Till sidans innehåll

Kion vi pensas je TTKI (TTIP aŭ TAFTA angle)?

av usonano78, 18 mars 2016

Meddelanden: 6

Språk: Esperanto

usonano78 (Visa profilen) 18 mars 2016 18:30:13

Investadaj bankistoj ĉiam trovas novajn metodojn frakasi la mondon. Kion pensas Eŭropanoj, pri nova traktato el mia feka lando?

https://eo.wikipedia.org/wiki/Transatlantika_trakt...

Fenris_kcf (Visa profilen) 19 mars 2016 11:35:07

Ĉirkaŭ 3/4 da homoj ĉe ambaŭ flankoj de la Atlantiko ne volas na la TTIP. Tamen la plejmulto da niaj tiranaj politikistoj insistas je ĝi. Priploregende ...

abaligu (Visa profilen) 19 mars 2016 12:26:31

Mi estas aziano, sed mi volas diri ion pri TTIP. Miaopinie, estas natura timi eblan perdon de oniaj propraj suverenecoj, konsiderante ke iuj transnaciaj korporacioj sub TTIP povus superi oniajn proprajn aŭtoritatojn. Tamen, kompare al WTO, TTIP estas fakte pli utila interkonsento inter la Eŭropa Unio kaj Usono, cele promocii komercon kaj multflankan ekonomian kreskon. Konsekvence, la traktato estas ambicia ol aĉa, kaj ĝi iĝus harmonia se la Eŭropa Unio kaj Usono rimarkus la lingvon kiun ili paroli, tiel ke nenia etnocentrismo estus vekita. Ĉar jam ekzistas amasprotestojn kontraŭ TTIP en multaj eŭropaj landoj, la Eŭropa Unio kaj Usono devus estimi Esperanton, kiu povus malpliigi la problemojn pri lingva egaleco. Plie, Esperanto povus malpliigi la koston de tradukado kiu jam maltrankviliĝas la Eŭropan Union. Kun lia helpo, TTIP procesos glate kaj sukcese.

usonano78 (Visa profilen) 19 mars 2016 16:20:01

Usono neniel subtenos Esperanton.ridulo.gif

TTIP kaj TPP ambaŭ montras kiel Demokratanoj gvidas sekretajn negocajn traktatojn kune kun bankistoj - ĝuste kiel Demokratanoj ne petas iun, antaŭ ol ili bombus Libion aŭ Serbion!

Mi estas nure unu da amasoj. Ĉi elitanoj ne petus min, kion mi pensas. Ili militos kaj faros traktatojn sen mi.

Mi interparolas kun multaj Demokratanoj. Ili ne respektas iun.

Altebrilas (Visa profilen) 20 mars 2016 16:28:46

Bona demando. Mi nur bedaûras, ke niaj registaroj ne faras ĝin al siaj popoloj, per referendumoj. Sed ili preferas sekretajn traktadojn kaj politikon de la jamfaritaĵo. Se ili ne demandas al la popolo, estas verŝajne ĉar ili jam scias kion ĝi respondus.

usonano78 (Visa profilen) 20 mars 2016 20:57:18

Altebrilas:Bona demando. Mi nur bedaûras, ke niaj registaroj ne faras ĝin al siaj popoloj, per referendumoj. Sed ili preferas sekretajn traktadojn kaj politikon de la jamfaritaĵo. Se ili ne demandas al la popolo, estas verŝajne ĉar ili jam scias kion ĝi respondus.
Eble la riĉanoj konas tion, ke popolo ribelos post nelonge, kaj malespere ŝtelas monon dum plananta eskapi al neokupitaj insuloj. Strange, antaŭ ol Obama estis unue elektita, li faris grandan paroladon kontraŭ NAFTA, ke li turnus kaj faras TTP kaj TTIP montras kiajn mensogojn, ke Demokratanoj kapablas.

https://www.youtube.com/watch?v=PF9gpvI2UfU

Tillbaka till toppen