Mesaĝoj: 13
Lingvo: Esperanto
GianniGO (Montri la profilon) 2016-marto-19 23:24:43
Li respondis al demando pri Esperanto.
Se mi bone komprenis (mi ne estas angla) li diris ke Esperanto ne estas vere nova lingvo: ĝi usas novajn parolojn kaj novajn kunmetajn regulojn, sed tio estas nur lingvsurfaco.
Mi multe aprecas Chomsky (li estas tiam da jaroj fama kaj scientisto kaj aktivulo) do mi bedaŭras ke li ne komprenas la profundan sencon de nia lingvo.
Li pensas ke homoj ne eblas plene inventi novan lingvon sed li ne komprenas ke tia lingvo ne volas esti gepatra natura lingvo, sed simpla efika instrumento por facile komuniki. Li ne komprenas ke ĉefe nia estas nobla politika celo pri homa frateco.
Tia estas adreso: https://www.youtube.com/watch?v=HZVxcoS1etE
Ekde minuto 19:40
novatago (Montri la profilon) 2016-marto-19 23:52:08
Ĝis, Novatago.
usonano78 (Montri la profilon) 2016-marto-20 00:26:26
Esperanto agas kiel ŝildon kontraŭ lingva provincismo. Ĝi elfiltras naciismon kaj imperismon. La vortoj estas maljuna, sed la uzo estas nova.
Ekzemple, ĝi estas malbezonata paroli kun Usonanoj, kiuj amas pafilojn. Ke mi skribas Esperante, nenion devontigas min esti Usonana. Tio estas nova.
Altebrilas (Montri la profilon) 2016-marto-20 16:22:50
Estas serĉilo en la supra rekta angulo de la paĝo... Eble estas aliaj debatoj pri li...
Paulinho (Montri la profilon) 2016-marto-20 21:35:29
GianniGO (Montri la profilon) 2016-marto-20 21:56:38
Mi legis ĝin komplete.
tri punktoj:
1) kio estas linvo?
- natura lingvo, kiel dialektoj?
Do mia bela itala lingvo ne estas natura lingvo: ĝi estis literatura kaj intelektula lingvo, deviga al lernejo per gramatiko. Sed mia gepatroj kaj miaj geavoj parolis dialectojn.
- menso struktura? Esperanto usis sama gramatikajn structurajn kaj vortradikojn ke ekzistantaj lingvoj.
Li nur estas maskimuma simpligo da existanto.
- artefarita io povas esti bona io. Homa vivo estas ĉircaŭa de homaj artefaritaj heolpoj.
2) Kial ni koleras pri ideoj de Chomsky?
Ni usas nia lingvo ĉiukaze ĉar ni scias ĝi oficias, sed li estas tre fama kaj nia lingvo jam estas elkludita. Ni tre necesus sciencistojn afablajn vortjn por eliri de la politika flankenmeto.
3) Li absolute ne komprenas esperanta celo.
nornen (Montri la profilon) 2016-marto-20 22:26:37
Mi vidis la filmeton kaj, laŭ mia tre malgranda scio, ĉio, kion li diris, estas prava kaj ĝusta.
Esperanto estas surfaca tualeto sur hindeŭropaj lingvoj speciale kaj homaj lingvoj ĝenerale.
Kial eblas esprimi la Fundamenta Gramatiko per 16 reguloj, kaj samtempe la PAG kaj PMEG enhavas centojn da paĝoj?
Ĉar krom tiuj 16 reguloj ni alportas milojn da reguloj el niaj denaskaj aŭ lernitaj lingvoj.
Kaj ni konas scie eĉ ne 10% de tiu regularo.
Li diris nenion kontraŭ Esperanto. Li diris multe aferojn tre interesajn pri lingvoj ĝenerale ekzemple de Esperanto.
Li malagnoskas la grandajn celojn de Esperanto, la finan venkon, la mondan pacon, la tutkosman demokratiĝo, ĉu?
