estas punenda patologio, ne kutimo. Pri la medioj vi ankaŭ malpravas parolante, ke dum multaj jaroj estas neniaj pozitivaj informoj. Certe tiel estos en la ŝtata televido rilate al politiko, sed se temas pri rusoj, ilia kulturo, lingvo, turismo, eĉ kuirarto - mi ofte trovas interesajn programojn, kiuj kontraŭas vian opinion pri malamo. Nacionalismo estas tuteca, kaj tio neniel rilatas al la menciita situacio, ĉar poloj malfermitaj al la mondo krom politiko kaj historio trovas rusojn partneroj (alikaze oni devus taksi, ke rusoj estas ĝenerale malpli bonaj, saĝaj, kulturaj ktp. ol poloj - tio estus nacionalismo).

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-septembro-23 04:54:58

sinjoro:Malamo sur tribunoj okazas ĉie kaj ĉiam.
Ĉu vi estas rigardanto trudema aŭ nur politika konsternitulo? De kiam homoj sur tribunoj (eĉ en Pollando) ofendas aliaj NACIOj? Fajfado estas iu tute alia ol ĝi.

sinjoro:Pri la medioj vi ankaŭ malpravas parolante, ke dum multaj jaroj estas neniaj pozitivaj informoj.
Vi estas vere amuza. Informoj estas multaj kaj ĈIAM ĵurnalisto (legu: lia ĉefo) decidas kio aperos kaj kun kia rimarko. Medioj ne estas agencio PAP aŭ Reuters!
Profitante la okazon: pri pruvo ke Rusio tamen estas demokrata estas ke la lando toleras estado de red. Barbara Wlodarczyk, kiu estante korespondantino en Rusio serĉas nure temojn je politika mendado. ŜI decidas pri temo de tv-reportaĵo kaj elektas kiel elektas.

sinjoro:Mi dubas ĉu vi vere scias pri kio vi parolas.
okulumo.gif Amuza estas vi, ĉu mi jam diris ĝin? Mia kolego de tempoj de studado (antaŭ 89, jes, sinjoro saĝulaĉo) egziĝis kun loĝantino de Bjalistoko. Liaj rakontoj pri rilatoj inter najbaroj en ĉi-urbo, ĉefe pro religio (lia edzino ne estas katolikino), kaj rezultato de du lastaj voĉdonoj tie, interpretas viajn absurdojn.

Ho, estos vere interesa kongreso en via urbo: plimulto da esperantistoj kritikas malbeleco de tiu loko, sed mi vidas ke aŭskultante vin (vi estas ja aganto) pli bone oni povos kompreni la mondon en kiu vivis Zamenhof... Mi proponas bonvenan frazon: Bonvenon en Pola Infero, karaj geesperantistoj!

sinjoro (Montri la profilon) 2008-septembro-23 07:02:40

tomasoavro:
Ĉu vi estas rigardanto trudema aŭ nur politika konsternitulo? De kiam homoj sur tribunoj (eĉ en Pollando) ofendas aliaj NACIOj? Fajfado estas iu tute alia ol ĝi.
De pluraj jaroj, mi ripetas tion. Kaj mi aldonadas, ke temas pri patologio.

tomasoavro:
Profitante la okazon: pri pruvo ke Rusio tamen estas demokrata estas ke la lando toleras estado de red. Barbara Wlodarczyk, kiu estante korespondantino en Rusio serĉas nure temojn je politika mendado. ŜI decidas pri temo de tv-reportaĵo kaj elektas kiel elektas.
Ĉu tio estas pruvo de io ajn? Laŭ mi ne.

tomasoavro:
okulumo.gif Liaj rakontoj pri rilatoj inter najbaroj en ĉi-urbo, ĉefe pro religio (lia edzino ne estas katolikino), kaj rezultato de du lastaj voĉdonoj tie, interpretas viajn absurdojn.
Jes, jes, ripetadu tiajn primitivecajn opiniojn 20 jarojn poste - vi vin mem primokas nur ĉi tie uzante iamajn stereotipojn. Sed faru laŭvole.

tomasoavro:
Ho, estos vere interesa kongreso en via urbo: plimulto da esperantistoj kritikas malbeleco de tiu loko, sed mi vidas ke aŭskultante vin (vi estas ja aganto) pli bone oni povos kompreni la mondon en kiu vivis Zamenhof... Mi proponas bonvenan frazon: Bonvenon en Pola Infero, karaj geesperantistoj!
rido.gif Mi ne bone komprenis la supran frazon, mi vivas en tute alia Pollando ol povra vi. Ŝajnas ke pro manko de argumentoj vi komencas nervoze sakri, tial mi preferus okupiĝi pri io alia ol respondado... Sed kun plezuro mi legos statistikaĵon kiu certigas la novaĵon, kiun supre vi aldonis rilate al esperantistara opinio pri mia urbo!

