Universalaj kongresoj
viết bởi Altebrilas, Ngày 30 tháng 3 năm 2016
Tin nhắn: 4
Nội dung: Esperanto
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 15:08:53 Ngày 30 tháng 3 năm 2016
Se oni vidas tiun bildon, kiu ilustras la partoprenantaro al la UK-oj, oni konstatas:
a) regulan progreson en Eŭropo
b) divesaj tendencoj en aliaj mondregionoj
novatago (Xem thông tin cá nhân) 17:18:32 Ngày 30 tháng 3 năm 2016
Altebrilas:Kiam oni konsultas statistikojn, la partoprenantaro al la UK-oj ŝajnas unuavide iom ĥaosa, sed kiam oni farbigas la mondregionojn per diversaj koloroj, la fenomenoj aperas pli klare.a)Ĝi restas ĥaosa sed pli bela.
Se oni vidas tiun bildon, kiu ilustras la partoprenantaro al la UK-oj, oni konstatas:
Mi bezonas plian eksplikon por kompreni la bildon.
Ĝis, Novatago.
morico (Xem thông tin cá nhân) 20:22:07 Ngày 30 tháng 3 năm 2016
- la kosto;
- la pli granda distanco al la Kongresloko kreskigas la koston;
- la bona organizado de la U.K. kaj de la naciaj asocioj por venigi novajn membrojn povas malkreskigi la koston kaj kreskigi la intereson;
- la historio de la subpremo kontraŭ la esperantista movado, ĉefe Hitlero kaj Stalino, kaj la jaroj de la U.K.-oj
-aliaj faktoroj: turismo, ktp.
Inter la proksimume riĉaj subkontinentoj, Eŭropo estas la pli diversa: pli ol 30 naciaj lingvoj kontraŭ kvar en Ameriko, unu en Japanio
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:10:33 Ngày 30 tháng 3 năm 2016
novatago:Jen pliaj klarigoj:
Mi bezonas plian eksplikon por kompreni la bildon.
Horizontale:la jaroj
Vertikale: la nombro da partoprenantoj (kaj ankaux la gandeco de la literoj)
Koloroj:
verda: okcidenta Euxropo
rozkolora: orienta Euxropo
blua: norda Ameriko
violkolora: centra kaj suda Ameriko
bruna: Azio
ruĝa: Oceanio
Bedauxrinde, neniu UK jam okazis en Afriko.