Ĉu vere? Li estas (inter aliaj) lingvo-sciencisto kaj li estis demandata lingvo-sciencan demandon. Do, li respondis lingvo-science kaj ne politike aŭ humaneco-rilate aŭ alie.
Se vi vidigas belan, koloritan, apartan domon al inĝeniero, kaj demandas pri lia inĝeniera opinio, li respondos pri stabileco, materialoj, konstru-manierojn, kaj ne pri la kunludo de koloroj kaj la arta esprimo.
Se vi vidigas la saman domon al artisto, li ne parolos pri ĉu la tegmento detruiĝos post la unua neĝfalo.
Kaj mi samopinias kun S-ro Chomsky: neniu homo povas elpensi lingvon. Ni povas ŝanĝi kelke da surfacajn aspektojn, tamen ni neniam povos tuŝi ĝian koron. Demandu al vi mem: Kio estas nure Esperanto? Kio malsamigas Esperanton? Ĉapelitaj simboloj? Regulaj verboj? Nominativo kaj akuzativo? La vorteto "ĉu"? Singularo kaj pluralo? O-vortoj, a-vortoj, i-vortoj? Kiel malsamas Esperanto al la homa lingvaro?
robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-marto-20 22:31:59
Mi klopodas internaciigi mian Esperanton, uzante prefere esprimojn - laŭ mia kapablo - plej internaciajn. Mi konscias ke mi ne plene sukcesas. Por tio mi devas legi tekstojn de homoj kun aliaj denaskaj lingvoj kaj paroli kun homoj kun aliaj denaskaj lingvoj.
Ni havas grandegan laboron antaŭ ni - eksterenpuŝi la murojn de nia lingvouzo. Tial mi ĉiam proponas al tiuj kiuj volas "plibonigi" Esperanton post la deka leciono ke ili unue profunde lernu nian lingvon. Tiam ili komprenos la laboron antaŭ ni.
nornen (Montri la profilon) 2016-marto-20 22:42:18
robbkvasnak:Mi klopodas internaciigi mian Esperanton, uzante prefere esprimojn - laŭ mia kapablo - plej internaciajn.Ĉu bonvole povus vi doni kelke da ekzemploj?
novatago (Montri la profilon) 2016-marto-21 15:09:37
nornen:Nur se vi volas neglekti, kiel li, ke estas lingvoj (hispane idiomas) kaj lingvaĵoj (hispane lenguajes, laŭ difino 2 en vortaro.net), ambaŭ “lenguages” en la angla. Do, eble ni povus diskuti ĉu Esperanto estas lingvo, tamen ni ne povas diskuti ĉu ĝi estas lingvaĵo, ĉar tio estas fakto. Do, li vere ne rajtas diri ke Esperanto ne estas “language”, ĉar ĝi sendube estas lingvaĵo.
Mi vidis la filmeton kaj, laŭ mia tre malgranda scio, ĉio, kion li diris, estas prava kaj ĝusta.
Laŭ mi, lia tuta parolado estas trompo ĉar, bone, eble li pravas se li diras ke Esperanto ne estas lingvo, sed li tre atentas pri ne ekspliki tion, kio estas Esperanto kaj tiel la ideo, kiu restas en la menso de iu, kiu scias nenion pri Esperanto, estas erara ĉar tiu nur ricevis partan respondon kvazaŭ plenan respondon. Bone, mi konsentas, li eble ne povas ekspliki multe pri kio estas Esperanto, sed li ja povus ekspliki ke ĝi estas lingvaĵo, kio laŭ mi ne estas honto, ĉar se ĝi estas simple lingvaĵo, ĝi funkcias tute bone kiel lingvo. Laŭ mi, li ne volas ekspliki tion, ĉar tio en la angla implicas uzi la vorton “language” kaj iel agnoski ĝin, kiel lingvon. La ideo, kiu restos en ies menso estus tute alia.
Ĝis, Novatago.