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-septembro-23 16:38:35

sinjoro:De pluraj jaroj, mi ripetas tion. Kaj mi aldonadas, ke temas pri patologio.
Homo, ja mi skribis pri tute malsama afero: pri influado de medioj por pensado de ordinaraj homoj. Unue sciu kio vi legas - poste parolu pri "manko da argumentoj". Certe vi ion respondos denove - mi ĵus finigis ĉi-diskutadon sen diskutado. Domaĝe da tempo.

Karaj junaj esperantistoj kun Pollando kaj Ukrainio,
bonan daŭran semadon de malamo, se nur ĝin vi bezonas!

Sed kial uzante Esperanton?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-23 17:56:01

Mi hazarde legis kelkaj artikoloj ĉe rusa retejo http://www.nr2.ru:

Kaj volas traduki iuj novaĵoj de tie!!!

1. "Imperio de fi-aĵo" - kontraŭ Rusio!
2. Rusio montros al Eŭropo kiel paceme necesas solvi konfliktojn!
3. Usono estas en grada mona devo al Rusio.
4. Malriĉa kaj nuda Eŭropo ridigas Rusion per minacoj.
(Ridinde ĉu ne?)
(Kaj mi volas mencii ke Franca buĝeto estas 5-foje pli granda ol la Rusa)
5. Dmitrij Medvsdev: Saakaŝvili narkotisto (mem uzas).
6. Juŝĉenko volas forĵeti rusan floton kaj komenci militon.
(Mi volas aldoni ke plejmulton da ukrainanoj ne volas vidi rusan floton ĉar ĝi nenion pagas, sed okupas tre multekostan teron, kaj ĝi estas tre impertinenta (flot-aĉ-o))
7. Multaj landoj jam pretas agnoski kartveliajn provincojn.
8. Rusa patriarĥo preĝos ke Juŝĉenko ne estu plu prezidento.
9. Belorusio forĵetis ĉiujn usonajn diplomatojn.
10. Al Juŝĉenko estas malpermesite viziti Rusion.
11. Usono falos dank' al Rusio.
12. Eŭropo jam komprenis kiun fi-stultaĵon faris.
13. Putino mem komandis ataki Kartvelion.
14. Eŭropo donos Krimeon al Rusio.
(Rusoj forgesis mencii Ukrainion, aŭ multe drinkis)
15. Rusa spirit-kuracistino diras ke Saakaŝvili ne longe vivos.
16. Rusaj militistoj trovos kiu helpis al kartvelio dum la milito.
17. NATO perfidis Kartvelion.
...

Kaj mi ne multe menciis artikoloj pri Usono kaj NATO.

Ĉar ĉie estas skribite kia NATO estas malbona organizo ke eĉ ne kompreneble kiel tiel malbona organizo povis aperi, kaj tute nekompreneble kiel tiel malbona organizo ĝis nun ekzistas, kaj same pri Usono kaj iam pri Eŭopa Unio.

Bedaŭrinde ĉiuj rusaj televidkanaloj ofte diras ion similan.

Preskaŭ en ĉiu vorto de la rusa diplomato en Ukrainio mi aŭdas kiel li malamas ĉion ukrainan.

Bone ke ukrainia popolo elektis okcidentan vojon.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-septembro-23 21:06:36

tomasoavro:
Estu tiel bona kaj citu precize. "okulumo.gif" staris en alia loko. Sed por vi ne nur tio signifas nenion. Eble rolo de klaŭno estas adekvata por vi. Ne estos pli bone sed eble estos pli amuze?
Mi simple fortranĉis unu frazon, inter via okulumo kaj aliaj elpensaĵoj, krome mi ĝin ne modifis. Ĉar vi min ofendis ĉi-loke, kaj mi ne volas descendi ĝis tia diskutnivelo, mi laŭ la promeso evitos kun vi paroli. Certaj sintenoj estas simple neakcepteblaj.

Reen al la supro