Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?
de piotrek92, 2008-marto-02
Mesaĝoj: 219
Lingvo: Esperanto
davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 09:10:08
Fuzzy:Laŭ mi la sola vera justeco kaj demokratio estas nur kiam la homoj mem decidas ĉiujn demandojn koncernantajn ilin.Denove ni samopinias
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Estas la koncernataj homoj mem kiuj decidu. Sed mi ankoraŭ kredas ke se homoj ie ajn sentas ke siajn homajn rajtojn malrespektas, tiu ne estas interna afero inter si kaj sia registaro - koncernas (aŭ almenaŭ koncernu) ni ĉiuj.
nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 13:07:57
davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 13:32:49
nikko:Hooooo! kia atento rilate agoj de Rusujo, kiom da vortoj. Kie estis tiuj vortoj kiam Usono kun NATO militas? Interalie tutmonde, kaj pli grandskale... certe tio interesas min. Rusujo simple edukiĝas de okcidento, ne pli.Ĵus antaŭ la milito en Irako estis bilionoj da vortoj, kaj milionoj da homoj en la stratoj de Usono, Anglujo, Skotujo, kaj multaj aliaj landoj protestante kontraŭ milito. Ĉu vi ne rimarkis?
nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 14:07:24
diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 18:56:06
Malvarma milito jam finiĝis, ĉu ne?
nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 03:17:46
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 06:16:04
diogotŭ:Flamo!Se la malvarma milito finiĝus, ni ne ekvidus la demandon pri demokratio en Rusio...
Malvarma milito jam finiĝis, ĉu ne?
Amuze estas, ke nun, kiam rusa popolo estas pli feliĉa ol iam en ĝia historio, la okcidentaj bonvolantuloj plej forte kritikas nian registaron... Kial? Ĉu vera demokratio estas pli grava ol popola bono?
davidwelsh:do, ĉu ekzistas "malsaĝaj" popoloj, kiu bezonas ies helpon por aranĝi sian vivon?
se homoj ie ajn sentas ke siajn homajn rajtojn malrespektas, tiu ne estas interna afero inter si kaj sia registaro
davidwelsh, ĉu homaj rajtoj en Rusio maltrankviligas vin? Kial? Ĉu vi estas tiom bonkora?
dobri (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 17:06:03
Amuze estas, ke nun, kiam rusa popolo estas pli feliĉa ol iam en ĝia historio, la okcidentaj bonvolantuloj plej forte kritikas nian registaron... Kial? Ĉu vera demokratio estas pli grava ol popola bono?
Amiko, vi verŝajne ne komprenas, kio estas demokratio. Tio signifas, ke vi povas libervole diri ĉion, kio eble maltrankviligas vin, tamen neniu arestos vin pro tio. Kompreneble ke ofte povas okazi, ke via eldiro ne plaĉos al iu alia. Tiam ankaŭ vi povas libervole esprimi vian opinion. Bonvolu skribi tiamaniere kaj ne provoku la aliajn per klaraj demandoj. Mi same opinias, ke Usono ne estas tro demokratia, tamen iomete certe.
Via lasta demando konfuzis min. Demokratio estas vere grava, ĉar ĝi venas al popola bono. Se vi nun sentas vin feliĉa, per aplikado de demokratiaj ideoj vi povos senti vin eĉ pli feliĉa. Certe!
Fuzzy skribis:
do, ĉu ekzistas "malsaĝaj" popoloj, kiuj bezonas ies helpon por aranĝi sian vivon?
Kelkaj opinias, ke jes. Bonvolu pruvi, ke tio ne necesas.
Fuzzy skribis:
davidwelsh, ĉu homaj rajtoj en Rusio maltrankviligas vin? Kial? Ĉu vi estas tiom bonkora?
Mi eble ne estas tiom bonkora, ĉar homaj rajtoj en Rusio ne tiom maltrankviligas min. Pli min maltrankviligas imperialisma konduto de rusa registaro. Mi memoras la jaron 1968, kiam soveta armeo invadis Ĉeĥoslovakion. Nun mia lando aliĝis al NATO, kiu eble gardos nin kontraŭ surprizatako. Tamen en nia gazetaro oni skribas, ke al Rusio ne plaĉas usona radaro en mia lando. Bonvolu skribi, ĉu vere. Laŭ mia opinio tio estas stulteco, ĉar la radaro ne minacos najbarajn landojn, kontraŭe ĝi ŝirmos ilin.
Atendante vian seriozan respondon mi kore salutas vin.
nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 19:43:26
Mondon regas forto kaj intertrakto. Ŝajnas ke okcidenta mondo ne kapablas intertrakti kaj postulas ke Rusujo prenu la lokon de malvenkinto, ni edukos okcidenton pri egaleco. Dank al Dio, nia ŝtato kaj sendependeco baziĝas ne sur aproboj el Vaŝingtono aŭ bruselo, sed sur nia propra kapablo vivi kaj defendiĝi.
nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 19:58:02
Tamen en nia gazetaro oni skribas, ke al Rusio ne plaĉas usona radaro en mia lando. Bonvolu skribi, ĉu vere. Laŭ mia opinio tio estas stulteco, ĉar la radaro ne minacos najbarajn landojn, kontraŭe ĝi ŝirmos ilin.
Atendante vian seriozan respondon mi kore salutas vin.
Radaro ja minacas Rusujon, ĉar ĝi povos trarigardi tutan Eŭropan parton de lando kaj kontroli moviĝon de aviadiloj, startojn de raketoj ktp. Esti informita = superi, certe, superi Rusujon. Redaro postulos prizorgon, do pli da Usonaj soldatoj en Ĉeĥio, radaro estas nubeca konstruaĵo, ĉu en sama domego ne lokiĝos atakaj raketoj? Kaj. Tio ĉi minacas mondan stabilecon, ĉar rompas nuklean ekvilibron inter Rusujo kaj Usono, vi devus scii ke certe tiu ekvilibro faris pacon eĉ dum tempoj de agresia Sovetunio. Kiu kontrolos honestecon de Usono? Ĉu ili ne instalos aliajn raketojn tie? Laŭ mia informo usonaj kontraŭ-raketo estas facile rekonstrubla en atakan raketon nur per aliĝo de necesa "kapo". Mi ne certas pri tio, sed mi havas ankaŭ tian informon.