У садржају

Ĉu vi opinias, ke Nord-Koreio estas bona lando?

од Alkanadi, 21. март 2016.

Поруке: 26

Језик: Esperanto

Серёга (Погледати профил) 23. март 2016. 13.30.26

Mustelvulpo:Se iu lando ne permesas ke ĝiaj loĝantoj libere foriras kaj reiras, se la loĝantoj de tiu lando ofte riskas iliajn vivojn por provi eskapi- oni povas supozi ke tiu lando ne estas bona lando.
Do via lando estas bona?

thyrolf (Погледати профил) 23. март 2016. 14.56.46

Серёга:
Mustelvulpo:Se iu lando ne permesas ke ĝiaj loĝantoj libere foriras kaj reiras, se la loĝantoj de tiu lando ofte riskas iliajn vivojn por provi eskapi- oni povas supozi ke tiu lando ne estas bona lando.
Do via lando estas bona?
averaĝo de esperebla vivodaŭro, ĉirkaŭ:
viro: usono 76 norda koreio 66
virino: usono 81 norda koreio 74

komparu: https://en.wikipedia.org/wiki/Life_expectancy
Mapo tie: https://en.wikipedia.org/wiki/Life_expectancy#/med...

Серёга (Погледати профил) 23. март 2016. 15.47.14

Estas pli bone pli malgrande sed pli bone!

Statistiko, kiel kutime, parolas veron, apogis sin kun veremaj faktoj kaj sendube ĉion konsideras.

Серёга (Погледати профил) 23. март 2016. 16.04.02

Se vi vivas bone ĉu tio signifas ke vi devas fari por ĉiuj alioj vivi pli malbone. (kvankam tio ĉi estas normala okcidenta logiko por paroli ke alioj vivas malbone kaj ili havas nepravan regnon por konstante detrui ĝin)

Se vi vivus bone tiam post forigi nuklean minacon vi devus plivastigi nato al Oriento ĉar sen tio estus vivi pli malbone. ridulo.gif

Miland (Погледати профил) 23. март 2016. 16.41.13

Серёга:
Mustelvulpo:Se iu lando ne permesas ke ĝiaj loĝantoj libere foriras kaj reiras, se la loĝantoj de tiu lando ofte riskas iliajn vivojn por provi eskapi- oni povas supozi ke tiu lando ne estas bona lando.
Do via lando estas bona?
Usono estas mia plej ŝatata feri-lando. Efektive mi esperas iri tien venontsomere.

Krome, vi memorigis min pri la historio de la eksa Soveta diplomato Vladimir Saĥarov. Lia patro havis prestiĝan postenon kiel kuriero en la fremdlanda ministerio. Li diris al sia filo, "Usono estas la plej feliĉa lando en la mondo. Kion ajn aliaj diru al vi, mi mem vidis tion."

rikforto (Погледати профил) 24. март 2016. 01.13.27

Серёга:
Mustelvulpo:Se iu lando ne permesas ke ĝiaj loĝantoj libere foriras kaj reiras, se la loĝantoj de tiu lando ofte riskas iliajn vivojn por provi eskapi- oni povas supozi ke tiu lando ne estas bona lando.
Do via lando estas bona?
Ĉu mia lando estas bona? Mi estas usonano kaj mi loĝas en Sud-koreo. Usono havas multajn malbonajn aferojn kaj nia ŝtato ofte agas malbone. Kaj Sud-koreo ne estas perfekta.

Sed, tio ne estas la demando. Nord-koreo uzas "re-edukadon per malfcila laboro" tiam oni devoligas malgrandajn krimojn. Ĝi sendas tuta familio al la labortendaroj. La krimoj de Usano ne pravigas la krimojn de Nord-koreo. Tio ne estas la sama moralaĵo tial la malbona aferoj de mia lando.

usonano78 (Погледати профил) 24. март 2016. 16.57.39

rikforto:

Usono uzas malliberulojn labori por grandaj kompanioj. La neleĝaj enmigrintoj ofte laboras por pencoj. Mia biciklo estis farita de sklavoj en Ĉinio. Ĉi tio ne estas mia krimo. Mi ne havas sklavojn, sed riĉuloj kaj politikistoj faras komercajn traktatojn kiel WTO, NAFTA, TPP, ktp. Mi ja komprenas la cirklon, sed mi ne povas ŝanĝi ion.

Mi pentras pri ĉi tiu temo!

usonano78 (Погледати профил) 24. март 2016. 17.16.52

Mi pasigis iom da monatoj pentri per oleo sklavoj en Meksiko de NAFTA. Mi dankas Bill Clinton, la Respublikanojn, kaj la teksaĵajn kompaniojn en Novjorko, por ke mi povus pentri Meksikanajn sklavojn!

[img]http://en.lernu.net/upload/forumo/273165-8c822b-19... [/img]

usonano78 (Погледати профил) 24. март 2016. 18.03.26

Oni devus ankaŭ diri, ke plej da kotono en Eŭropo eldevenas sklavojn en Uzbekio. Eble oni ne zorgas pri rajtoj en Uzbekio, ĉar Uzbekio estas aliancano.

Kompreneble, post kiam Usono liberigus Nordan-Koreion, ili farus ian komercan trakaton, kaj post tiam oni ektrovos varojn en Usono de Nordaj-Koreiaj sklavoj.

usonano78 (Погледати профил) 24. март 2016. 19.22.25

Mi estas nura Usonano. Se mia lando faras problemojn por vi eksterlandanoj, tio estas mia problemo, sed mi ne ŝuldas vian deziron por via propra "Usona Revo". Mi estas unu persono, kaj mi ne estas responda por viaj revoj. Mi ne devas provizi ian revon por Norda-Koreio aŭ Latinida Ameriko! Haha, mi ridas pri tio, ĉar tio ne estas mia problemo. Tio estas via propra revo.

Вратите се горе